Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Cartaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cartaya
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Ŝtato Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Andaluzio
ProvincoProvinco Onubo(Huelva)
KomarkoOkcidenta Marbordo
Poŝtkodo21450
RetpaĝaroAyuntamiento de Cartaya
Politiko
UrbestroJuan Antonio Millán Jaldón (PSOE)
Demografio
Loĝantaro17 905  (2009)
Loĝdenso79,09 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo37° 17′ N,7° 9′ U(mapo)37.2831601-7.1549301Koordinatoj:37° 17′ N,7° 9′ U(mapo)[+]
Alto26 m[+]
Areo226,4 km² (22 640 ha)
HorzonoUTC+01:00[+]
Cartaya (Andaluzio)
Cartaya (Andaluzio)
DEC
Situo de Cartaya

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoCartaya[+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio
Komarko de la Okcidenta Marbordo de Huelva.

Cartaya [kartAja] estasmunicipo deHispanio, en laprovinco de Onubo,regiono deAndaluzio.

Loĝantoj

[redakti |redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝascartayeros. La censita populacio en2009 estis de 17.905 loĝantoj kaj la denseco estas de 79,09 loĝ/km².

Situo

[redakti |redakti fonton]

Cartaya estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en lakomarkodistriktoOkcidenta Marbordo en la sudokcidenta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 26 m; je 26,1 km elOnubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 226.4 km². Lageografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Cartaya limas nordokcidente kunSanlúcar de Guadiana kajVillanueva de los Castillejos, norde kunVillanueva de los Castillejos, nordoriente kunGibraleón, okcidente kunLepe, oriente kunGibraleón,Aljaraque kajOnubo, sudokcidente kunLepe, sude kunAtlantiko kaj sudoriente kunPunta Umbría.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

La klimato estas mediteranea, mildigita pro la influo de la maro. Lavintroj estas tre mildaj, rare la temperaturoj malsupreniras el nulo kaj ne estas kutime sub 10º; male someroj estas ege varmaj kun averaĝaj temperaturoj en julio kaj aŭgusto de pli da 33º. La jara averaĝa temperaturo estas de 18º. Laprecipitaĵoj kutime estas malabundaj.

Ekologio

[redakti |redakti fonton]
Flecha de El Rompido. Konata ankaŭ kiel Flecha de Nueva Umbría estas longa terkolo de jara kresko de ĉirkaŭ 30 kaj 40 m.

Estas grava forsta areo komponita de etendajpinaroj (ĉirkaŭ 12.000hektaroj),juniperoj, novaj plantejoj deeŭkaliptoj kaj kelkaj zonoj, tre malgrandaj, deanzinoj kajkorkokverkoj.

LaFlecha de El Rompido estas kreskanta terlango kiu estas disputata de la najbaraj municipoj de Lepe kaj Cartaya.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Agrikulturo (oranĝoj,citronoj kajfragoj) kaj brutobredado. Fiŝkaptado pluas. Sed lastatempe gravas la sektoro de servoj kaj ĉefe deturismo (hoteloj), kaj lastatempe industrio.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Ĝi estis fondata ĉe la estuaro de la rivero Piedras ĉe komunikvoja centro. La etimologio estas defenicoj kaj pro tio similas alKartagoCartagena. La nomo signifus simple "la urbo".

Estas arkeologiaj restaĵoj de laPaleolitiko. Antaŭ la romia epoko jam estis kontaktoj kun fenicoj. En la epoko deAl-Andalus en la11-a jarcento post la falo de la Regno de Kordobo, tiu areo apartenis al reglando de Onubo kaj poste al tiu de Sevilo. La areo estis konkerita de kristanoj en la13-a jarcento kaj konstituiĝis kiel lima teritorio por bremsi la etendon de Portugalio. Dum la 15-a kaj16-a jarcentoj Cartaya apartenis al senjorlando de la familio Zúñiga. En la 16a jarcento konstruiĝis fortikaĵoj kaj solidiĝis la navigado kaj komerco, ĉefe kun Sevilo. Kelkaj maristoj de Cartaya veturis en la unuaj navigoj deKristoforo Kolumbo al posta Ameriko. En la 19-a jarcento gravis la fiŝkaptado detinuso, kiu allogis loĝantojn el Portugalio (ankoraŭ abundas en la loko portugalaj familinomoj). La loĝantaro konsolidiĝis. En1963 okazis la sendependiĝo el Cartaya de la domaro de Punta Umbría, kiu hodiaŭ estas grava urbo.

