Camillo Golgi naskiĝis en julio 1843 en la vilaĝo deCorteno, en laprovinco de Breŝo (Lombardio), Italio, kie lia patro estis kuracisto.[1] La vilaĝo estas nun nomata Corteno Golgi en lia honoro. Golgi studis ĉe laUniversitato de Pavio kaj magistriĝis en 1865. En 1877 li edziĝis al Evangelina Aletti; ili ne naskos gefilojn.
Li uzis grandan parton de sia laboro en la studado de lacentra nerva sistemo. En la lasta duono de la 19-a jarcento la teknikoj por kolorigihistojn estis maltaŭgaj por la nerva histo. Laborante kiel ĉefa kuracisto enpsikiatria hospitalo enAbbiategrasso, li eksperimentis impregnon de nerva histo per metalo, plej oftearĝento. Li eltrovis metodon por kolorigi malgrandan kvanton da ĉeloj hazarde en la tuta histo. Tio ĉi ebligis lin vidi unuafoje la vojojn de la nervaj ĉeloj en la cerbo. Li nomis sian eltrovon la "nigra reago" (itale:reazione nera), kvankam poste ĝi estis alinomita "metodo de Golgi".
Desegno de Camillo Golgi prihipokampo akirita per arĝento-nitrata metodo.
Golgi malkovris ankaŭ la sensoran organon detendenoj, kiu nun portas lian nomon (receptoro de Golĝi). Li studis la vivciklon dePlasmodium kaj rilatis la tempojn de diversajmalariajfebroj kun la diversaj vivcikloj de la specioj de plasmodioj.[2] Per sia koloriga metodo, Golgi malkovris en 1898 ene de laĉeloj la aparaton poste nomatanGolĝi-aparaton. Li estas ankaŭ fama por siaj malkovroj prirena fiziologio.
En 1876 Golgi iĝis profesoro en la Universitato de Pavio; en 1893 li iĝis rektoro de la sama universitato.[1]
Marmora statuo, en jardo de la malnovaj konstruaĵoj de laUniversitato de Pavio, ĉe N.65 en la centra "Strada Nuova".
La "domo de Golgi", ankaŭ en Strada Nuova, ĉe N.77. Ĝi estis la domo kie Golgi pasigis plejparte sian familian vivon kun sia edzino Lina.
La tombo de Golgi estas en la Grandega Tombejo de Pavio (viale San Giovannino). Ĝi estas tre simpla granita tombo, kun bronza medalo prezentanta la profilon de la sciencisto.