Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Fundación Cajasol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elCajasol)


Fundación Cajasol
emblemo
negoco
fondaĵo(2013–)Redakti la valoron en Wikidata
Komenco2013vd
Lando(j)Hispaniovd
SidejoSevilo
RetejoOficiala retejo
vdr
Centra sidejo de Cajasol kaj nun de la aktuala fondaĵo, en Sevilo.

LaFundación Cajasol estas hispanafondaĵo kunsidejo enSevilo,Andaluzio, cele al la disvolvigo de sociala bonfaro kaj la administrado kaj ekspluatado de la kultura heredo posedata. Ties agomedio estas precipe la regionoAndaluzio, disponas de delegitaj sidejoj en la urbojOnubo,Kadizo,Jerez de la Frontera kajKordovo[1] kaj havas kvar agofakojn: nome sociala agado, kultura agado, entreprenemo kaj formado.

La fondaĵo estas heredo de laŝparkasoMonte de Piedad y Caja de Ahorros San Fernando de Guadalajara, Huelva, Jerez y Sevilla (Cajasol), rezulto de la fuzio de la ŝparkasojEl Monte kajCaja San Fernando en 2007.[2][3][4]

En 2010, ĝi integrigis sian financan negocadon kun tiuj de ŝparkasoj Caja Navarra, CajaCanarias kaj Caja de Burgos en la SIP (fuzisistemo) Banca Cívica, kiu siavice estis absorbita deCaixaBank la 3an de aŭgusto 2012.[5] Kiel konsekvenco de la perdo de sia financa negocado, Cajasol devis iĝifondaĵo.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. «¿Qué es la Fundación Cajasol?».
  2. «El Monte y Caja San Fernando se fusionan y se convierten en la novena caja española».El País. 29a de septembro 2006.
  3. Luis Barbero kaj Alejandro Bolaños (1a de decembro 2006).«Las asambleas de El Monte y San Fernando aprueban su fusión en Cajasol por unanimidad».El País.
  4. Juan Méndez (19a de majo 2007).«Cajasol cierra su proceso de fusión».El País.
  5. CaixaBank culmina la absorción de Banca Cívica
    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloFundación Cajasol en la hispana Vikipedio.
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Fundación_Cajasol&oldid=8105939"
    Kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp