Clive Staples Lewis |
---|
 Statuo de C. S. Lewis |
|
Persona informo |
---|
Clive Staples Lewis |
Naskonomo | Clive Staples Lewis |
Naskiĝo | 29-an de novembro1898 en Belfasto,Nord-Irlando |
Morto | 22-an de novembro1963 en Oksfordo,Unuiĝinta Reĝlando |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd |
Mortis per | Rena malfunkcio vd |
Tombo | Holy Trinity Church(en) vd |
Religio | Anglikanismo • ateistovd |
Lingvoj | anglavd |
Loĝloko | Belfasto • Oksfordovd |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd |
Alma mater | Universitata Kolegio (1917–1925) Malvern College(en) Campbell College(en) Wynyard School(en) vd |
|
---|
Memorigilo |
---|
Familio |
---|
Patro | Albert James Lewis(en) vd |
Patrino | Florence Augusta Hamilton(en) vd |
Gefratoj | Warren Lewis(en) vd |
Edz(in)o | Joy Davidman(en) (1954–1960) vd |
Infanoj | Douglas Gresham(en) ,adoptita infano, David Gresham(en) ,adoptita infano vd |
Profesio |
---|
Alia nomo | N. W. Clerk • Clive Hamiltonvd |
Okupo | verkisto sciencfikcia verkisto literaturkritikisto scenaristo verkisto de porinfana literaturo lingvisto filologo literaturhistoriisto broadcaster(en) eseisto aŭtobiografo teologo universitata instruisto literatursciencisto poeto filozofo romanisto mezepokisto man of letters(en) vd |
Laborkampo | Skribo,radiofonio,teologio,kreiva kaj profesia verkado,fantasta literaturo,poezio kajliteraturscienco vd |
Aktiva en | Londonovd |
Aktiva dum | 1919–vd |
Verkado |
---|
Verkoj | Kronikoj de Narnio ❦ Nura Kristanismo ❦ La Leteroj Screwtape ❦ Kosma Trilogio ❦ Ĝis Ni Havos Vizaĝojn ❦ Surprizita de Ĝojo ❦ Fern-seed and elephants and other essays on Christianityvd |
|
---|
Sukcesis kiel | verkisto |
Reprezentaj verkoj | Kronikoj de Narnio |
|
---|
vd | Fonto:Vikidatumoj |
|
Clive Staples LEWIS [si es luis] aŭ, plenforme, [klajv stejpelz luis], alnomataJack [ĝek] (naskiĝis enBelfasto la29-an de novembro1898, mortis la22-an de novembro1963) estisbritaverkisto.Plej konata pro siafantasto por infanoj (Kronikoj de Narnio) kaj multajreligi-filozofiaj verkoj, li ankaŭ verkispoezion kajsciencfikcion.
Lia patrino estis devotakristanino, kaj ŝi penis influi liajn kredojn. Kiam ŝi mortis dum lia juneco, ŝia influo malkreskis, kaj Lewis komencis aŭskulti la meditojn kaj murmurojn de siaj amikoj, kiuj estis definitiveagnostikuloj kajateistoj. Nur poste li ekkredis je Dio kaj pli poste kristaniĝis.
C. S. Lewis varbiĝis en la armeo en1917 kaj estis vundita en la tranĉeoj dum laUnua mondmilito. Dum la batalado, li promesis alkamarado, ke se la junulo ne hejmeniros al Anglio, li zorgus pri lia patrino. LEWIS tenis sian promeson, vivtenante la vidvinon ĝis ŝia morto.
Post la milito, li vizitadis launiversitaton de Oksfordo. Baldaŭ, li aliĝis al la fakultato de Magdalen College, kie li instruis laanglan lingvon mezepokan kaj renesancan.
La vundo, kiun li ricevis dum la Unua mondmilito, fizike afekciis lin dum la tuto de lia vivo, sed laDua mondmilito pli profunde afekciis lian skribadon. La nova mekanikigita kaj burokratigita societo, kiu kreskis dum la militaj jaroj, fascinis lin. Liaj spritaj observoj pri tiu societo estas videblaj en lia libroThe Screwtape Letters. Dum la Dua mondmilito li famiĝis pro siaj radio-elsendoj pri religiaj aferoj.
Dum la tuto de sia universitata kariero, li klare skribis pri la temon de religio. Liaj plej famaj verkoj inkluzivasThe Screwtape Letters kaj laKronikoj de Narnio. La etoso ĉe Oksfordo kajKembriĝo inklinis al laskeptikismo. Lewis uzis ĉi tiun skeptikismon kiel rapiron. Li intelekte vidis kristanismon kiel necesan fakton, kiu povas esti vidata en scienco.
Dum la plejparto de sia vivo, C. S. LEWIS estis membro de brila, kvankam neformala societo nomata laInklings. Ĝi ofte kuniĝis ĉe malgranda taverno en OksfordoThe Eagle and Child. Ĉi tiu grupo inkluzivasJ.R.R. Tolkien, verkisto de latrilogio deLa Mastro de l' Ringoj kaj Charles Williams.
"Surprizita de Ĝojo" estas laaŭtobiografio de Lewis, kiu kronikas lian heziteman konvertiĝon de la ateismo al lakristanismo en 1931. La libro precipe temas pri liaj jaroj kiel ateisto, kaj prezentas la pensojn kaj okazojn, kiuj kondukis lin al lia konvertiĝo.
Malfrue en sia vivo — dum la1950-aj jaroj — li renkontis usonan virinon, loĝantan en Anglio kun siaj filoj. Ŝi konvertiĝis per liaj verkoj. Ili enamiĝis kaj edziĝis. Kiam ŝi mortis, en 1960, li dubis pri sia fido. Tamen malgraŭ latragedio, kaj post multe da pensado, lia fido, fakte, kreskis. Iuj el liaj plej bonaj verkoj pri kristanismo estis skribitaj post ĉi tiu peniga periodo de lia vivo. La kina filmoShadowlands prezentas la ĉagrenon kaj doloron de la periodo.
Lewis mortis la22-an de novembro1963, same kielAldous Huxley kajJohn F. Kennedy. La plejparto de liaj eldonitaj verkoj ankoraŭ estas liverebla.