Li estas taksata de multoj[1] la plej sukcesa kaj elstara malpezaatleto de la iama mondo. Li atingis multajn mondorekordojn kaj dominis inter1983 kaj1996 ensprinto kajlongosalto. Li gajnis 10 olimpikajn medalojn (el kiuj 9 estis oraj).
Carl Lewis plenkreskis enWillingboro,New Jersey. Li komencis sportumi en la 13-a jaraĝo enlongosalto, sed li estis pli kababla en la sprinto. Li estis invitita en1980 al elektajkonkursoj de Usono por laOlimpiaj ludoj. La usonabojkoto malebligis lian unuan internacian sinprezenton enMoskvo.
Dum laSomeraj Olimpikoj 1984 enLos Angeles gajnis liormedalon en supre menciitaj 3 disciplinoj kaj en la 200-metra kuro kaj tiel ripetis la majstraĵon de lia ekzemploJesse Owens dum laSomeraj Olimpikoj 1936 enBerlino. Dum la sekvantaj 2 Olimpikoj gajnis li 5ormedalojn kaj 1 bronzan. (Dum la Olimpiaj ludoj en1988 enSeulo gajnis li en la 100-metra kuro komence nur la arĝentan medalon, sed du tagojn poste oni forprenis la ormedalon de sieĝantaBen Johnson prodopaĵoj, tiel Lewis ricevis la ormedalon. Dum laOlimpikoj en Atlanta de1996 povis li vicorde kvarafoje akiri la ormedalon pri la longosalto (kun la kvar olimpiaj ĉampionecoj de 1984 ĝis 1996). Post tiuj ludoj enAtlanta li retiriĝis desporto.
Lewis estasvegano. Lewis klarigas siajn elstarajn 1991-rezultojn parte al la veganadieto, kiun li adoptis en 1990, kiam li estis en siaj malfruaj dudekoj. Li asertis, ke tio pli bone konvenis al li, ĉar li povas manĝi pli grandan kvanton sen difekti siajn atletikajn plenumojn[2] kaj li kredas, ke adopti veganan dieton povas konduki al plibonigita atleta elfaro.