Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kadizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elCádiz)
Kadizo
urbo
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
LandoHispanio
Ŝtato Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Andaluzio
 
Ĝemelurboj
Rio-de-Ĵanejro(2019–)
Kallao(2011–)
Meksikurbo(2009–)
Brest(1986–)
Mostolo
Sankta Fido de Antjokio
Guaduas(en)Traduki
Kartageno
Torrevieja
Santa Cruz de Tenerife
Ambalema(en)Traduki
Bogoto
Tanĝero
Mariquita
Kobeo
Baltimore
Heroica Puebla de Zaragoza
Las Palmas de Gran Canaria
Veracruz
Medway
Montevideo
Havano
Bonaero
Onubo
San-Juano
Daĥlo
Korunjo
Santos
Biblos
Indio
CeŭtoRedakti la valoron en Wikidatavd
Poŝtkodo11000
Retpaĝaro[1]
Politiko
Loka registaroAyuntamiento de Cádiz
UrbestroJosé María González Santos (Por Cádiz Sí Se Puede)
Demografio
Loĝantaro121 739  (1-a de januaro 2014)[1]
Loĝdenso9 166 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo36° 32′ N,6° 17′ U(mapo)36.533333333333-6.2833333333333Koordinatoj:36° 32′ N,6° 17′ U(mapo)
Alto11 m
Areo12,1 km² (1 210 ha)
HorzonoUTC+01:00[+]
Kadizo (Kadizo)
Kadizo (Kadizo)
DEC
Situo de Kadizo

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoCádiz[+]
vdr

Kadizo (hispane Cádiz[ˈkaðiθ], laŭregiona dialekto:Cai[ˈkai], kaŝnomeTacita de plata - "Taseto el arĝento")

Situante en la suda parto deHispanio (36º 32' N – 6º 18' U), ĝi enhavas 134.989 loĝantojn (2005) kaj estas la ĉefurbo de lasamnoma provinco, kaj kun aliaj ses urboj (San-Fernando,Chiclana,Puerto Real,Puerto de Santa María,Chiclana de la Frontera,Rota kajĤerezo) formas la metropolan areonKadiza Golfeto.

Kadizo estasĝemelita kun lafranca urboBrest.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Kadizo en1888

Oni konsideras ĝin la plej antikva urbo ankoraŭ ekzistanta ĉirkaŭ la okcidentaMediteraneo, laŭ la tradicio, ĝi estis fondita de lafenicoj en jaro-1100 kun la nomoGadir (Fortikaĵo) por mina industrio en tero de tartezacivilizacio, kie laŭ la legendoHeraklo (aperanta en la aktuala blazono de la urbo) faris unu el siaj Laboroj. Laromianoj ĝin nomisGades.

De Kadizo elirisKristoforo Kolumbo en siaj dua kaj kvara vojaĝojAmeriken; komence de la16-a jarcento la urbo akiras la rajton komerci rekte kun amerikaj kolonioj, kaj en1717 la monopolon, kiun perdisSevilo.

De la urbo eliris ankaŭ lafranc-hispanafloto partoprenonta enBatalo de Trafalgar la21-an de oktobro de1805.

En jaro1811 dum laMilito de Hispana Sendependiĝo inter hispanoj kaj la armeo deNapoleono rifuĝis tie la ribelaParlamento (Cortes). Laliberalemaj deputitoj verkis la unuanKonstitucion de Hispanio nomitaLa Pepa (Jonjo, ĉar estis proklamita la19-an de marto, festo de Sankta Jozefo).

DumUnua Hispana Respubliko, ribelo en la urbo proklamis sendependan kantonon, kiu daŭris ĝis reĝiĝo deAlfonso la 12-a.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Kadizo ĉiam estis mara urbo, precipe per sia komerca haveno, lafiŝkapta industrio kaj ŝipkonstruado. Nuntempe pro konkurenco dekoreajŝipkonstruejoj kaj preskaŭa malapero de fiŝado, la ekonomio de la urbo tre suferis kaj la senlaboreco en la urbo estas tre grava problemo.

Aktuale, la plej grava industrio estasturismo, profitanta la famankarnavalon, la strandojn (La Caleta,Victoria kajCortadura) kaj lamonumentojn.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
Kadiza Urbodomo
Pordoj de Kadizo

Multajmonumentoj vidindas tra la tuta urbo, inter ili notindas la Urbodomo, la Pordoj de la urbo (Puertas de Tierra),Teatrejo Falla (Gran Teatro Falla) kaj laKatedralo.

Fama estas lakarnavalo de Kadizo, kie grupoj kantas (normale spritajn kanzonojn) por amuzi, oni organizas oficialan konkurson en Teatrejo Falla, normale fine de februaro.

Vizitindas ankaŭ la kvartalo deLa Viña (prononcu La Vinja) kie, precipe somere, oni povas gustumi en siaj trinkejoj la bonegajnvinojn deĤerezo kaj manĝetojn tipajn kielCazón en adobo (spicitaj kaj poste frititaj ŝarkopecoj),tinuso kuncepo aŭ rostitajskombroj.

Ĉiun someron ekde1955 oni organizas futbalkonkursonTrofeo Carranza (Pokalo Karranza) inter kvar teamoj, unu el ili ĉiam estas la lokaCádiz Club de Fútbol (Kadiza Futbala Klubo).

Kadizanoj

[redakti |redakti fonton]

Famaj kadizanoj inter aliaj:

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Cifras oficiales de población resultantes de la revisión del Padrón municipal a 1 de enero. Statistikoj pri loĝantoj de la Instituto Nacional de Estadística.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Provincoj de Andaluzio
v  d  r
Municipoj deProvinco Kadizo
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kadizo&oldid=8650839"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp