Ĉi tiu tre maldense loĝata lando estas rimarkinda pro sia stato de izoliteco de la cetera mondo. La unuaj eksterlandajĵurnalistoj eniris la landon nur en1972 por raporti pri la kronado de lareĝo. La plejmulto de la loĝantaro daŭre vivas en tradicia maniero. Tamen evoluoj inkluzive de rektaj internaciaj flugoj,interreto,poŝtelefonoj, kajkabla televido ĉiufoje pli modernigas la urbajn areojn de la lando.
Aktuale en2024, Butano ankoraŭ estas la unusola lando en la mondo kun negativakarbonbilanco[1], tio estas, ĝi stokas pli dakarbondioksido ol ĝi elsendas, tiel kontribuante al la lukto kontraŭ laklimata krizo. Ĝi faras tion limiganteturismon al sia teritorio, pliigantaarbarigadon kaj produktantehidroelektron el riverakvo[2].
En2006, la revuoBusiness Week taksis Butanon kiel la plej ĝojan landon enAzio kaj la oka plej ĝoja en la mondo, laŭ tutmonda enketo farita de laUniversitato de Leicester en 2006 nomita la "Mondmapo de laFeliĉo".
La Malneta Enlanda Feliĉo (MEF) estas de granda valoro en Butano. Butano ekvilibrigas modernigon kun la antikva kulturo kaj tradicioj sub la konsila filozofio deMalneta enlanda feliĉo. Senbrida detruo de la medio estis evitita. La registaro prenas iniciatojn por konservi la tradician kulturon de la nacio, identecon kaj la medion. La butana filmindustrio multe kontribuis al la konservado kaj antaŭenigo de la butanaj tradicio kaj kulturo en la moderna epoko, unu el la kvar apogiloj de la Malneta Nacia Feliĉo, kune kun bona ŝtata mastrumado, daŭrebla sociekonomika disvolviĝo kaj naturmedia konservado[3].
La ŝtata religio estasVaĝrajana budhismo, kaj la loĝantaro estas ĉefe budhisma,hinduismo estas la due plej granda religio. La elstara kaj plej granda urbo estasTimbuo. Post jarcentoj da rekta monarĥa regado, Butano aranĝis siajn unuajn demokratiajn elektojn en2008. Ĝi estas membro deUnuiĝintaj Nacioj kaj de laSud-Azia Unuiĝo por Regiona Kunlaboro. La suma areo de la lando estas nuntempe 38,394 kvadrataj kilometroj.
La lando estis menciita en ĵurnaloj tutmondaj en2004, kiel la unua lando, kie fumitabakon iĝis tute malpermesata ie ajn.
La nomo estas derivaĵo de lasanskrita vortobhauṭṭa >bhoṭa, kiu estis nomo porTibeto inkluzive de Butano.Prakrita vortobhoṭṭānta 'Tibet-fino' signifis landon proksiman alNepalo, en la regiono de Butano, >asamebhoṭānt,nepaliebhoṭān,hindiebhūṭān 'Butano'.[4]. La sanskritaj vortoj eble devenas detibetabod 'Tibeto', sed ankaŭ povas esti inverse.
Kelkaj butananoj nomas sian landon"Brug Yul", transskribita"Druk Yul" (drakolando) kaj ili mem nomas sin 'Drukpa'. Pro la sereneco kaj virgeco de la lando kaj ĝiaj turismaj vidindaĵoj, Butano estas kelkfoje konata kiel la lasta "Ŝangrilao".Historie, Butano estis konata per multaj nomoj, ekz.Lho Mon (suda lando de malhelo),Lho Tsendenjong (suda lando de 'Tsenden-cipreso),Lhomen Khazhi (suda lando de kvar alirvojoj) kajLho Men Jong (suda lando de kuracaj herboj),Druk Tsendhen)[5].
Supozeble la unuaj homoj venis al la montaraj valoj de Butano antaŭ pluraj jarmiloj, laŭ sugestoj de arkeologiaj eltrovaĵoj kiel surŝtonaj skribaĵoj,armiloj,elefantrestaĵoj. Tamen, ne ekzistas historiaj registroj de la tempoj, al kiuj apartenas la trovitaĵoj. Fakte, multaj el la dokumentoj perdiĝis postincendio, kiu detruis la antaŭan ĉefurbonPunaĥo, en1827.Historiistoj supozas, ke la nomoj, kiujn en laantikvo ricevis la teritorio:Lhomon aŭMonjul, rilatas alindiĝena popolo, kiu kreis regnon inter500 a.K. kaj600 a.K.. La nomojLhomon Cendenjong kajLhomon Ĥaŝi aperas en antikvaj tibetaj kaj butanajkronikoj.
Mapo de Butano
La butananoj estas parencoj de la nordaj tibetanoj, kun kiuj ili kundividas fizikajn, lingvajn kaj kulturajn komunaĵojn, kiuj antaŭdiras, ke en iama nekonataepoko, okazis amasaelmigrado detibetanoj, kiuj alvenis traHimalajo por ekloĝi en la nuntempa teritorio de Butano kaj tiel kreiĝis la bazo de la nuntempa popolo. En la8-a jarcento, la hindaguruoPadmasambhavo alvenis al Butano alportantebudhismon kaj konstruantetemplojn kajmonaĥejojn, inkluzive de la famamonaĥejoTaktŝango. Ĝis la unuaj jaroj de la17-a jarcento Butano ekzistis kiel malgranda militistafeŭdaro.
Ĝian unuigon realigis lalamao kaj tibeta militistestroShabdrung Ngawang Namgyal, kaj tiel ekregis budhanateokratio ekde la17-a jarcento. Eskapante de politikaj malamikoj enTibeto, li alvenis al Butano en1616 kaj ekigis programon por fortikigado kaj militista konsolidado, gvidante al la konstruado de mirindajdzongoj aŭfortikaĵoj kielSimtoĥa Dzongo, kiu protektas la enirejon de la Timbu-valo. Tiu akravida estro uzis kulturajn simbolojn kaj la militistan forton por establi butanan nacian identecon, inkluzive de la kreado de sanktaj budhanajdancoj por esti dancataj dum la ĉiujarajfestivaloj"ceĉuo". Post lia forpaso, internabatalo kaj interfratamilito erigis la povon de la"ŝabdrung" por la sekvaj 200 jaroj, ĝis en1885, Ugyen Wangchuck sukcesis plifortigi la povon kaj kultivis proksimajn rilatojn kun labritoj enHindujo. Ŝabdrung ankaŭ establis la kunregadon de la lando, tio estas de la spirituala estro (Ĝe-Kĥempo) kaj de la administracia estro (Desi Druk). Tia politiko ekzistas modifita ĝis hodiaŭ.
Malgraŭ la konstantaj invadoj kaj atakoj de la nordaj tibetanoj, Butano ĉiam havis memstaran regadon ekde ĝia fondiĝo fare de Shabdrung. Dum la unuajjaroj de la18-a jarcento, la butananoj invadis la regnon deCooch Behar sude, submetante ĝin al butana regado. En1772, la Cooch Behari-oj apelaciis al laBrita Orienthinda Kompanio, kiu kuniĝis kun labiharanoj por forpeli la butananojn kaj eĉ ataki ilin en1774. Oni finis per pactraktato, en kiu Butano devis retiriĝi ĝis siaj landlimoj antaŭ1730.
KonstruaĵoMo Ĉhuo en Punaĥo en la antikva ĉefurbo de Butano
Tamen,paco ne longe daŭris kaj la landlimaj konfliktoj kun la britoj okazadis dum la sekvaj cent jaroj, inkluzive de laMilito de Duars (1864-1865), okazinta pro la kontrolo de la bengalaj Duar-oj. La jaroj inter1870 kaj1880 estis markitaj de la interfrata milito inter la centraj potencoj de la valoj deParo kajTrongso. En1885 Ugyen Wangchuck, la “penlop” (reganto) deTrongso, sukcesis ekregi lalandon kaj meti finon al la interfrata milito, helpata de la britoj (la “penlop” de Paro estis alianculo de la tibetanoj). Sub brita influo establiĝismonarĥio en1907: kroniĝis Wangchuck, absoluta reganto de Butano. Tri jarojn poste, estis subskribita traktato en kiu Butano lasis eksterajn rilatojn al Britio.Barato okupiĝas pri la eksteraj rilatoj de Butano kaj pri provizora helpo.
Sub la gvidado de la triareĝo de Butano,Jigme Dorji Wangchuck, Butano adoptis laŭgradan ekspozicion al la ekstera mondo. Butano atingis la agnoskon deUnuiĝintaj Nacioj kiel suverenanacio en1971.Jigme Singye Wangchuck, la kvara reĝo de la lando, entroniĝis en1972, kiam li estis 17-jaraĝa, post la forpaso de siapatro. Lia kronado enjunio1974 estis okazo por inviti elektitajn diplomatojn kaj aliajn altajn gastojn el la tuta mondo, markante la komencon de regula interagado (modesta) kun vizitantoj el foraj landoj. La kvara reĝo montris grandan lertecon kondukante sian landon al moderneco de la21-a jarcento konservante la butanankulturon kun ĝiaj radikoj el la17-a jarcento.
ReĝoJigme Singye Wangchuck lanĉis signifajn politikajn reformojn, transdonante la plej multajn el siaj administraj potencoj al la Konsilio de Ministroj kaj kalkulante depovigon de la reĝo de du trionoj al plimulto de laNacia Asembleo[6].
En1999, la registaro ĉesigis malpermeson detelevido kaj lainterreto, do Butano iĝis unu el la lastaj landoj kiuj enkondukis la televidon. En sia parolado, la reĝo diris ke televido estis grava paŝo al la modernigo de Butano same kiel plia kontribuaĵo al la Malneta Enlanda Feliĉo (Butano estas la sola lando kiu mezuras feliĉon)[7], sed avertis ke la «misuzo» de televido povus erozii tradiciajn butanajn valorojn[8].
Nova konstitucio estis prezentita en2005. Endecembro 2005, Jigme Singye Wangchuck sciigis ke li abdikos la tronon favore al sia filo en2008. La14-an de decembro2006, li sciigis ke li tuj abdikas. Butano nun eniris novan epokon de demokratio, komencante per la unuaj naciaj parlamentaj elektoj endecembro 2007 kajmarto 2008.
La6-an de novembro 2008, 28-jaraĝaJigme Khesar Namgyel Wangchuck, pliaĝa filo de la reĝo Jigme Singye Wangchuck, estis kronita reĝo, tiel markante novan epokon en la historio de tiu himalaja regno[9].
Jigme Singye Wangchuck estis kronita enjulio1972 kaj regis ĝis la15-a de decembro2006, kiam li abdikis, transdoninte la tronon al sia filoJigme Khesar Namgyel Wangchuck. La novaĵo estis diskonigita per dekreto skribita de la monarĥo mem. La butana registaro estas konstitucia monarĥio ekde1994.
Butano estas lando, kiu post la sendependiĝo de Barato daŭrigis traktaton, jam ekzistantan kun la britoj, kiu deklaris, ke Barato okupiĝos pri la eksteraj rilatoj. Sed ĝi ne povus interveni en la internajn aferojn. Aliaj artikoloj de la traktato diris, ke ekzistas komerca libereco inter ambaŭ landoj. La nuntempa monarĥo estas la kvina de la dinastio establita la17-an de decembro1907. Tradicie la lando ne haviskonstitucion, sed nun ĝi ekzistas.
En la balotoj enmarto 2008 venkis la"Partio por la Bonstato de Butano" (DPT) de Jigmi Thinley, kiu akiris 44 el la 47 seĝoj de la malalta ĉambro de laParlamento. Thinley naskiĝis en1950 kaj studis enusonauniversitato.
Post jarcentoj da absoluta monarĥio kun teokratiaj trajtoj, unuaj demokratiaj balotoj okazis en Butano enmarto 2008.
Unua reĝo de Butano, Ugyen Wangchuck kun siaj korpogardistoj en 1905 antaŭ la formado de la Butana Reĝa Armeo
LaButana Reĝa Armeo estas la militservo de Butano. Ĝi inkluzivas la Reĝan Korpogardistaron kaj laReĝan Butanan Policon. Membreco estas libervola, kaj la minimuma aĝo por aliĝo estas 18-jaraĝo. La konstanta armeo-nombro proksimumas al 6,000 kaj estas trejnita de laHinda Armeo[10]. Ĝi havas jaran buĝeton de ĉ. 13.7 milionoj da usonaj dolaroj. Ĉar Butano estas senhavena lando, ĝi havas neniun mararmeon.
En 2007 Butano kaj Barato subskribis novan traktaton kiu klarigas ke Butano estas la mastro de siaj propraj eksteraj rilatoj, inkluzive de la sentema (al Barato) lim-afero kun Ĉinio. La traktato de 1949 estis anstataŭita de la traktato de 2007. Butano havas diplomatiajn rilatojn kun 21 landoj, kaj kun laEŭropa Unio, kun misioj enBarato,Bangladeŝo,Tajlando, kajKuvajto. Ĝi havas du UN-misiojn, unu enNov-Jorko kaj alia enĜenevo. Nur Barato kajBangladeŝo havas ambasadojn en Butano, dum Tjailando havas konsulejon.
Per multjara traktato, hindoj kaj butananoj povas travojaĝi al siaj respektivaj landoj sen pasporto aŭ vizo uzante la naciajn identigilojn. Butanaj civitanoj ankaŭ povas labori en Barato sen laŭleĝa restrikto. Butano ne havas formalajn diplomatiajn rilatojn kun sia norda najbaro, laĈina Popola Respubliko, kvankam interŝanĝoj de vizitoj je diversaj niveloj inter ili du signife pliiĝis en la lastaj tempoj. La unua duflanka interkonsento inter Ĉinio kaj Butano estis subskribita en 1998, kaj Butano ankaŭ starigis honorajn konsulejojn enMakao kajHonkongo. La landlimo de Butano kun Ĉinio estas plejparte ne limigita kaj tiel disputita en kelkaj lokoj. Ĉirkaŭ 269 kvadrataj kilometroj restas sub diskuto inter Ĉinio kaj Butano[11].
La13-an de novembro2005, ĉinaj soldatoj eniris en la disputitajn teritoriojn inter Ĉinio kaj Butano, kaj komencis konstrui vojojn kaj pontojn[12]. La butana Ministro de Eksteraj Rilatoj Ĥandu Wangchuk diskutis la aferon kun ĉinaj aŭtoritatoj post kiam la temo estis prezentita en la butana parlamento. En respondo, la reprezentanto de la Ministerio de Eksteraj Rilatoj de Ĉinio, Qin Gang, diris ke la limo restas en disputo kaj ke la du flankoj daŭre laboras por ĝia paca kaj amika solvo[13]. Hinda spiono diris ke ĉina delegacio en Butano rakontis al la butananoj ke ili "ekscese reagis"[12].
Landoj kun formalaj aŭ neformalaj diplomatiaj rilatoj kun Butano.
La8-an de februaro2007, laHind-Butana AmikectraktatoPDF (30.6 KB) estis konsiderinde reviziita. En la Artikolo 2 de la Traktato de1949: "La Registaro de Barato kompromisiĝas al la ne enmiksiĝo de la hinda registaro sur la interna administrado de Butano. Siaflanke, la Registaro de Butano konsentas esti gvidita per la konsiloj de la Registaro de Barato sekvante ĝiajn eksterajn rilatojn". En la reviziita traktato kie oni nun legas ke "en konservado de la daŭraj proksimaj amikecaj rilatoj kaj kunlaboro inter Butano kaj Barato, la Registaro de la Regno Butano kaj la Registaro de la Respubliko Barato devas kunlabori proksime unu la alian rilate al iliaj naciaj interesoj. Nek registaro devas permesi la uzon de sia teritorio por agadoj damaĝa al la nacia sekureco kaj intereso de la alia". La reviziita traktato ankaŭ inkluzivas ĉi tiun enkondukon: "Reasertante ilian respekton por la respektiva sendependeco, suvereneco kaj teritoria integreco", elemento kiu estis forestanta en la plej frua versio. La Hind-Butana Amikectraktato de 2007 fortigas la statuson de Butano kiel sendependa kaj suverena nacio.
Butano havas neniun formalan rilaton kunUsono[14],Rusio,Ĉinio,Britio aŭ Francio. Neformala kontakto kun Usono estas farita tra la Usona Ambasado enNov-Delhio[14].
