La departementa ekonomio baziĝas ĉefe sur agrikulturo. Bredado okupas la plej grandan parton de la aktiva loĝantaro, kultivado preskaŭ ne eblas pro la malfacilaj klimataj kondiĉoj. Industrio ankaŭ preskaŭ malĉeestas sur la teritorio de Cantal, sed turismo disvolviĝas: naturajn parkojn, vulkanojn, lagojn, multnombrajn ban-urbojn, kaj ankaŭ grandan diversecon da sportoj (ekskursado, skiado, akvosportoj, paraŝuto kaj ĉiaj aersportoj) proponas la departemento Cantal.
Tiu departemento estas ankaŭ ege riĉa je arkitekturaj kuriozaĵoj: mezepokaj vilaĝetoj, kaj kasteloj. La regiono Aŭvernjo estas ankaŭ lulilo de la francaromanika arto.