Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

C++

El Vikipedio, la libera enciklopedio
C++
Logobildo de C++
Logobildo de C++
objektema programlingvo • multparadigma programlingvo • proceda programlingvo • funkcia programlingvo • komuna programlingvo • programlingvo • liberforma programlingvo • tradukata programlingvo
Paradigmo:Plurparadigma:
Objektema,Ĝenerala,procedura programado
Paradigmo(j):objektema programado • funkcia programado • proceda programado • komuna programado • multparadigma programado
Aperis en:1985
Aŭtoro(j):Bjarne STROUSTRUP
Tipa sistemo:statika, strikta
Ĉefaj realigoj:MicrosoftVisual C++,BorlandC++ Builder,GNU C++
Programlingva(j) dialekto(j):ANSI C++ 1998 , ANSI C++ 2003
Kreita sub la influo de:C,Simula,Ada 83,ALGOL,CLU
Havas influon sur:Ĝavo,C#,Ada 95,D
vdr

C++ estas programlingvo inventita deBjarne Stroustrup dum la1980-aj jaroj, kiam li laboris enBell Labs. Li intencis, ke ĝi estuobjektema ido deC, kaj pro tio li unue nomis ĝin "C Kun Klasoj" (angle "C With Classes").

C++ estas preskaŭ plene kongrua kun C. Tradukilo de C++ ofte povas traduki C-programojn, kaj oni povas ligi kaj C-funkciojn kaj C++-funkciojn en unu programo.

La lingvo estas konsiderata kielplurparadigma programlingvo, ĉar ĝi ebligas programi per pluraj stiloj, ekzemple laŭ ordonema, datumtip-ĝenerala (metaprogramado), modulema aŭ objektema programadoj.

C++ influis la kreadon de aliaj lingvoj, ekzempleJava,C# kajD. Tamen, el tiuj lingvoj nur C++ subtenas multoblan heredadon (t. e. klaso povas heredi de pli ol unu gepatra klaso).

Dum la1990-aj jaroj, la programlingvo C++ ekestis unu el la plej uzataj programlingvoj. En1998, la internacia organizoISO normigis C++ kielISO/IEC 14882:1998. La nuna versio de tiu normo estasISO/IEC 14882:2003, kiu nur korektis kaj klarigis detalojn de la programlingvo. Nuntempe, nova normo estas kreata, provizore nomataC++0x, kiu ja aldonos plurajn esprimilojn al la programlingvo.

Filozofio

[redakti |redakti fonton]

Bjarne Stroustrup projektis C++-on laŭ kelkaj reguloj, kiujn li klarigis en la libroThe Design and Evolution of C++. Oni povas resumi la filozofion de C++ jene:

  • C++ estas projektita kiel statiko-tipigebla programlingvo, ĝeneralcela programlingvo, kiu estas tiel rapida kiel C.
  • C++ subtenas plurajn programparadigmojn.
  • En C++ la programisto povas libere elekti tion, kion li preferas, eĉ se foje tio ebligas al li fari malbonan elekton.
  • C++ estas kongrua kun C, tiom kiom eblas.
  • C++ evitas platformspecifajn esprimilojn.
  • La esprimiloj, kiujn la programisto ne uzas, ne igas la programon pli malrapida (nek pli granda).
  • Oni povas uzi C++-on sen kompleksa programarmedio.

Esprimiloj prezentitaj en C++

[redakti |redakti fonton]

C++ aldonis multajn esprimrimedojn al C. La plej konata estasklasoj, kiuj faciligas objekteman programadon. Per klasoj, oni povas aldoni funkciojn al datumstrukturoj, kaj igi tiujn strukturojn funkcii samkiel simplaj datumtipoj de la lingvo.

Ŝablono (angletemplate) estas la nomo de tre grava novaĵo prezentita de C++. Ŝablonoj unue estis kreitaj simple por ebligi la kreadon de datumstrukturoj, kiuj povas enhavi ian ajn datumtipon. Aliaj lingvoj, ekzempleAda, jam antaŭe havis tian esprimilon. Poste, oni rimarkis, ke oni povas uzi ŝablonojn por aliaj celoj dum la tradukado de la programo. Ĉar ili ebligas kaj rekursion kaj decidojn, oni povas esprimi ian ajn komputon dum la traduko de la programo, tio estas, antaŭ la lanĉo de la tradukita programo. Tial oni nomas tiun paradigmon metaprogramado.

Krome, C++ aldonis plurajn etajn plibonigojn kompare kun C, ekzemple referencojn, homonimigon de funkcioj, unuliniajn komentojn (kiuj komenciĝas per//), la tiponbool, la operatorojnnew kajdelete, ktp.

Ekzemplaj programoj

[redakti |redakti fonton]

Tradicie, la unua programo, kiun oni lernas en ĵus ekkonita programlingvo, estas tre simpla programo, kiu nur montras la tekston "Saluton, mondo!" (angle: "Hello, world!") kaj finiĝas.Jen tiu programo skribita en C++:

#include<iostream> // por havigi std::coutintmain(void){std::cout<<"Saluton, mondo!"<<std::endl;return0;}

La linioreturn 0;, kiu finas la programon kun sukcesa kodo (0 signifas sukceson ĉi-okaze), estas laŭ la normo de C++ aŭtomate aldonita al la funkciomain (nur almain), se oni ne uzas ĝin. Iuj preferas uzi ĝin pro stilaj motivoj. La tipo demain devas esti ĉiamint, eĉ kiam oni ne uzasreturn 0;.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Programlingvoj
Plena listoNeanglabazitaj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=C%2B%2B&oldid=9038829"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp