Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Caro-bombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elCar-bombo)
Ŝelo de Car-bombo РДС-202 enĈeljabinsk-70
Loko de la eksplodo

РДC-202, pli konata kielCar-bombo (ankaŭ fojeIvanPatrino de Kuzma) estasSovetuniatermonuklea bombo, konstruita en malfruaj 1950-aj jaroj fare de grupo defizikistoj, gvidata fare deIgor Kurĉatov. Krom Kurĉatov, en la grupo laborisAndrej Saĥarov,Viktor Adamskij,Jurij Babaev,Jurij Trutnev kajJurij Smirnov. La Car-bombo estas la plej fortabombo iam eksplodita en homa historio.

La kromnomo "Patrino de Kuzma" aperis pro diraĵo deNikita Ĥruŝĉov dum laKariba krizo: "Ni montros alUsono patrinon de Kuzma!", ĉar testo de la bombo okazis nelonge post tiu ĉi diraĵo. En la rusa "montri patrinon de Kuzma" estasidiotismo, kiu signifas minacon.

Konstruo

[redakti |redakti fonton]

La bombo estis konstruita laŭ personaukazo de Ĥruŝĉov en rekorde mallonga tempo - la tuta proceso de planado kaj konstruado daŭris nur 112 tagoj. La eksplodo de bombo estis triŝtupa: la "normala" nuklea eksplodo startis termonuklean proceson de dua ŝtupo, kaj ĝi, siavice, instigis la trian ŝtupon. La ŝeloj de kapsuloj kun termonuklea estis kreitaj eluranio, en kiu dum la eksplodo, pro influo deneŭtrona radiado, komencisĉena reakcio kaj do tio pligrandigis energion de la eksplodo. Unu el celoj de testo de la bombo estis testo de plurŝtupa modelo de termonuklea eksplodo. La sukceso de la testo signifas, ke principe eblas krei termonuklean eksplodilon de nelimigita forto.

Unue, la fizikistoj planis konstrui bombon kun maso de 40tunoj (eksplodkapablo, do, estus egala al 100 megatunoj deTNT), sed la kreantoj debombaviadiloTupolev Tu-95, kiu tenu la bombon al testa areo, asertis ke la aviadilo ne povas teni tiel grandan pezon. Do, la fizikistoj decidis redukti la mason de bombo ĝis 20 tunoj. Por tio, unu el uraniaj ŝeloj estis anstataŭigita per laplumba kaj la eksplodforto malkreskis ĝis 50 megatunoj de TNT). Por tiu varianto aviadil-inĝenieroj sukcesis krei modifon na Tu-95, kiu povis teni ĝin. La bombo ricevis kodnomonIvan, kaj la modifita bombaviadilo Tu-95-202 aŭ Tu-95V.

La laboro pri la aviadilo komencis post diskuto interIgor Kurĉatov kajAndrej Tupolev, kiu igis ĉefgvidanto de la projekto sian anstataŭantonAleksandr Nadaŝkeviĉ. Fakuloj priteorio de fortikeco konkludis, ke tiom granda koncentrita pezo postulas gravajn ŝanĝojn en konstruo de aviadilahulo, ŝarĝejo kaj pendsistemo. En unua duono de1955-a jaro estis kreita skemo de dimensioj kaj mas-distribuo de la bombo kaj estis decidita, kiel ĝi metiĝos en ŝarĝejo. Kiel oni antaŭekspektis, la maso de bombo estis proksimume 15% de tuta maso de aviadilo, sed ĝiaj dimensioj postulis forigon de hulaj fuelaj cisternoj. Oni ankaŭ devis krei novan pendilon por "Ivan" kun kodnomo БД7-95-242 aŭ БД-242. Ĝi je granda parto estis bazita je kutima bombpendilo БД-206, sed estis multoble pli forta. La pendumilo estis ligita rekte al hilajtraboj de hulo. La bombon tenis tri seruroj, ĉiu el kiuj povis teni ĝis 9 tunoj. La seruroj devis malfermiĝi en precize sama tempo por ke la bombo ne detruu hulon de aviadilo dum faligo. Speciale kreita elektroaŭtomata malŝlossistemo permesis atingi tre precizan sinkronecon de malfermo por ili.

Laboro pri modifo de Tu-95 komencis17-a de marto1956 pro ordono deKonsilio de ministroj de Sovetunio. La laboro okazis enInstituto pri aviado de M.Gromov enĴukovskij ekde majo ĝis septembro de la sama jaro. En septembro la aviadilo estis preta kaj akceptita por testoj sub gvido dekolonelo S.M.Kulikov. La testoj daŭris ĝis1959 kaj inkluzivis ĵeton demaketo de Car-bombo.

Testo

[redakti |redakti fonton]
Eksplodo de Car-bombo
Eksplodo de Car-bombo

Ambaŭ la bombo kaj la tenilo estis pretaj, sed la veraj testoj estis postmetitaj pro politikaj kialoj:Nikita Ĥruŝĉov planis vizitiUsonon kaj tielmalvarma milito paŭziĝis. Tu-95V estis movita alUzin,Ukrainio, kie ĝi ekzistis nur kiel lerna aviadilo. Sed en1961, komenciĝis nova ondo de malvarma milito, kaj la testoj de "superbombo" ree iĝis aktualaj. En la aviadilo oni urĝe renovigis ĉiujn juntojn de pendilo kaj bombseruroj. Ĉar vera bombo estis iom pli granda kaj peza ol maketo (24 tunoj plus 800 kilogramoj de paraŝuta sistemo) oni devis forigi pordon de ŝarĝejo, ĉar alie la bombo ne situeblis.

La pretigitan aviadilon oni movis alOlenja aerbazo surKola duoninsulo, proksime al urboOlenegorsk[1]. Tie ĝi estis kovrita per blanka protekta tego kaj ekipita per vera bombo. El Olenja ĝi, gvidata fare de teamo demajoro A.E.Durnovcev, flugis alNova Zemlo. En30-a de oktobro de1961, ĝuste dum la22-a kunveno de Komunista Partio de Sovetunio, la bombo estis faligita el altitudo de ĉ. 10.5 km kaj eksplodita super nuklea poligono deNova Zemlo (73° 51′ N54° 30′ O / 73.850 °N, 54.500 °O /73.850; 54.500(mapo)) je alto ĉirkaŭ 4.2 km per barometiaj sensiloj[2][3][4]. La forto de eksplodo superigis la antaŭviditan kaj iĝis egala al ĉ. 57 megatunoj de trotilo.

Rezultoj de la testo

[redakti |redakti fonton]
Kompara grando de fajr-globoj de la plej fortaj eksplodoj en historio. Notu purpuran globon en la centro - tio estas Usona bomboFat Man, kiu detruisNagasakon.

La rezultoj de eksplodo estis ege impresaj[5]:

  • La "nuklea fungo" de eksplodo estis pli ol 65 kilometrojn alta; ĝia "ĉapo" havisdiametron de pli ol 40 kilometroj. Ĝin oni povas rigardi kiel la plej grandan objekton, iam kreitan de homo.
  • La fajr-pilko de eksplodo tuŝis teran surfacon kaj preskaŭ atingis alton de forĵeto (do, ĝiaradiuso estis proksimume 4,6 kilometroj).
  • La radiado kaŭzisbrulvundojn de tria klaso je animaloj, kiuj estis ĉ. 100 kilometrojn for de la eksplodo.
  • Ŝokondo, aperigita de la eksplodo, trifoje ĉirkaŭiris Teron[6][7].
  • La eksplodo, malgraŭ la fakto ke ĝi estis en atmosfero, kaŭzistertremon kun forto de 5 ĝis 5.25 laŭskalo de Richter[8].
  • Jonigo de atmosfero kaŭzis unuhoran distordon de radia komunikado eĉ en multaj centoj de kilometroj fore de la eksplodo.
  • Homoj povis senti kaj priskribi la eksplodon je distanco de mil kilometroj de ĝia centro. La ŝokondo havis noteblan forton je mil kilometroj de la eksplodo.
  • Akustika ondo atingis na insuloDikson (pli ol 800 kilometroj), kie ĝi rompis fenestrojn en multaj domoj.[9]. Saman efekton oni sentis en nordaSuomio[10].

