Cáparra | ||
---|---|---|
antikva urbo,arkeologia loko[+] | ||
Koordinatoj | 40° 10′ 0″ N,6° 6′ 3″ U(mapo)40.16658333-6.10097222Koordinatoj:40° 10′ 0″ N,6° 6′ 3″ U(mapo) | |
![]() | ||
Cáparra | ||
![]() | ||
Cáparra [Kaparra] estas antikva urbo deHispanio situa en la nordo deEkstremaduro, en la komarko de laValo de Alagón, ene de laromia provincia nomeLusitania. Ĝi estas trapasata de la nomataVía de la Plata. Ĝi estas senhoma aktuale kaj datiĝas de epoko antaŭromia.
Ĝi havas etendon de ĉirkaŭ 12 ha, kvankam la iama murego ĉirkaŭas pli grandan teritorion, de ĉirkaŭ 16 ha.
Cáparra estis pli malgranda kaj malpli grava ol aliaj romiaj urboj deIberio, sed ĝi estis strategie inter la ĉefaj urboj inter la riveroTaĵo kaj la montaroSierra de Gredos, tio estasCaurium (Coria),Augustóbriga (Talavera la Vieja) kajEgitania (Idanha-a-Velha) en la nunaPortugalio.
Ties urba organizado korespondas al ortogona plano, kun ĉefa akso en laVía de la Plata, kiu trapasas ĝin el norde suden.
La nomo de la urbo ne estas delatina deveno, sed antaŭromia, probable devetonoj, kiel la propra deveno de la prasetlejo. Oni konas aliajn nomojn kiel: Capara, Cappara, Capera kaj Kapasa.
La ruinoj troviĝas ĉe la arbareto Casablanca, inter la municipaj teritorioj deOliva de Plasencia kajGuijo de Granadilla, ene de la Valo de Alagón, ĉe larivero Ambroz, sur monteto kiu hegemonias super la rivero kaj la proksima valo.
Oni atingas Cáparra ekde la ŝoseo A-66 aŭ la N-630, laŭ la devojiĝo alGuijo de Granadilla, aŭ ekde la krucvojo deVillar de Plasencia.
La ekzisto de la urbo estas tre bone dokumentata ekde la antikveco.Ptolemeo mencias ĝin kiam ĝi formis parton de la teritorio de la vetonoj, sed aliaj historiistoj lokigas ĝin ene de la teritorio de lusitanoj, el kio supozeblas, ke la urbo estis ĉe la limo inter ambaŭ popoloj.
Post la jaro74 m.K., kiam la imperiestroVespasiano proklamis la Edikton de Latineco por la provincoj de la tiama Hispanio, la urbo akiris la kategorion de municipo laŭ latina juro -municipium kunius latii minor-, kvankam oni ne konas la precizan daton sed dum laDinastio de Flavioj. De tiamCapara ekdisvolviĝis kiel urbo kaj de tiam devenas plej parto de la restaĵoj, inter ili la fama kvarfrunta arko, ĉefasimbolo.
Dum la Frua Mezepoko, la urbo ekloĝiĝis kaj ĉefe post la islama invado, kaj poste ne estas informo ĉu ĝi denove reloĝiĝis, sed ŝajne ne post la konkero fare de la kristanaj regnoj.
La konata kieltetrapylum estas la plej grava konstruaĵo restanta ĝis nun. Temas pri kvarfronta pordego aŭ arko, la ununura enHispanio kun ties karakteroj. Ĝi situas en la centro de la urbo, bordita de laForumo kaj la publikaj banejoj kaj aliaj ĉefaj monumentoj. Estas tre probable ke en ĝi kunfluis la du ĉefaj stratoj: laKardo kaj laDekumano.
Ĝi estas tre bone dokumentata, danke al la surskribaĵoj konservitaj sur ĝi kaj ĉefe sur tiu de la dekstra piliero de la suda fronto, kie oni mencias "Marcus Fidius Macer", kiu tre verŝajne konstruigis la arkon por plenumo de la testamento de siaj gepatroj. Temas pri gravulo de la urbo. La konstruo eble okazis fine de la1-a jarcento.
Surgrunde ĝi estas 8,60 por 7,35m, kaj alta 13,30 m en sia origina stato. La monumento bazas sur kvar pilieroj kiuj subtenas kvar duoncirklajn arkojn ornamitajn per diversaj ornamaĵoj kaj eble iam per skulptaĵoj.
La publikajtermobanejoj de Cáparra lokiĝas en la nordokcidenta pinto de la antikva urbo romia, ĉe ladecumanus maximus aŭ ŝoseo deLa Plata. La unua fazo de konstruado korespondas al epoko de Flavioj, kiam la urbo akiris la kategorion demunicipium.
Temas pri kvadrata konstruaĵo kun orientiĝo norde-suden. La propraj banejoj estas situaj en la centro de la konstruaĵo. Sude estas laPalestra, kaj norde kelkajtabernae, ĉu lignomagazenoj aŭ administraj oficejoj. Ili estas 33 m longaj kaj 36 m larĝaj.