Ĝi estas fama pro siaj sovaĝaj ebenaj ostroj (sciencalingveOstrea edulis) kreskantaj sur naturaj aregoj ekzistantaj en profunda akvo kaj pli freŝe (en ĉ. 1950) pro siaj breditaj kavaj ostroj (sciencalingveCrassostrea.
Cancale situas ĉe la okcidenta fino degolfo de monteto Sankta-Mikaelo, sur la marbordo de departemento Ille-et-Vilaine (côte d’Émeraude), je dek kvin kilometroj oriente deSaint-Malo. La golfeto de Cancale estas limigita perpinto des Roches Noires sude kajpinto des Crolles norde.
En 2009, la sumo de la loĝejoj sur la komunumo estis3 896 kompare al3 661 en 1999[a 1].
Inter tiuj loĝejoj, 62,7 % estis ĉefaj loĝejoj, 33,1 % duaj loĝejoj kaj 4,2 % neokupitaj loĝejoj. Inter ili estis 79,0 % da domoj kaj 20,6 % da apartamentoj[a 2].
La nomo de la komunumo estas atestita laŭ formoCancavena en 1030,Cancauna en 1182,Cancanna en 1183[2].
La unua elementoCanc- eble venas de la bretona lingvokonk « haveno, ŝirmejo, konko »[3],[4]. La dua elemento estas la bretonaaven « rivero »[3].
Tiu rivero verŝajne estas Guyoult, kiu enfluas inter pinto de Grouin kaj insulo de Landes, norde de Cancale, tiu pasejo nomiĝas « ŝanelo de la Malnova Rivero »[5].
Homa ĉeesto estas atestita ĉe la marbordo ekdemeza paleolitiko.Restas ankaŭ spuroj de gaŭla ĉeesto en farmbieno de laVille es Péniaŭ kaj gaŭlaj-romiaj vilaoj[6]. Laŭ hagiografia kaj parte legendaVita Meveni skribita en ĉirkaŭ 1084 de monaĥo Ingomar,sankta Méen deirinta deKimrujo estus albordiĝinta engolfo de monteto Sankta-Mikaelo por fondi Cancale[5]) en ĉirkaŭ 545 por evangeliizi Armorikon, de tio ekzisto de ŝtono kun stampaĵo de siaj piedoj[7] kaj fontano kun miraklaj povoj.
Cancale estas la haveno de kie deiras en1612 la ŝipoj deDaniel de La Touche, senjoro de Ravardière, porBrazilo :Régente,Charlotte kajSainte Anne. Daniel de La Touche estas la fondinto deSão Luís enMaranjo en Brazilo[8].
Multaj albordiĝaj provoj de angloj, por ataki Saint-Malo per tervojo, okazis parte en 1758, 1779 (kuglego supozita pafita de angla ŝipo ornamas la ĝardeneton de la pastrejo), pro tio la konstruado laŭ planoj deVauban de fuorto de Rimains, kiu konsistigas la maran fortreson la plej potencan de la regiono tiuepoke[9] (la fuorto surinsulo de Rimains estis aĉetita kaj restaŭrita de panistoLionel Poilâne).
Pli ol cent milionoj da ebenaj ostroj estis elplukitaj en la golfeto, la franca reĝoLudoviko la Deksesa publikigis en 1787 edikton por reglamenti la troladon de ostroj por eviti elĉerpiĝon de la natura ostraro : ĉiun printempon ĉirkaŭ la paska periodo,biskinoj, supervelitaj por plia potenco, rajtis troli ostrojn dum proksimume dek kvin tagoj. Ekde gardista signalo, ŝiparo el 200 biskinoj ekiris, tiu spektaklo estis nomitakaravano. je alta tajdo, ili venis por malŝarĝi sian kaptaĵojn (malplenaj konkoj kaj ostroj) en la havenon, la amasoj el ĉiuj ŝipoj estis ordigitaj je malalta tajdo de la virinoj. La sovaĝaj ostroj povis fariĝi dikegaj kaj tiam ili nomiĝispieds de cheval[10] (ĉevalhufo).
Forta movado en La Houle, por tiu deiro de tramo en ĉirkaŭ 1906. Videblas konstruata ŝipo foneTramo de "Tramways bretons" antaŭ La Houle, antaŭ launua mondmilito
La urbo estis trairata de duaranga fervoja linio je metra trako kaj vaportrakcio de "Tramways bretons" liganta ĝin alSaint-Malo, de 1898 ĝis 1947.
Haveno la Houle en 1896
Bildokarto de haveno de Cancale en novembro/decembro 1903
Georges Clemenceau, lasta trimasta ŝipo konstruita en Cancale. 1919[11].
Mapo de la tramlinio inter Saint-Malo kaj Cancale, eldonita en 1893 de gazetoLe Salut
Malnova preĝejo Saint-Méen, konstruita de 1715 ĝis 1727 de arkitektoSiméon Garangeau surloke de antaŭa preĝejo datiĝanta de mezepoko, pligrandigita de 1836 ĝis 1838. Registrita per dekreto de la 29-a de decembro 1982[13].
Ĝeto de ŝipdeklivo de Épi aŭmoleo de Épi, konstruita el ŝtonoj en 1837 por anstataŭi la malfortan digon konsentita de la ĝenerala asembleo de Bretonio en 1773. Ĝi estis registrita per dekreto de la 21-a de novembro 1995[14].
Inaŭguro de monumento memore al Daniel de la Touche de la Ravardiere
Monumento honore alDaniel de la Touche de la Ravardière, fondinto de São Luís en Brazilo, inaŭgurita la 8-an de septembro 2012[15]. La verko el bronzo de Patrick Abraham estis starigita proksime de lumturo de La Houle iniciate de Muzeo de Cancale.
france D'azur à la bisquine aŭ voiles d'argent voguant sur des ondes de sinople mouvant de la pointe accompagnée de dix huîtres d'or posées en orle autour, au franc-canton d'argent chargé d'une aigle bicéphale de sable, becquée et membrée de gueules. esperante Lazura kun arĝentvela biskino sur sinoplaj ondoj akompanata de dek oraj ostroj orle ĉirkaŭe, kun arĝenta kvarono ŝarĝita per dukapa aglo ruĝe beka kaj membra
Detaloj
Ŝipo rilatas al la mara sektoro de la komunumo.
Ostro simbolo de industrio, riĉeco kaj fameco de Cancale.
Dukapa aglo eble devenas de blazono de familio Guerrande. Ĝi estas ankaŭ sur la ŝildo deFouesnant enFinistère.