Malneta versio
publikigita versio estispatrolita je23 jul. 2024. Estaskontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estaskontrolendaj.Lastabila versio estispatrolita je23 jul. 2024.
![]() | Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon:Carrouge |
Carrouge | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Blazono de Carrouge | |||||
Vilaĝocentro de Carrouge kun la kapelo | |||||
former municipality of Switzerland | |||||
| |||||
Kantono | Vaŭdo | ||||
Distrikto | Brojo-Vully | ||||
Geografia situo | CH1903: 549197 / 161711(mapo)46.6047222222226.7755555555556Koordinatoj:46° 36′ N,6° 47′ O;CH1903: 549197 / 161711(mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 932 | ||||
Areo | 5,42 km² | ||||
Alteco | 728 msuper marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1084 | ||||
Komunumkodo | 5782 | ||||
![]() | |||||
Mapo de Carrouge | |||||
Carrouge estas komunumo en ladistrikto Brojo-Vully enKantono Vaŭdo,Svislando. Ĝi havis 932 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
La komunumo Carrouge situas en laVaŭda Mezlando en la fontoregiono de la riveroBrojo, sude de la montetoj de Jorat. Tra la komunumo fluas la rivereto Carrouge, alfluanto de Bressonne, siavice alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Carrouge kaj la setlejoj gehörenLe Borgeau (sur alteco de 711 ms.m. oriente de la rivereto Carrouge),La Croix-d'Or (sur alteco de 722 ms.m.) kajEcorche-Boeuf (sur alteco de 715 ms.m. en la valo de Bressonne).[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,42 km², de kiuj 19,7% estas kovritaj dearbaro, 70,7% servas poragrikulturo kaj 9,4% porsetlado.[2]
La komunumo Carrouge limas en nordo alVucherens, en nordoriento alVuillens, en sudoriento alFerlens, en sudo alMézières, en sudokcidento alMontpreveyres, kaj en okcidento alRopraz.
Tra Carrouge pasas la kantona ĉefvojo n-ro 140 deSyens alVevey. La plej proksima alvetureno al lasvisa aŭtovojo A9 situas proksimume 15 kilometrojn sude enChexbres. Pere de la buslinio n-ro 62 de la entreprenoTransporto publika de la Regiono Laŭzano deMoudon alLaŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro1255 kielCarrogium. Dummezepoko la Senjorujo Carrouge estisfeŭdo de la Grafoj de Savojo. Sidejo estis la Kastelo Carrouge en Moudon. De1536 ĝis laHelveta Revolucio de1798 Carrouge apartenis al la berna Voktejo Moudon. Poste al al Distrikto Moudon, kiu en la jaro2006 estis integrita al laDistrikto Brojo-Vully.[3]