Tiu ĉi malgranda lando preskaŭ tute montara, etendiĝas en la suda montodeklivo de lamontoĉeno deHimalajo ekde la altaĵoj ĉe laĉina landlimo. La plej alta monto estasKula Kangri (7.554 m). Abrupte malsupreniras la tereno ĝis la plataĵo deDuars ĉe la sudalandlimo alBarato.
Distingeblas tri zonoj en lalando: la altaj montaroj norde, la profundaj valoj inter la montaroj kaj la suda malalta zono, kiuj multe similas al la hinda pejzaĝo.
Himalajo regas la nordon de la lando, kie multaj pintoj superas 7.000 metrojn.Kvankam oni konsideris la pintonKula Kangri (7.544 m), la plej alta montaro de la lando, postajtopografaj studoj konkludis, ke la pinto de Kula Kangri, fakte tute troviĝas enĈinujo. Laŭ tiuj studoj la plej alta pinto de Butano estusGangkhar Puensum, 7.540 metroj alta.
Aliaj konataj montaroj estas la"Nigra Montaro" en la centro de la lando, 1.500 ĝis 2.700 m alta. Sude troviĝas la montetoSilawik, kiu atingas 1500 metrojn kaj estas kovrita dearbaroj.
Riveroj rapide fluas kaj ĝenerale en suda direkto. En la fundo de multaj montarajglaĉeroj ekzistas lagoj. La glaĉeroj kovras 10% de laareo kaj lamusonaj pluvoj nutras la multnombrajnriverojn de lalando.
Laklimato en la suda parto estassubtropika kun multa pluvado. En la valoj laklimato estas multe pli malvarma kun varmegaj someroj kaj malvarmaj vintroj kaj ĉe la montaro la someroj estas freŝaj kaj vintroj frostaj.
Ĉirkaŭ 550 specioj da plantoj troviĝas en Butano, inkluzive de 300 kuracherboj. 65 % de la areo estas kovrataj de arbaroj. Ĉirkaŭ 165 bestaj specioj ekzistas, inkluzive de tre raraj specioj kaj en danĝero de malapero, kiel laruĝa pando, laneĝleopardo kaj laorumita languro. En la jaro2000 iom pli ol 20 % de la landa areo estis protektata. Inter la protektataj regionoj, la plej gravaj estas:
Jigme Dorji, preskaŭ la tutaregiono ĉe la landlimo kunĈinujo,
la nacia parko Raga,
la Nigra Montaro,
Thumsing La kaj
Royal Manas en Butono, kio signifas "Tero de la Tondra Drako", prenas ĝiannomon el la fortegaj ŝtormoj enHimalajo.
Dum la pluvsezono oftasterglitadoj. La ĉefaj mediaj problemoj estas laerozio kaj la malfacila alireblo al trinkebla akvo kaj san-institucioj. Krome, la kreskado de la loĝantaro ankaŭ pligrandigas la lignobezonon, kaj la premo pri la uzebla tereno por paŝtado kajagrikulturo. Tamen, la biologia konservado de la medio formas parton de la registarapolitiko kaj de la popolatradicio.
La nacia valuto de Butano estas labutana ngultrumo kaj ĝia valoro estas same kiel tiu de larupio.
La landa ekonomio ĉefe baziĝas jeagrikulturo. Estas ĉefe kultivatajrizo,tritiko,maizo,fruktoj kajlegomoj. En la montaraj regionoj, agrikulturistoj bredas bovojn kajgruntbovojn. La registaro kreis disvolvigajn planojn por akceli la elteneblan ekspluatadon de la landaj rimedoj, ĉefe priarbaroj kajminejoj[15].
Industrio limiĝas al produktado denutraĵoj, manlaboraĵoj kajteksaĵoj, nur por enlanda konsumo. Estas tre grava lahidroelektraenergio, kiu estas eksportata alBarato. La ĉefa monfonto estasturismo, kvankam ĝi estas tre limigita. La eldonado depoŝtkartoj estas alia monfonto por la landa ekonomio[16].
La ekonomio de Butano estas unu el la plej malgrandaj el lamondo, pli ol 90 % de la loĝantaro sin vivtenas per agrikulturo aŭ bovbredado. La butana valuto estas langultrum-o, erigita en 100chetrum-oj kaj konvertebla en oficialaj bankoj. Ĝi samvaloras kun la hindarupio. Ekzistas du bankoj kun filioj tra la lando sed ne ekzistas mon-aŭtomatoj. La butana ekonomio liniiĝas kun la ekonomio deBarato, kiu estas ĝia ĉefa komerclando, kun kiu Butano havas fortajn ligojn de ekonomia kaj financa dependecoj. La hidroelektra potenco de Butano kaj ĝia allogaĵo por turistoj estas ĝiaj ĉefaj rimedoj[17].
Valo Haa
Modelprogramoj poredukado kaj sociigo disvolviĝas kun la helpo de internaciaj organizaĵoj por disvolviĝo. Sed ĉiuj ekonomiaj programoj baziĝas sur la deziro de la registaro protekti la medion kaj la kulturajn tradiciojn de lalando.Televido eniris la landon en2000.
Popersona enspezo egalas al ĉirkaŭ 1,400 usonaj dolaroj, kio estas la 124-a pozicio en la listo de sendependaj ŝtatoj. Registaraj enspezoj entute estas ĉ. 272 milionoj da dolaroj, kvankam elspezoj sumiĝas al 350 milionoj, t.e. 60 % de la buĝeto-elspezo. Parte financataj de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Barato estas la eksportoj de Butano ĉefeelektro,kardamomo,gipso,ligno,artmetioj,cemento,fruktoj,gemoj kajspicoj, kalkulataj je 128 milionoj. Importado, aliflanke, altiĝas al 164 milionoj, kondukante al komerca deficito.
Ĉefaj eroj importitaj inkluzivas karburaĵon kaj lubrikaĵojn, grenojn, maŝinaron, veturilojn, ŝtofojn kaj rizon. La ĉefa eksporto-partnero de Butano estas Barato, entute 58,6 % de ĝiaj eksporto-varoj. Honkongo (30,1 %) kaj Bangladeŝo (7,3 %) estas la aliaj du gravaj eksporto-partneroj. Ĉar ĝia landlimo kunTibeto estas fermita, komerco inter Butano kaj Ĉinio estas nun preskaŭ neekzistanta. La importpartneroj de Butano estas ankaŭ Baraton (74,5 %),Japanion (7,4 %) kajSvedion (3,2 %).
Estas ĉ. 4000 turismaj ĉiĉeronoj[18], plejofte inter 18 kaj 30-jaraĝaj. Turismo estas grava elemento en la ekonomio de Butano. La enirado de eksterlandanoj en la landon ne estis permesata ĝis la1970-aj jaroj. Tamen, turismado ankoraŭ estas tre limigita kaj devas esti strikte kadrita de organizitaj vojaĝoj kaj ekzistas ĉiutaga tarifo de 200dolaroj.
La MonaĥejoTaktŝango ankaŭ konata kiel "Nesto de Tigro". Butano estas ĉefe budhisma lando.
La lastacenso estas diskutita afero. Laŭ la nuntempe anoncita rezulto de laregistaro la loĝantaro ne superis 800.000 personojn, tamen, oni taksis la loĝantaron je pli ol 2 milionoj da personoj en aliaj censoj. La ĉefa kialo de la tiama supertakso verŝajne estis la timo, ke lando kun malmulta loĝantaro ne estus akceptita ĉeUnuiĝintaj Nacioj. Aliflanke, estas plendoj de la nepaldevena loĝantaro, kiuj asertas, ke la malpliigo de la censo devenas de la malagnoskado de la nepaldevena loĝantaro fare de la registaro.
La loĝantaro koncentriĝas en la kultiveblaj valoj, en la sudaj regionoj kaj en vilaĝoj kaj urboj. La popoloj de la lando ĝenerale nomatajbutanaj apartenas al la tibeta etna kulturo, ĉefe la loĝantoj de la okcidento, kiuj estas hegemonie nomatajbuthioj. La orientaj popoloj nomiĝasŝarĉopoj (orientanoj), la okcidenta grupo nomiĝasngalopoj. Ambaŭ popoloj praktikas la tibetanbudhismon, sed oriente ankoraŭ estas praktikata la budhisma skoloDrukpa Kagjuo, kiu estas la oficiala, kaj en la oriento laNjingmapao. La cetero de la loĝantaro estas nepalanoj el hinda religio (ekzistas ankaŭ islama malplimulto), kiuj loĝas en la malaltaj regionoj de la sudo, lalhocĉampaoj.
