Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

CP System

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CP System
modeloRedakti la valoron en Wikidata
Dumnekonata - nekonata/nuntempe
vdr

CP System,japane CPシステム, (mallongeCPS kaj poste konata kielCPS-1) estasarkada sistemo evoluigita deCapcom kiu funkciigis ludprogramarojn stokitajn sur forpreneblaj filinaj tabuloj. Pli ol 20 arkadludoj entute aperis por CPS-1, antaŭ ol Capcom koncentriĝis pri ĝia posteulo, laCP System II.

Inter la ludoj disponeblaj por la originala CP System estasStreet Fighter II: The World Warrior kaj ĝiaj unuaj du daŭrigoj,Street Fighter II: Champion Edition kajStreet Fighter II: Hyper Fighting.

Capcom ekevoluigis la CPS-aparaton ĉirkaŭ1986, kiam la prezidanto de CapcomKenzo Tsujimoto elpensis la koncepton inspiritan de la sukceso de laNintendo Entertainment System (NES). Li konstatis la rapidan kreskon dehejmaj videoludiloj kiel konkuradon por arkadludoj. Li do opiniis, ke "la sola maniero, kiel ni povas enspezi monon, estas doni al homoj duoble tion, kion ili povas ricevi hejme".[1]

Capcom ĉesigis la produktadon de la CP System la11-an de majo1995. Tamen, nova programaro daŭre estis kreita por la aparato ĝis la jaro 2000. Capcom rezignis teknikan subtenon de la CP System-ekipaĵo kaj ties ludoj la31-an de marto2015.[2]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "Cover Story: "This Is the Good Time" – Capcom's CPS system brings success to the firm... and offers direction for a troubled video market".RePlay. Vol. 15, no. 7. RePlay Publishing. April 1990. pp. 183–5.
  2. 弊社基板製品保守サービス業務終了のご案内. Capcom (2014-09-30). Alirita 2024-04-25 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=CP_System&oldid=9260455"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp