Cardaillac ([kardAljak] 44°41'N, 2°00'EMapo) estas vilaĝo 9 km nord-okcidente deFigeac, endepartementoLot. Ĉ 500 loĝantoj.
Situanta lime de du regionetojLimargue ([limArg'] kulturriĉa) kajSégala ([segalA] malriĉa sekal- kaj kaŝtan-produktanta), Cardaillac havas riĉan mezepokan heredaĵon kaj estas unu el laLes plus beaux villages de France (Plej belaj vilaĝoj en Francio). Ĝia nomo jam aperas en la 8-a jarcento. Kavaliro Bertrand alprenis la nomon Cardaillac kiam la reĝoPipino la Malalta konfidis al li tiujn terojn.
Fortikaĵo ekkonstruiĝis en1064 sur roka supraĵo laŭ ordono de Hugues barono de Cardaillac. El tiuj hodiaŭ ankoraŭ staras tri turoj el la 13-a jarcento. En1188 ĝi eltenis atakon deRikardo Leonkora iĝonta posteReĝo de Anglio.
Cardaillac estis en la protestanta kampo dum laReligia enlanda milito. La vilaĝo entuziasme bonvenigis laFrancan Revolucion.
Je la11-a de majo1944 tri junuloj estis mortpafitaj de la divizioDas Reich kiu poste neniigis la tutan loĝantaron de la vilaĝoOradour-sur-Glane.