La mezuma aĝo egalas al 22,3 jaroj; vivdaŭro al 62,2 jaroj (61 por viroj kaj 64,5 por inoj) laŭ la plej malfruaj datumoj de la Monda Banko[19]. Estas taksite ke inter du trionoj kaj tri kvaronoj de la butana loĝantaro sekvas Vahrajanan Budhismon, kiu estas la ŝtata religio. Proksimume unu kvarono al unu triono estas adeptoj de hinduismo. Islamaj, bahaaj kaj nereligiaj komunumoj konsistigas malpli ol 1 % de la loĝantaro. La nuna laŭleĝa kadro, principe garantias religian liberecon. Proselitismo, aliflanke, estas malpermesita[20].
La lingvoj de Butano ankoraŭ estas ne bone klasifikitaj, kaj pluraj ankoraŭ devas esti registrotaj per gramatiko.
En lernejoj laangla estas la instrulingvo kaj la dzonga estas instruata kiel la nacia lingvo. La nacialingvo estas ladzonga lingvo. La skribsistemo de la dzonga lingvo nomiĝas "ĉhokejo", kiu similas al la klasika tibeta. La registaro klasifikis la 19 rilatajn tibetajn lingvojn, kieldialektoj de la dzonga. La lingvotŝangla, tre proksima al la dzonga, estas parolata en la orienta parto de la lando. Lanepala lingvo estas parolata en la sudoriento. Ankaŭ laangla lingvo havas oficialan statuson[21].
Ethnologue listigas 24 lingvojn nuntempe parolataj en Butano, ĉiuj ili apartenas al laTibeto-birma grupo, krom la nepala, el lahindarja lingvaro. Ĝis la1980-aj jaroj, la registaro sponsoris la instruadon de lanepala en lernejoj en Suda Butano. Tamen, post la armita ribelo en la sudo, la nepala estis forigita de la instruplano.
Butano havas riĉan kaj unikan kulturan heredon kiu plejparte restis senŝanĝa pro la izoliteco disde la mondo ĝis la fruaj1960-aj jaroj. La kulturo de la lando kaj ĝiaj tradicioj estas unu el ĉefaj allogaĵoj por turistoj. Butana tradicio estas profunde enradikiĝinta en sia budhana heredaĵo. Hinduismo estas la dua religio en Butano, dominanta en la sudaj regionoj. Ambaŭ religioj kunekzistas pace, ricevas subtenon de la registaro, kaj ĝuas reĝan patronecon.
La registaro ĉiam pli klopodas por konservi kaj daŭrigi la nunan kulturon kaj tradiciojn de la lando. Pro ĝia plejparte nedifektita natura medio kaj kultura heredo, Butano estis konata kiel laLastaŜangrilao.
Dum butanaj civitanoj povas libere vojaĝi eksterlande, Butano estas rigardata de multaj fremduloj kiel nealirebla. Ekzistas ĝeneraligita miskompreno ke Butano limigasvizojn porturistoj. Ĝi iĝas nepopulara celloko pro la kosto, kiu estas alta por turistoj kun pli streĉitajbuĝetoj. Eniro estas senpaga por civitanoj deBarato kajBangladeŝo, sed ĉiuj aliaj fremduloj devas registriĝi ĉe butana vojaĝ-organizanto kaj pagi ĉirkaŭ 200 usonajn dolarojn por ĉiu tago de restado en la lando.
La nacia vestaĵo por butanaj viroj estas lagho, genulongarobo ligita ĉe latalio perŝtofo-zono konata kiel kerao. Virinoj portas tutlongan robon, nomatakirao, kiu estas detondita ĉe unu ŝultro kaj ligita ĉe la talio. Akompanaĵo por la kirao estas longmanikabluzo, la toego, kiu estas uzata sub la ekstera tuko.Socia statuso kajklaso determinas lateksturon, kolorojn, kaj ornamadojn kiuj plibeligas la veston. Alimaniere, kolorajkoltukoj kajŝaloj estas gravaj indikiloj de sociareputacio, kiam Butano tradicie estisfeŭda socio.