Konsekvencoj de la testo

[redakti |redakti fonton]

Nun ĉiuj historiistoj konsentas, ke oni neniam planis uzi Car-bombon en vera milito, ĉar tiatempe ekzistis neniu maniero sukcese alporti tiom grandan kaj pezan bombon en militaj kondiĉoj. La bombo estis pure psikologia armilo, kiu celis montri, keSovetunio havis preskaŭ senliman kvanton dearmiloj de amasa detruo. Vere, tiu celo estis atingita - la plej granda bombo iam testita en Usono,Castle Bravo, estis egala nur al 15 megatunoj de trotilo, do, preskaŭ kvaroble malpli forta ol Car-bombo[6]. Sed la "nearmila" funkcio de Car-bombo estas ironia. Onidire, la nomo "Car-bombo" unue aperis en la Okcidento, analoge al aliaj "psikologiaj" atingoj de Rusio - laCar-kanono (kiu neniam pafis) kajCar-sonorilo (kiu neniam sonoris).

Gravega scienca konkludo el testo de Car-bombo estis pruvo de koncepto de multŝtupa termonuklea eksplodilo. Ĉar oni povas krei tiom ŝtupojn kiom oni bezonas, la forto de termonuklea bombo estas teorie ne limigita. Eĉ en testita Car-bombo oni povis facile duobligi eksplodforton, se oni faris ŝelon de dua ŝtupo eluranio, kiel planis. Onidire, unu el kreantoj de la bomboAndrej Saĥarov estis tiom terurigita de tiu ebleco, ke li komencis protesti kontraŭnukleaj armiloj kaj eventuale iĝisdisidento[4][3].

Fontoj

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 50-мегатонный взрыв над Новой Землей. Arkivita ella originalo je 2007-09-15. Alirita 2008-12-24 .
  2. Tsar Bomba. Nuclear Weapon Archive. Alirita 2007-11-03 .
  3. 3,03,1 (Fall 1994) “Moscow's Biggest Bomb: the 50-Megaton Test of October 1961”,Cold War International History Project Bulletin (4),p. 3,19–21. Alirita 2008-07-21.. Arkivigite je 2009-03-26 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2009-03-26. Alirita 2008-12-25 .
  4. 4,04,1Sakharov, Andrei. (1990)Memoirs. New York: Alfred A. Knopf, p. 215–225.ISBN 0-679-73595-X.
  5. Plejparto de informo venas elartikolo en hebrea vikipedio.
  6. 6,06,1Informoj el filmo deDiscovery, pri la Car-bombo; parto de tiu filmo rigardeblastie ĉiArkivigite je 2006-06-12 per la retarkivoWayback Machineangle.
  7. E. Farkas, "Transit of Pressure Waves through New Zealand from the Soviet 50 Megaton Bomb Explosion"Nature 4617 (24 February 1962): 765-766.
  8. The Tsar Bomba ("King of Bombs"). Alirita 2008-09-08 . "Despite being exploded in the atmosphere, it generated substantial seismic signals. According to a bulletin of the U.S. Geological Survey it had seismic magnitude mb = 5.0 to 5.25."
  9. Informo el artikolo pri poligono surNova Zemlo
  10. Tsar Bomba - The King of Bombs. Alirita 2007-10-30 .

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Ligoj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Caro-bombo&oldid=8359868"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp