En bluo - membrolandoj de CERN. En verdaj landoj en la procezo de aliĝo. En flavaj landoj, kiuj anoncis sian deziron aliĝi. En oranĝo - observanta klaso. En ruĝa - interkonsento por kunlaboro. En rozkolora - sciencaj kontaktoj.
CERN estas la Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro (origine nomita, en la franca,Conseil Européen pour la Recherche Nucléaire), la monde plej granda partiklofizika centro, situanta ĉe la landlimo interFrancio kajSvislando. La svisa parto de la centro staras ĉeMeyrin, en la tuja ĉirkaŭo deĜenevo; la franca parto staras en la regiono "Pays de Gex". Ĝi fondiĝis29-a de septembro en1954. De la originalaj 12 subskribintoj de la CERN-konvencio, la membraro kreskis al la nunaj 23 membroŝtatoj ekde2019.
CERN dungas preskaŭ 3000 personojn plentempe. Pli ol 12 000 scientistoj (reprezentantaj 500 universitatojn kaj pli ol 100 naciecojn), duono de la mondajpartiklofizikistoj, pasigas tempon ĉe CERN tie farante siajn esplorojn. Ĝenerala direktorino de la organizaĵo ekde la 1-a de januaro 2016 estasFabiola Gianotti. Komence de 2026 ŝin sukcedos la kolegoMark Thomson.
La CERNakcelilo-komplekso entenas 10 liniajn kaj cirklajn akcelilojn, ĉiuj funkciantaj kune per rilatoj inter si. La plej granda estas laLEP-koliziigejo (Large Electron Positron), cirkla akcelilo je 9 km diametra, kiu ricevas partiklojn de laSuper Protona Sinkrotrono (Super Proton Synchrotron aŭ SPS), cirkla akcelilo je 2 km diametra. LEP estis anstataŭigita en la sama tunelo per granda maŝino, funkciinta ekde2008, laGranda Hadrona Koliziigilo (Large Hadron Collider aŭLHC) por pritraktihadronojn anstataŭleptonojn. La LHC-akcelilo konstruita en ringotunelo norde de CERN estas la plej granda akcelilo en la mondo, kaj laŭ longeco, kaj laŭ konstrukosto kaj laŭ la energio, kiun la akcelitaj partikloj atingas.
CERN estas kreditita kun kelkaj eltrovoj enpartikla fiziko, inkluzive de la eltrovo de W kaj Z-bosonoj en 1983. Aldone al sciencaj eltrovaĵoj, CERN havis efikon al teknologiaj evoluoj, kiel ekzemple la invento de laTut-Tera Teksaĵo de 1990 ĉe CERN , kiu akcelis evoluon de lainterreto.
La 4-an de julio2012, nova partiklo estis identigita perLHC (kiu anstataŭigisLEP-n en la sama tunelo). Esploro ankoraŭ farindis por ekscii, ĉu tio estis ĝuste labosono de Higgs kiel priskribita de lanorma modelo. Pliaj rezultoj de ĉi tiu eksperimento ellaborita dum marto 2013 permesis oficialigi la eltrovon de ĉi tiu nova elementa partiklo[2].
↑angle« Scientists capture antimatter atoms in particle breakthrough »Arkivigite je 2020-07-27 per la retarkivoWayback Machine, eldonita deCNN, la 18an de novembro 2010.
↑france« C'est un boson de Higgs », eldonita la 8an de majo 2014 sur la CERN-retejo.