Juvelaĵoj estas plejparte uzataj de virinoj, precipe dum religiaj festivaloj kaj publikaj renkontiĝoj. Por fortigi la identecon de Butano kiel sendependa lando, butana juro devigas ĉiujn butanajn civitanojn porti lanacian robon en publikaj areoj kaj ĉe oficialaj aranĝoj.
Rigsaro estas stilo depopulara muziko en Butano, konsistanta el miksaĵo de tradiciaj instrumentoj kaj muzikilaj klavaroj, kaj ĝi venas de la fruaj1990-aj jaroj; ĝi montras la influon de hinda populara muziko, hibridoformon de tradicia kaj okcidentaj popularaj influoj. Tradiciaj ĝenroj inkluzivas laĵungdraon kajboedraon.
Arkitektura karakterizaĵo de la regiono estas speco dekastelo-fortikaĵo konata kiel ladzongo. Ekde antikvaj tempoj, la dzongoj funkciis kiel la religiaj kaj sekularaj administracio-centroj por iliaj respektivaj distriktoj.
Chaam, sanktaj maskitaj dancoj, estas ĉiujare plenumitaj dum religiaj festivaloj.
Heredo en Butano ĝenerale apartenas al la ina prefere ol la virlinio. Filinoj heredos la domon de lagepatroj. Viro laŭsupoze faras sian propran vojon kaj kutime moviĝas ĉe la edzino.Geedziĝoj proamo estas oftaj en urbaj areoj, sed la tradicio jefiksitaj geedziĝoj daŭre oftas en la vilaĝoj. Kvankam nekutima,poligamio estas akceptita, ofte estante maniero por daŭrigi posedaĵon en enhavita familia unuo prefere ol disigado de ĝi. La antaŭa reĝoJigme Singye Wangchuck, kiuabdikis en 2006, havas 4 reĝinojn, ĉiuj estis fratinoj.
UTEP templo
LaUniversitato de Teksaso enEl Paso (UTEP) en Usono adoptis butanan arkitekturon por la konstruaĵoj de la universitatejo.
La nacia sporto de Butano estasarkpafado, kaj konkuradoj estas aranĝitaj regule en la plej multaj vilaĝoj. Ĝi devias deOlimpikaj normoj laŭ teknikaj detaloj kiel ekzemple la allokigo de la celoj kaj atmosfero. Ekzistas du celoj poziciigitaj pli ol 100 metrojn dise kaj teamoj pafas de unu fino de la kampo ĝis la alia. Ĉiu membro de la teamo pafas du sagojn per rondo. Tradicia butana arkpafado estas socia okazaĵo kaj konkuradoj estas organizitaj inter vilaĝoj, urboj, kaj amatoraj teamoj.
Alia tradicia sporto estas Digoro, kiu similas algloboĵeto kajhufumĵeto.Kriketo iĝis populara en Butano, precipe ekde la apero de hindaj televidkanaloj en la lando. La nacia kriket-teamo estas unu el la plej sukcesaj de la regiono.Piedpilko iĝas ankaŭ populara kaj la lando jam havas nacian piedpilkan teamon kiu partoprenas en internaciaj konkursoj.
La dominanta montareca pejzaĝo malfaciligas kaj multekostigas ian ajn infrastrukturon por la konstruado de vojoj kaj konstruaĵoj; la ekzistantajstratoj kajŝoseoj ne estas bonkvalitaj kaj preskaŭ neekzistantaj en multaj lokoj ankaŭ pro la malalta ekonomia disvolviĝo de la lando. Nuntempe estas projektoj pri konstruado de modestaj stratoj por plibonigi la vivon kaj komercadon de montaranoj.
La registaro subskribis kontrakton kunNissan en decembro 2013 por la liverado de dekoj da tute elektraj aŭtoj antaŭ marto 2014. Poste estis la vico de ĉiuj taksioj en la lando. La registaro kalkulis, ke se ĉiuj aŭtoj en la lando estas elektraj, importado de nafto povus esti reduktita je 70%.