Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pusano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elBusan)
Pusano
havenurbo
vidindaĵo
urbo
metropola urbo de Sud-Koreio
metropoloRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
 
Ĝemelurboj
Gubernio Nagasako(2014–)
Bankoko(2011–)
Sankt-Peterburgo(2008–)
Jokohamo(2006–)
Dubajo(2006–)
Penza(2006–)
Aŭklando(1996–)
Surabajo(1994–)
Ŝanhajo(1993–)
Vladivostoko(1992–)
Rio-de-Ĵanejro(1985–)
Los-Anĝeleso
Tesaloniko
Ŝimonoseki
Kaoŝiung
Tijuana
Jiulongpo District(en)Traduki
Fukuoka
Barcelono
Manilo
Montrealo
Valparaiso
Kazablanko
Ho-Ĉi-Min-urbo
Ĉikago
Dubajo
IstanbuloRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Poŝtkodoj
46000 • 619–963 • 49599 • 600–010vd
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro3 453 198  (2018)[+]
Loĝdenso4 486 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo35° 11′ N,129° 5′ O(mapo)35.18129.075Koordinatoj:35° 11′ N,129° 5′ O(mapo)[+]
Alto30 m[+]
Areo769,83 km² (76 983 ha)[+]
HorzonoUTC+09:00[+]
Pusano (Suda Koreio)
Pusano (Suda Koreio)
DEC
Situo de Pusano

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoBusan[+]
vdr

Pusano (laŭ la esperantaj vortaroj kielPIV, inspirite de la tradicia formoPusan de la latinlitera transskribo deMcCune-Reischauer),[1] en la lastaj jaroj ankaŭBusano (Busan laŭ lareviziita transskribo de la korea publikigita en 2000), en lakorea alfabeto 부산 respektive per ĉinaj karaktroj 釜山, estas eksterdistriktauniversitata urbo en la sudo deSud-Koreio. Pusano estas la dua granda urbo en Koreio kaj grandahavenurbo. Ĝi havas proksimume 3 720 000 loĝantojn.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Arkeologoj elfosis tie pli ol 250 ferarmilojn. Ekde la15-a jarcento lahaveno graviĝis, kiel komercejo kun lajapanoj. En1592 la japanoj invadis lalandon, la komercado ne ĉesis, eĉ en1876 la haveno iĝis la unua internacia haveno en Koreio. Pusano estis unu el la malmultaj areoj en Koreio, kiu restis sub la kontrolo de Sud-Koreio dum la Korea milito kaj por iom da tempo ĝi funkciis, kiel provizoraĉefurbo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Pusano situas en la sudorienta pinto de la Korea Duoninsulo sur la marbordo, kiu determinis la evoluon de la tuta grandurbo mem.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

Pusano havas humidan subtropikan klimaton. Ekstreme altaj aŭ malaltajtemperaturoj estas maloftaj, tamen kelkfoje katastrofaj ŝtormoj okazis.Oktobro kajnovembro estas la plej komfortajmonatoj kun plaĉaj temperaturoj. Lavintroj estas malvarmaj kaj sekaj kunventoj. Averaĝe neĝas jare po 6tagoj.

Busano el la perspektivo de la Busan-turo

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

En la havenoŝipoj kajpramoj troviĝas. La kontaktoj estas bonaj kun la lando perfervojoj kajvojoj. Proksime de la urbo internaciaflughaveno funkcias. En la urbo ankaŭmetroo liveras lapasaĝerojn.

Ĝemelurboj

[redakti |redakti fonton]

Esperanto en Pusano

[redakti |redakti fonton]

De la 15-a ĝis la 22-a de julio 2017 okazis en Pusano la 50-aILEI-Kongreso. Aliĝis 196 personoj el 29 landoj. La kongresa temo estis: "Edukado al respektoplena turismo" laŭ la Internacia Jaro de daŭripova Turismo deUN.

Post lakronvirusa pandemio, en Pusano okazis la 54-aKorea Kongreso de Esperanto la 3-an ĝis 6-an de novembro 2022, ĉe la Junulara Gastejo 'Arpina', kun la 10-aAzia-Oceania Kongreso de Esperanto (AOK) kaj 4-a Esperanto-Forumo interŜanhajo kaj Seulo. Al la korea kongreso de 2022 aliĝis 124 koreoj por la ĉeesta kaj reta partopreno, kaj en la 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto aliĝis malnete 301 personoj.

Esperantistoj en Pusano

[redakti |redakti fonton]
  • Kim Yongbo

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. notoPusano en laPlena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pusano&oldid=8968138"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp