Cacaxtla | ||
---|---|---|
![]() LaGran Basamento de Cacaxtla | ||
arkeologia loko[+] | ||
Lando | Meksiko | |
Koordinatoj | 19° 14′ 37″ N,98° 20′ 24″ U(mapo)19.243571840301-98.339949220867Koordinatoj:19° 14′ 37″ N,98° 20′ 24″ U(mapo) | |
![]() | ||
Cacaxtla | ||
![]() | ||
Cacaxtla estas arkeologa ejo situanta enTlaxcala,Meksiko,Mezameriko. La loko famiĝis pro la multaj murajpentraĵoj.
La vorto Cacaxtla ŝajne devenas decacaxtli en lanaŭatla lingvo, kio estis ligna kadro por porti materialojn.
Cacaxtla vere evoluis post650, kiam ekis periodo tre malstabila post la falo deTeotiŭakano. Tiam la Xicallanca-olmekoj,majaa popolo alvenis deJukatano en la centran regionon deMeksiko.
Iom post iom la urbo fortifikiĝas kiel la urboXochicalco. Ĝi iĝas la ĉefurbo de la valo de Puebla-Tlaxcala, ĉefe post la falo deCholula inter700 kaj800. Kelkaj historiistoj opinias pro la freskoj, ke Cacaxtla partoprenis la detruon deTeotiŭakano.
Ĝi perdis sian potencon inter900 kaj1000 kaj fine estis forlasita.
La loko estis retrovita en1975 de ŝtelistoj, sed dum la sama jaro jam la arkeologoj sciis pri ĝi.
La centro de la urbo Cacaxtla estis la Gran Basamento; platformo 200 metrojn longa kaj 25 metrojn alta, kiu estis samtempe defendejo kaj ebligis bonan vidon sur la ĉirkaŭon.
La ĉefaj religiaj kaj civilaj konstruaĵoj troviĝis sur tiu platformo.
Pluraj aliaj malgrandaj piramidoj kaj bazoj de temploj troviĝas apud la ĉefa platformo.
La ĉefa platformo estis elkavigita nur ĉirkaŭ1980 kaj pro tio pluraj el la originalaj murornamoj estis konservitaj kaj povas esti viditaj surloke.
Ŝajnas ke la murpentraĵoj kunigas simbolojn de la kulturoj de laAltiplano kaj de lamajaoj, kio igas Cacaxtla-n unika.
La plej fama pentraĵo estas laMural de la batalla au batalmuron, kiu troviĝas en la norda parto de laGran basamento. Datumita ĉirkaŭ700, ĝi troviĝas sur oblikva muro kaj estas disigita de centra ŝtuparo. Videblas du grupoj de batalantoj: unuflankejaguaro-batalantoj,olmekoj armitaj de lancoj, obsidiaj tranĉiloj, rondaj ŝirmiloj, kiuj klare venkas super invada armeo de birdo-batalantoj, huastec, el kiuj iuj estas montritaj nude aŭ dispecigitaj.