| Carlo Cordero de Montezemolo | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 7-an de aŭgusto1858 (1858-08-07) |
| Morto | 2-an de aŭgusto1943 (1943-08-02) (84-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto • itala |
| Ŝtataneco | Reĝlando Italio(1861–1943) |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
MarkizoCarlo Cordero de MONTEZEMOLO (naskita la7-an de aŭgusto 1858 enMondovì; mortinta la2-an de aŭgusto 1943[1]) estis itala esperantisto kaj generalo.
Atinginte la rangon demajoro antaŭ launua mondmilito, li forlasis la soldatan servon kaj sin dediĉis al kulturo de siaj grandajbienoj. Dum la unua mondmilito li komandis montaran artilerian regimenton; li estis vundita, kaj du liaj filoj mortis en la bataloj.
Inter la mondmilitoj li loĝis enCastiglioncello, apudLivorno. Tuj post launua mondmilito li esperantiĝis, kaj ekde tiam vigle laboris por Esperanto.
Post kelkaj jaroj, li fariĝis prezidanto deItala Esperanto-Federacio. Li prezidis plurajn italajnEsperanto-kongresojn.
| Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el laEnciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas eninterreta arkivo de la fonto. |