Domaroj

[redakti |redakti fonton]
Domaroj kiuj formas la municipon de Cartaya
DomarojLoĝantojKoordinatojDistanco (km)
Cartaya17.90537° 16′ 59″ N7° 09′ 17″ U / 37.28306 °N, 7.15472 °U /37.28306; -7.15472(mapo)0
El Rompido1.60037° 13′ 04″ N7° 07′ 20″ U / 37.21778 °N, 7.12222 °U /37.21778; -7.12222(mapo)8
El Portil (Komunumaro kun Punta Umbría)1.13937° 12′ 52″ N7° 03′ 17″ U / 37.21444 °N, 7.05472 °U /37.21444; -7.05472(mapo)11
Fontoj:Instituto Nacional de Estadística (Hispanio) INE, 2010 (informo de 2009),Google Earth

Demografio

[redakti |redakti fonton]

La populacio en 2009 estas de 17.905 personoj, komponita de 9.198 viroj kaj 8.707 virinoj. La kresko en la lastaj jaroj gravas, ĉar okazis duobligo de la populacio kiu estis fine de la1980-aj jaroj danke al pliriĉigo de la agrikulturo, pludaŭro de fiŝkaptado, kaj ĉefe hegemonio de turismo kaj dua loĝejo por loĝantoj de la ĉefurbo.

Demografia evoluo de Cartaya inter 1900 kaj 2009[1]
Tabelo prilaborita por:Wikipedia baze sur la informo de laInstituto Nacional de Estadística, INE-2009
Loĝopiramido

Tiu loĝostrukturo estas tipa en la moderna socio, kun evoluo al maljuniĝo de la populacio kaj malpliigo de lanaskindico.

Urbodomo.
Enmigrantoj

La eksterlandedevena populacio censita en 2009 estas de 3.197 loĝantoj, kiu estas 17 % de la totala censo, tre supera al la nacia kaj regiona averaĝo; estas la plej multnombraj ŝtatanecoj tiuj deMaroko (876 loĝantoj), deRumanio (1.003) kaj deEkvadoro (120).[2]

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • 4 plaĝoj (3 km)
  • Preĝejo
  • Monaĥejo de la Triunuo
  • Ermitejo de Sankta Maria
  • Kastelo de familio Zúñiga
  • Lumturoj

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. http://www.ine.es/jaxi/menu.do?type=pcaxis&path=/t20/e245/p05&file=inebaseArkivigite je 2022-02-20 per la retarkivoWayback MachineExplotación estadística del Padrón. Series históricas. Cartaya, Instituto Nacional de Estadística (INE) España, konsultita la 18-an de aprilo de 2010.
  2. http://www.ine.es/jaxi/tabla.do?path=/t20/e245/p05/a2009/l0/&file=00021003.px&type=pcaxis&L=0Población por sexo, municipios y nacionalidad (principales nacionalidades). Cartaya (2009), ine.es, konsultita la 17-an de aprilo de 2010.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • GARRIDO PALACIOS, MANUEL.Cartaya. Lunwerg editores. Barcelona (2002)ISBN 84-7782-953-5
  • VV.AA.Descripción del fondo municipal de Cartaya. Exmo. Ayuntamiento de Cartaya.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Provincoj de Andaluzio
v  d  r
Municipoj de Provinco Huelva
AljaraqueAlmonaster la RealAlmonteAlosnoAlájarAracenaArocheArroyomolinos de LeónAyamonteBeasBerrocalBollullos Par del CondadoBonaresCabezas RubiasCalaCalañasCampofríoCartayaCastaño del RobledoCañaveral de LeónChucenaCorteconcepciónCorteganaCortelazorCumbres MayoresCumbres de EnmedioCumbres de San BartoloméEl AlmendroEl CampilloEl Cerro de AndévaloEl GranadoEncinasolaEscacena del CampoFuenteheridosGalarozaGibraleónHiguera de la SierraHinojalesHinojosHuelvaIsla CristinaJabugoLa Granada de Río-TintoLa NavaLa Palma del CondadoLepeLinares de la SierraLos MarinesLucena del PuertoManzanillaMinas de RiotintoMoguerNervaNieblaPalos de la FronteraPaterna del CampoPaymogoPuebla de GuzmánPuerto MoralPunta UmbríaRociana del CondadoRosal de la FronteraSan Bartolomé de la TorreSan Juan del PuertoSan Silvestre de GuzmánSanlúcar de GuadianaSanta Ana la RealSanta Bárbara de CasaSanta Olalla del CalaTriguerosValdelarcoValverde del CaminoVillablancaVillalba del AlcorVillanueva de las CrucesVillanueva de los CastillejosVillarrasaZalamea la RealZufre
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Cartaya&oldid=8730491"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp