Burnham-on-Sea | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
![]() | |||||
urbeto![]() | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Lando | ![]() | ||||
Regiono | Sudokcidenta | ||||
Graflando | Somerset | ||||
Distrikto | Sedgemoor | ||||
| |||||
Poŝtkodo | TA8 | ||||
En TTT | Oficiala retejo[+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 19 576 (2011)[+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 14′ N,3° 0′ U(mapo)51.237777777778-2.9988888888889Koordinatoj:51° 14′ N,3° 0′ U(mapo)[+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Burnham-on-Sea estas loĝloko (urbo) en laanglagraflandoSomerset ĉe labuŝo de la riveroParrett kaj lagolfo de Bridgwater. Ĝis la fino de la18-a jarcento Burnham estis vilaĝeto, sed poste komencis kreski kiel sekvo de ĝia populareco kielbanloko. La loĝloko havis 19 576 loĝantojn en 2011.
Burnham situas en la sudokcidentaAnglio, proksimume kvardek kilometroj sudokcidente deBristol kaj ĉ. tridek kilometroj norde deTaunton. Je la transa flanko de lakanalo de Bristol en nordokcidenta direkto troviĝasCardiff enKimrio. La loko situas en la najbareco de laelfluejo de la rivero Parett, kie tiu enfluas la kanalon de Bristol. La vastaŝlimejo estas karakteriza por la golfo de Bridgewater kaj la resto de la kanalo de Bristol. Kiel sekvo de la tre grandatajdodiferenco kun altodiferenco ĝis 11 metroj,[1] la akvo povas retiriĝi en longeco de pli ol 2,5 kilometroj.
Pro ĝia situo je la buŝo de la riveroParett kaj la kontinuadrivado de la sablo en la kanalo de Bristol kaj la danĝeroj por la ŝipveturado, en la historio oni konstruis nombron dalumturoj en Burnhamd. La origina lumturo, kiu estas konata kielRound Tower (runda turo), estis konstruita je la fino de la18-a jarcento por anstataŭi la lumon en la turo de laSankta Andreaskirko. La lumturo estis konstruita flanke de la kirko kaj funkciis ĝis 1832, poste la supraj du etaĝoj estas malkonstruitaj.[2]
La 34 metrojn longakolono aŭalta lumturo estis en 1830 formplanta kaj konstruita fare de Joseph Nelson en komisio deTrinity House kaj estis ekipita perparafinolampo. La teretaĝo havis diametron de kvin metroj kaj la plej supra etaĝo tri metroj. La lumturo funkciis ĝis 1996. Poste ĝi estis vendita enaŭkcio kaj alikonstruita al tranoktejo.[2]
La sur lignaj fostoj konstruita malalta lumturo aŭlumturo sur kruroj estis en 1832 ankaŭ fare de Nelson konstruita kiel suplemento de la alta lumturo. La turo altas 11 metrojn, kun la lumo je 7 metroj super la sablo. La lumturo staras sur naŭ lignaj fostoj. Inter 1969 kaj 1993 la turo estis malaktiva, sed pro la permanenta elŝalto de la alta lumturo ĝi denove estis ekfunkciigata.