Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Carl Einstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Einstein
Persona informo
Aliaj nomojSavine Ree Urian
Naskiĝo26-an de aprilo1885 (1885-04-26)
en Neuwied
Morto5-an de julio1940 (1940-07-05) (55-jaraĝa)
en Paŭo
MortokialoDronoRedakti la valoron en Wikidata
Lingvojgermana
ŜtatanecoGermana Imperiestra Regno
Francio
Germanio
HispanioRedakti la valoron en Wikidata
Alma materHumboldt-Universitato en BerlinoRedakti la valoron en Wikidata
MemorigiloCarl Einstein
Okupo
Okupoarthistoriisto
artokritikisto
poeto
prozisto
scenaristo
anarĥiisto
verkisto
kritikistoRedakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttps://www.carleinstein.org
vdr

Carl Einstein (naskiĝis la26-an de aprilo 1885, sinmortigis la5-an de julio 1940), naskita Karl Einstein [KA:L AJNŝajn], estis influa germana judaekspresionisto, verkisto, arthistoriisto, anarkiisto kaj kritikisto.

Einstein estis amiko kaj kolego de pentristoj kaj artistoj kielGeorge Grosz,Georges Braque,Pablo Picasso kajDaniel-Henry Kahnweiler. Lia laboro kombinas multajn fadenojn de kaj politika kaj estetika diskurso en liajn skribaĵojn, pritraktante ambaŭ la disvolviĝan estetikon de moderna arto kaj la politikan situacion en Eŭropo.

La implikiĝo de Einstein en la politika kaj socia vivo estas karakterizita de komunismaj simpatioj kaj anarkiismaj vidpunktoj. Duonan jardekon antaŭ la potencopreno deAdolf Hitler kaj la nazia partio, Einstein forlasisGermanion porFrancio en 1928.

Estanteanarkiisto, kiam okazis militista puĉo kontraŭ laDua Hispana Respubliko en julio 1936, Carl Einstein, estante pli ol 50-jaraĝa kaj intelektulo,[1] iris al Hispanio kaj aliĝis en la Internacia Grupo de laKolono Durruti, kies proparolanto li estis. Li vundiĝis dumbatale. En novembro 1936, en Barcelono li omaĝis en amaspublika funebro deBuenaventura Durruti.[2] Post la venko de la militistoj deFrancisco Franco, Einstein helpis anarkiistajn rifuĝintojn, pro fideleco kaj solidareco al siaj kompanoj.

Kaptita en suda Francio post la malvenkigo de laFranca Tria Respubliko fare deNazia Germanio, Einstein prenis sian vivon saltante de ponto la 5-an de julio 1940.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Josep Massot (7a de marto 2020).«La polémica colección de arte de Puigdemont».El País. Konsultita la 8an de marto 2020. «Hay una crisis moral de primer orden. No sorprende vista la corrupción palpable de los intelectuales. Una actividad que sólo existe si la imaginación está envuelta en billetes de banco. (Carta de Carl Einstein a Joan Miró)».
  2. Einstein, Carl.«La colonne Durruti». www.lavoiedujaguar.net Konsultita la 18an de majo 2020.
Ĝermo pri germano
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prigermano.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Carl_Einstein&oldid=9023569"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp