Carl Tausig | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Karol Tausig |
Naskiĝo | 4-an de novembro1841 (1841-11-04) en Varsovio |
Morto | 17-an de julio1871 (1871-07-17) (29-jaraĝa) en Leipzig |
Mortokialo | Tifoida febro![]() |
Tombo | Friedhof III der Gemeinde Jerusalems- und Neue Kirche(en)![]() ![]() |
Lingvoj | pola • angla |
Ŝtataneco | Kongresa Pollando![]() |
Subskribo![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Seraphine von Vrabely(es)![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto muzikinstruisto ![]() |
Carl TAUSIG (vereKarol Tausig; naskiĝinta la4-an de novembro 1841 enVarsovio; mortinta la14-an de julio 1871 enLepsiko) estispolapianisto,komponisto kajmuzikinstruisto.
Carl Tausig ricevis unuan muzikan edukadon de sia patro Aloys T. Tausig (1820-1885), komponisto kaj lernanto deSigismund Thalberg. En la aĝo de 14 jaroj li iris alVajmaro, por sekvi lecionojn deLiszt, kies plej favorigita lernanto li baldaŭ fariĝis.
Tausig prezentis sian unuan koncerton en la jaro1858 enBerlino kaj li komencis post tio dujaran koncertvojaĝon tra tutaGermanujo. EnZuriko li konatiĝis kunRichard Wagner kaj apartenis baldaŭ al ties anoj. Post stacio enDresdeno en1862 li iris alVieno, kie li tamen ne trovis rekonon. Tie li unuafoje prezentis kune kunJohannes Brahms tiessonaton por du pianoj la17-an de aprilo1864.
En la jaro 1865 li geedziĝis kun Seraphine von Vrabely kaj ekloĝis en Berlino, kie li malfermis sianLernejon de la Altgrada Pianludo. Komence de la jaro 1871 sin deklaris ema, aktive subteni la festivalideon de Wagner, kaj fondis kune kun sia lernantino Marie Grafino Schleinitz lapatronan asocion je Bayreuth, kies aferdirektadon li ankaŭ transprenis. Ankoraŭ mallonge antaŭ sia morto li realigis plurajn festatajn koncertvojaĝojn tra Germanujo kaj Rusujo. Li mortis la 14-an de julio 1871 en la aĝo de 29 Jahren protifofebro. Li estis entombigita sur la Berlina tombejoJerusalem kaj Neue Kirche III.
Tausig precipe renomiĝis kielaranĝisto de multajpianopecoj de famaj komponistoj.
Robert Eitner: Tausig, Karl. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Volumo 37, Duncker & Humblot, Lepsiko 1894, p. 473 sj.