Camogli (elp. kaMOlji) estaskomunumo deItalio. Ĝi apartenas al provinco nomatametropola urbo Ĝenovo en la regionoLigurio. Fine de 2023 en la komunumo vivis4 977 loĝantoj. Kristana patrono de la komunumo estas la martiro sankta Fortunato, kaj komunumaj festotagoj la dua dimanĉo de majo kaj 2-a de julio. Najbaras la komunumojPortofino,Rapallo,Recco kajSanta Margherita Ligure.
Iam konata kiel "la urbo de la mil velboatoj" ĝi estas tradicia marista urbeto ĉe la deklivoj de Monto Portofino, apike sur la maro. Ĝia nomo origine signifis "Case delle mogli" (domoj de la edzinoj), ĉar la viroj estante maristoj estis plej ofte for.
la dua dimanĉo de majo okazas la tradicia "sagra del pesce", dum kiu oni fritas kaj disdonas senpage fiŝojn; la festo estas tre fama pro la giganta fritilo: la pato pezas 2,6 tunojn kaj ĝia larĝo estas 3,80 metrojn.