Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Cabrillanes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cabrillanes
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo24142
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro707  (2024)[+]
Loĝdenso4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo42° 57′ N,6° 9′ U(mapo)42.953025-6.149176Koordinatoj:42° 57′ N,6° 9′ U(mapo)[+]
Alto1 249 m[+]
Areo170,45 km² (17 045 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Cabrillanes (Provinco Leono)
Cabrillanes (Provinco Leono)
DEC
Situo de Cabrillanes
Cabrillanes (Hispanio)
Cabrillanes (Hispanio)
DEC
Situo de Cabrillanes

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoCabrillanes[+]
vdr

Cabrillanes [kabriLJAnes] estasmunicipo en la nordo de laprovinco Leono, en la regionoKastilio-Leono,Hispanio. Ĝi apartenas al komarkoTierra de León, en la nordo de la provinco, kaj precize al tradicia areo Babia. Oni parolas ĉefe laleonan.

Komarkoj de la provinco Leono;Tierra de León centroriente, flave.
La Cueta.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cabrillanes, La Cueta, Huergas de Babia, Lago de Babia, Mena de Babia, Meroy, Las Murias, Peñalba de Cilleros, Piedrafita de Babia, Quintanilla de Babia, La Riera de Babia, San Félix de Arce, Torre de Babia (en la foto de la tabelo) kaj Vega de Viejos, okupas totalan areon de 169,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de laINE en 2021, ĝi havis 731 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 450 loĝantojn el la mezo de la20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 81 km deLeono, provinca ĉefurbo. Limas norde kunAsturio; sude kun Murias de Paredes kaj Riello; okcidente kunVillablino; oriente kun San Emiliano. Pro ties alteco, 1249 m s.m., temas pri la plej alta municipo de la provinco Leono.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al laRegno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj), sed ĉefe karbominado, nun en absoluta dekadenco. Lastatempe kultura kajrura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Fotaro

[redakti |redakti fonton]
  • Komarko Babia.
    Komarko Babia.
  • Lago de Lago de Babia.
    Lago de Lago de Babia.
  • Lago de Babia.
    Lago de Babia.
  • Murpentraĵo ĉe Lago de Babia.
    Murpentraĵo ĉe Lago de Babia.
  • Las Murias.
    Las Murias.
  • Peñalba de los Cilleros.
    Peñalba de los Cilleros.
  • San Félix de Arce.
    San Félix de Arce.
  • Ĉevaloj ĉe herbejo de Torre de Babia.
    Ĉevaloj ĉe herbejo de Torre de Babia.
  • Vega de Viejos.
    Vega de Viejos.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Cabrillanes&oldid=7956576"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp