Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Carl Ritter von Ghega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Ritter von Ghega
Carl von Ghega; litografio de Kriehuber el 1851
Carl von Ghega; litografio de Kriehuber el 1851
Persona informo
Naskiĝo10-an de januaro1802 (1802-01-10)
en Venecio
Morto14-an de marto1860 (1860-03-14) (58-jaraĝa)
en Vieno
MortokialotuberkulozoRedakti la valoron en Wikidata
Tombograve of Carl Ritter von Ghega(en)Traduki
Centra Tombejo de VienoRedakti la valoron en Wikidata
Lingvojalbana
ŜtatanecoAŭstra imperioRedakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de PadovoRedakti la valoron en Wikidata
MemorigiloCarl Ritter von Ghega
Okupo
Okupoinĝeniero
fervoja inĝeniero
konstruinĝeniero
arkitekto
bridge builder(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Carl RITTER VON GHEGA, naskita kielCarlo GHEGA la10-an de januaro 1802 enVenecio, mortinta la14-an de marto 1860 enVieno, estisaŭstria inĝeniero. Li konstruis lafervojan linion trans laSemmering(Semmeringbahn) interGloggnitz kajMürzzuschlag.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Carlo Ghega naskiĝis en Venecio kiel filo dealban-devenaj gepatroj. Estis planite, ke li iĝu mar-armea oficiro kiel lia patro, sed frue montriĝis, ke lia matematika talento superis lian amon al la maro. Vizitinte la imperiestran-reĝan mar-armean lernejon, li kiel 15-jarulo studentiĝis ĉe launiversitato de Padovo. Tie jam post jaro li diplomiĝis kiel inĝeniero kajarkitekto; post plia jaro li doktoriĝis primatematiko.

Sian inĝenieran karieron li komencis pri vojaj kaj akvaj konstruaĵoj enVeneto, kontribuante interalie al la vojoStrada d'Alemagna deTreviso alCortina d'Ampezzo. Jam en1833 li publikigis sian unuan fakan libron. Inter 1836 kaj 1840 li estris la konstruadon de sekcio de la fervojoKaiser-Ferdinand-Nordbahn interBřeclav kajBrno. Dum parto de tiu tempo (1836/37) li studis fervojan inĝenierikon enAnglio kaj aliaj eŭropaj landoj. En1842 Ghega iĝis estro pri planado de la ekestanta suda ŝtata fervojo kaj tial faris studvojaĝon alAmeriko. Liaj studoj dum tiu vojaĝo ne nur eniris la planadon de aŭstraj fervojoj, sed ankaŭ rezultigis du publikaĵojn. Ghega pliparte publikigis siajn verkojn paralele en identaj germanaj, italaj kaj francaj eldonoj.

Post sia reveno alAŭstrio kaj la ŝtata fervojo, li estis komisiita konstrui fervojan linion al sudo, deMürzzuschlag traGraz ĝisTriesto. Fervojo trans pasejonSemmering liatempe estis de multaj konsiderata tro multekosta aŭ eĉ neebla. Sed Ghega jam en1844 prezentis planon por fervojo tra Semmering, kiu uzu normalajn lokomotivojn, sen dentradoj aŭ tirŝnuroj. Jam antaŭ decido pri la konstruado li komencis konstruigi lokomotivojn taŭgajn por tiaj deklivoj. En1848 la konstruado komenciĝis. Eĉ antaŭ la kompletigo en1854 Ghega en1851 estiskavalirigita kaj nomiĝisRitter von Ghega.

En la jaroj 1853/54 Ghega desegnis fervojan reton por tuta Aŭstrio-Hungario; en la sekvaj jaroj li estis komisiita desegni aliajn fervojajn liniojn, interalie enTransilvanio. Frua morto proftizo en1860 malhelpis lin fini tiun ĉi projekton.

La vivo de Ghega estis traktita en kvin romanoj. En la domo de lia familio,Villa Allegri von Ghega enOriago, parto de la historia materialo pri li estas konservata.

Honoroj

[redakti |redakti fonton]
  • La urboTriesto igis lin honora civitano.
  • La urboVieno dediĉis al li honoran tombon.
  • Lia bildo estis sur la bileto de 20ŝilingoj de 1967.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Carl_Ritter_von_Ghega&oldid=7885466"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp