Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Burĝ Ĥalifa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burĝ Ĥalifa kaj la nuboskrapuloj de Dubajo, 2010.
Burĝ Ĥalifa
برج خليفة
nubskrapulo
vidindaĵo
rekoniloRedakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustiloaltteknologia arkitekturo • novfuturismovd
ArkitektoAdrian Smith • Marshall Strabala • George J. Efstathiou • William F. Baker • Skidmore, Owings & Merrillvd
Estiĝo2004
Malfermo4-a de januaro 2010
Areo344 000 m²
LandoUnuiĝintaj Arabaj EmirlandojRedakti la valoron en Wikidatavd
SituoDubajo
Adreso1 Sheikh Mohammed bin Rashid Boulevard
Situo
Geografia situo25° 11′ 50″ N,55° 16′ 27″ O(mapo)25.19722222222255.274166666667Koordinatoj:25° 11′ 50″ N,55° 16′ 27″ O(mapo)
Burĝ Ĥalifa (Dubajo)
Burĝ Ĥalifa (Dubajo)
DEC
Situo de Burĝ Ĥalifa
Map
Burĝ Ĥalifa
Posedata deEmaar Propertiesvd
Retejohttp://www.burjkhalifa.ae
vdr
Burĝ Ĥalifa dominanta la nuboskrapularon de Dubajo, 2015.
Jen la konstrua stato de septembro 2007.

Burĝ Ĥalifa (arabe برج خليفة "Turo de la Kalifo", honore alĤalifa bin Zajid bin Sultan Al Nahjan, prezidanto de laUnuiĝintaj Arabaj Emirlandoj; laŭ oficiala angla nomo:Burj Khalifa), ĝis la inaŭguroBurĝ Dubaj (arabe برج دبي, "Turo de Dubajo"), estasnuboskrapulo, kiu estis konstruita enDubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj) fare de la projekta asocioEmaar Properties. Laarkitekto estisAdrian Smith, origine parto de la usona arkitekta firmaoSkidmore, Owings & Merrill, fine de la projekto memstare laboranta.

Ekde aprilo 2008 la turo estas la tutmonde plej alta konstruaĵo, ĝis kiam alia turo kiel ekzemple La Turo deĜido (arabe: برج جدة BurjJeddah) estos finkonstruita. Ĝi havas la plej multajn etaĝojn (la nombro de la etaĝoj estas 189) kaj ankaŭ la plej alte situantan praktike uzatan etaĝon.

La konstrulaboroj komenciĝis en 2004, en januaro 2009 atingiĝis la fina alteco de 828 metroj. La konstruaĵo estis inaŭgurita la4-an de januaro 2010, sub la nova nomo. Je klara vetero eblas vidi la turan pinton el distanco de pli ol 100 kilometroj.

Oni decidis la10-an de decembro2004 pri realigontoj de la projekto. La internaciakonsorcio gvide de la sudkorea entreprenoSamsung kaj deĈikaga arkitekta entreprenoSkidmore, Owings & Merrill eklaboris komence de2005. Ĝis la 28-a de januaro 2006, oni konstruis jam 25 etaĝojn. La domego staras sur bazo, por kiu oni uzis 330 000 m³ daŝtalbetono.[1] Tiu bazo estas subgrundaj 192 pilieroj, kiuj penetras en profundon de 50 m. Parto de ili estas 39 000 tunoj da ŝtalaj traboj. Krome, por la fasadoj uziĝis 142 000 kvadrataj metroj da sunprotekta vitro. La pezo dealuminio uzita en la konstruaĵo egalas al tiu uzata en kvin aviadiloj de specoAirbus 380. Fine, sume 22 milionoj da laborhoroj estis necesaj por starigi la konstruaĵon.

La konstruado de la turo Burĝ Ĥalifa startis en 2004, kaj la ekstero estis finkompletigita kvin jarojn poste, nome en 2009. La ĉefa strukturo estas el plifortigitacemento. La konstruaĵo estis malfermita en 2010 kiel parto de nova disvolvigo nomataDubaja Urbocentro. Ĝi estis planita kiel mejloŝtona centra peco de grand-skala, miks-cela disvolvigo. La decido konstrui tiun nuboskrapulon estis bazita sur la decido de la registaro diversigi el nafto-baza ekonomio, kaj pri Dubajo por akiri internacian agnoskon. La konstruaĵo estis origine nomita Burĝ Dubajo sed ĝi estis renomita honore al la reganto deAbudabio kaj prezidanto deUnuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, nomeĤalifa bin Zajid bin Sultan Al Nahjan;[2] Abudabio kaj la registaro de la UAE pruntedonis al Dubajo monon por pagi siajn ŝuldojn. La konstruaĵo rompis nombrajn altorekordojn, inklude sian proklamon kiel la plej alta konstruaĵo en la mondo.

Burĝ Ĥalifa estis desegnita de la arkitekto Adrian Smith, el la entrepreno Skidmore, Owings & Merrill, kiu desegnis ankaŭ laWillis-Turon enĈikago kaj laOne World Trade Center enNovjorko.Hyder Consulting estis elektita kiel la kontrola superrigarda inĝeniera entrepreno, dumNORR Group Consultants International Limited estis elektita por superrigardi la arkitekturon de la projekto. La desegno estas derivita el laIslama arkitekturo de la regiono, kia tiu de laGranda Moskeo de Samaro. La Y-forma triparta plankogeometrio estis desegnita por plibonigi la loĝejan kaj hotelan areon. Abutmentaj centra kerno kaj aloj estas uzataj por subteni la alton de la konstruaĵo. Kvankam tiu desegno estis derivita el la Samsunga Tura Palaco 3a deSeulo, la centra kerno de la Burĝ Ĥalifa estas hejmo de ĉiu vertikala transportrimedo kun la escepto de elirŝtuparoj de ĉiu alo.[3] La strukturo havas ankaŭ ŝirman sistemon kiu estas desegnita por elteni la altajn temperaturojn de la varma somero de Dubajo. Ĝi enhavas totalon de 57 liftoj kaj 8 eskalatoroj.

El la financa vidpunkto de la arkitektura kaj inĝenierada procezoj, la originalaj Emaar disvolvigintoj suferis financajn problemojn, kaj postulis pli da mono kaj ekonomian financadon. LaŜejĥo Ĥalifa, thnome reganto de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, garantiis monhelpon kaj financadon, kio rezultis en la ŝanĝo de la nomo al "Burĝ Ĥalifa". La koncepto de profito derivis el la la fakto ke la alta denseco de disvolvigo kaj de komercaj centroj ĉirkaŭ la centra turo montriĝis sukcesa. La ĉirkaŭajvendejaroj, hoteloj kaj lokaloj en laDubaja Urbocentro generis la plej parton de la enspezo el la projekto kiel tuto, dum la turo "Burĝ Ĥalifa" mem faris malmultan aŭ eĉ nenian profiton.[4][5]

La kritika konsidero de "Burĝ Ĥalifa" estis ĝenerale pozitiva, kaj la konstruaĵo ricevis multajn premiojn. Estis tamen fortaj plendoj koncerne al la enmigrantaj laboristoj ĉefe elSuda Azio kiuj konsistigis la unuarangan konstruan laborforton. Tiuj plendoj centriĝis al malaltaj salajroj kaj la praktiko reteni iliajn pasportojn ĝis la postulitaj taskoj estos finkompletigitaj.[6] Tiurilate oni informis pri kelkaj memmortigoj.[7]

Situo

[redakti |redakti fonton]
Panorama vido de la Dubajfontana Lago.

Lanubskrapulo per sia grandeco iĝis la centro de nova urbocentro deDubajurbo, 700 hektarojn larĝa, kiu ricevis la anglalingvan nomonDowntown Dubai. Tie ekestis kaj ankoraŭ ekestas vasta gamo da loĝejaroj, vendejaroj, oficejoj kaj amuzejoj. La tuta nova urbocentro situas sude de la avenuo شارع الشيخ زايد (Šāriʿ aš-Šaiḫ Zāyid). Antaŭ la turo en la nova urbocentro de Dubajo ekestis la plej granda fontano de la mondo. En la "dubaja lago", instalaĵo pli ol 250 metrojn larĝa oni povas kreadi ĝis mil diversajn akvoimpresojn de alteco inter 21 kaj 150 metroj.

Utiligo

[redakti |redakti fonton]
Komparo inter altaj tur(dom)oj.

La konstruaĵo havas la formon de inversigitaY. En la subaj 38etaĝoj ekfunkciishotelo de Armani. En la pli supraj etaĝoj situas 43 oficejoj kaj 900 loĝejoj. La 123-a etaĝo funkcias kiel akceptejo, la 124-a kiel panorama rigardejo. Per du liftoj de la grundo eblas atingi la 124-an etaĝon en 55 sekundoj. Aŭtoparkejo en la du etaĝoj sub la konstruaĵo (B1 kaj B2) povas akcepti 3000 aŭtojn.

Ekde aŭtuno 2014 aldone ekzistas du pliaj, ankoraŭ pli altaj rigardejoj: lifto transportas la vizitantojn en 90 sekundoj unue al la 125-a etaĝo, rigardejo sen ekstera balkono. Plia lifto suprenigas la vizitantojn de la 125-a al la 148-a etaĝo, al rigardejo kun ekstera balkono. Tiu supra rigardejo estas iom pli luksa, oni servas trinkaĵojn kaj manĝaĵetojn. Sume la 148-an etaĝon frekventas signife malpli da vizitantoj ol la 124-an etaĝon. Ambaŭ eksteraj balkonoj, kaj de la 124-a kaj de la 148-a etaĝo, estas faritaj tiel ke oni havas bonan rigardon al la Dubaja Fontano, kiu funkcias ĉiutage ekde la 18-a horo. La plej alta loĝata etaĝo estas la 163-a, en alto de 584,5 metroj.[8] Liftoj veturas ĝis la 189-a etaĝo en alto de 638 metroj.[9]

En januaro 2011 en la 122-a etaĝo malfermiĝis la restoracioAt.Mosphere, kiu laŭ la nombro de etaĝoj estas la plej alta restoracio de la mondo.[10] En februaro 2011 en la turdomo ekfunkciis du or-aŭtomatoj, en kiuj, laŭ sama sistemo kiel monbileta aŭtomato, eblas aĉetiingotojn deoro de pezo ĝis unuunco.[11]

Loĝistiko

[redakti |redakti fonton]

Ĉiu dudeka el la etaĝoj servas jeloĝistiko de la konstruaĵo. 54 liftoj interligas la etaĝojn, el kiuj la plej rapida - duetaĝa lifto de rapideco de ĝis 36 kilometroj po horo - bezonas ĉ. 55 sekundojn por grimpi la vojon de 500 metroj. Alternative eblas ankaŭ piediri: sume 2 909 ŝtupoj gvidas de la teretaĝo al la 160-a etaĝo. De tie pliaj proksimume 8 400 ŝtupoj gvidas al la pinto de la konstruaĵo.

Indikiĝas ke en la konstruaĵo konsumiĝas averaĝe 946 kubaj metroj da akvo kaj ĝis po 50 meta-vatoj da elektro por ĉiudiurno.

Rekordoj

[redakti |redakti fonton]

La turo Burĝ Ĥalifa atingis kelkajn mondajn rekordojn, kiel la jenaj:

La turo Burĝ Ĥalifa komparata kun kelkaj aliaj bone konataj strukturoj.
  • Plej alta ekzistanta strukturo: 829.8 m (antaŭe KVLY-TV masto enNorda Dakoto,Usono; 628.8 m)
  • Plej alta iam ekzistinta strukturo: 829.8 m (antaŭe Radiomasto deVarsovio; 646.38 m)
  • Plej alta sendependa strukturo: 829.8 m (antaŭe Turo CN deToronto; 553.3 m)
  • Plej alta nuboskrapulo (ĝis la pinto de laspajro): 828 m (antaŭeTaipei 101; 509.2 m)
  • Plej altanuboskrapulo ĝis la pinto de la anteno: 829.8 m (antaŭe laWillis (iam Sears) Turo; 527 m)
  • Konstruaĵo kun plej etaĝoj: 163 (antaŭeWorld Trade Center; 110)[12]
  • Plej alta en la mondolifta instalaĵo (situa ene de bastono en la plej fina pinto de la konstruaĵo)[13]
  • Plej longaj en la mondo veturdistancaj liftoj: 504 m[13][14]
  • Plej alta vertikalacemento-pumpilo (por konstruaĵo): 606 m[15]
  • Plej alta en la mondo strukturo kiu inkludas loĝejan spacon[16]
  • Plej alta en la mondo fasada instalaĵo elaluminio kajvitro: 512 m[17]
  • Plej alta en la mondonoktoklubo: 144a etaĝo[18]
  • Plej alta en la mondorestoracio (At.mosphere): 122a etaĝo je 442 m (antaŭe360, je alto de 350 m en la Turo CN)[19]
  • Plej alta en la mondo montro deartfajraĵo deNovjaro.[20]
  • Plej granda en la mondo spektaklo de lumo kaj sono sur unusola konstruaĵo.[21][22][23]

Historio de alto-pliigoj

[redakti |redakti fonton]

Estas nekonfirmitaj informoj pri kelkaj planitaj alto-pliigoj ekde la komenca plano. Origine proponita kiel virtuala klono de la propono de 560 metrojn alta Turo Grollo por la dokoj deMelburno,Aŭstralio, la turo estis redesegnita deSkidmore, Owings and Merrill.[24] Marshall Strabala, arkitekto de Skidmore, Owings and Merrill kiu laboris en la projekto ĝis 2006, diris en 2008 ke Burĝ Ĥalifa estis desegnita por esti 808 metrojn alta.[25]

La arkitekto kiu desegnis ĝin, Adrian Smith, sentis, ke la plej supra sekcio de la konstruaĵo ne finos sufiĉe elegante kaj kongrue kun la cetero de la strukturo, kaj tiele li petis kaj ricevis aprobon por pliigi ĝian alton. Oni asertis, ke tiu ŝanĝo ne aldonos etaĝojn, kio kongruis kun la klopodoj de Smith fari la kronon pli svelta.[26] La konstruaĵo malfermiĝis la 4an de januaro 2010.[27][28]

Arkitekturo kaj dezajno

[redakti |redakti fonton]
Kruc-sekcaj komparoj de variaj turoj, el pinto malsupren: Burĝ Ĥalifa,Taipei 101,Willis Tower, kajWorld Trade Center.

Burĝ Ĥalifa estis dezajnita de Skidmore, Owings kaj Merrill (SOM), kiu dezajnis ankaŭ laWillis Tower (iam konata kiel Turo Sears) enĈikago kajOne World Trade Center enNovjorko. Burĝ Ĥalifa uzas la ligitan tubostrukturan dezajnon de laWillis Tower, inventita de Fazlur Rahman Ĥan.[29][30] Pro ties tuba sistemo, proporcie nur duono el la kvanto da ŝtalo estis uzita en la konstruado, kompare kun laEmpire State Building.[29][31] La kontribuoj de Ĥan al la desegno de altaj konstruaĵoj havis fortan efikon sur la arkitekturo kaj la inĝenierado. Estus malfacile trovi en la tuta mondo ajnajn praktikojn en la desegno de altaj konstruaĵoj kiuj ne estis rekte aŭ nerekte influitaj de lia verkaro.[32] La desegno de Burĝ Ĥalifa estas simila al la koncepto fare deFrank Lloyd Wright por planita turo "The Illinois", nome unu-mejla alta nuboskrapulo desegnita por Ĉikago, same kiel al la Lake Point Tower ankaŭ de Ĉikago. Kiam Adrian Smith estis planinta la projekton de SOM, li rigardis tra la fenestro de sia oficejo al la triala Lake Point Tower, "Tiu estas la prototipo", li diris.[33] Laŭ Strabala, Burĝ Ĥalifa estis dezajnita baze sur la 73-etaĝa Samsung Tower Palace Three, nome loĝeja konstruaĵo enSeulo. En sia dekomenca planado, ankaŭ Burĝ Ĥalifa estis intencita por esti tute loĝeja.[25]

Kongrue kun la originala desegno de Skidmore, Owings and Merrill, Emaar Properties elektis Hyder Consulting por esti superrigardante la inĝenieradon kaj NORR Group Consultants International Ltd por superrigardi la arkitekturon de la projekto.[34] Hyder estis elektita pro sia sperto en struktura kaj (mekanika, elektra kaj tubaranĝa) inĝenierado.[35] La rolo de Hyder Consulting estis la superrigardo de la konstruado, la certigo kaj atestado pri la dezajno de la arkitekto, kaj esti la responsa inĝeniero kaj arkitekto antaŭ la emirlandaj aŭtoritatoj.[34] La rolo de NORR estis la superrigardo al la arkitekturaj komponantoj kiel la surloka superrigardo dum la konstruado kaj desegno de 6-etaĝa aldono al la oficeja aneksa konstruaĵo por arkitektura dokumentaro. NORR estis responsa ankaŭ pri la arkitekturaj integrigaj dezajnoj por la Hotelo Armani inkludita en la Turo. Emaar Properties engaĝigis ankaŭ la grupon GHD,[36] nome internacia multfaka konsultentrepreno, por agadi kiel sendependa aŭtoritato por verigo kaj atestado pri la vorko per cemento kaj ŝtalo.

La desegno estis derivita el laIslama arkitekturo.[13] Ĉar la turo staras el la ebena dezerta bazo, estas 27recesoj en spirala dispono, kiu malpliigas la kruc-sekcio de la turo dum oni supreniras kaj kreas konvenajn subĉielajn terasojn. Tiuj recesoj estas aranĝitaj kaj liniigitaj laŭ maniero kiu minimumigas vibradan ventoŝarĝon el kirlaj ventofluoj.[37] Pinte, la centra kerno aperas kaj estas skulptita por formi finanspajron. Je sia plej alta pinto, la turo povas oscili totalon de 1.5 m.[38]

La spirala minareto de laGranda Moskeo de Samaro.

La spajro de Burĝ Ĥalifa estas komponita de pli ol 4000 tunoj de struktura ŝtalo. La centra pinakla tubo pezas 350 tunojn kaj havas alton de 200 m. La spajro estas hejmo ankaŭ de komunika ekipaĵaro.[39] Tiu 244-metra spajro estas amplekse konsiderata vantalto, ĉar malmulto de ĝia spaco estas uzebla. Sen la spajro, Burĝ Ĥalifa estus 585-metrojn alta. Tio estis informita per studio de laKonsilantaro por Altaj Konstruaĵoj kaj Urbaj Loĝejoj, kiu notas, ke la malplena spajro "estus nuboskrapulo per si mem".[40] Tia nuboskrapulo, se en Eŭropo, estus la 11a plej alta konstruaĵo en tiu kontinento.[41]

En 2009, arkitektoj anoncis, ke pli ol 1 000 artaĵoj ornamos la internaĵojn de Burĝ Ĥalifa, dum la loĝejaro de Burĝ Ĥalifa montros la artaĵojn de la kataluna artisto Jaume Plensa.[42]

La ŝirma sistemo konsistas el 142 000 m² de pli ol 26 000 reflektaj vitraj paneloj kaj aluminio kaj teksturajrustorezistaj ŝtalajpendentivaj paneloj kun vertikalaj tubaj kadroj.[39] La arkitekturavitro havigas sunan kaj termikan plenumon same kiel kontraŭ-brilan ŝirmon pro la intensa dezerta suno, la ekstremaj dezertaj temperaturoj kaj la fortajn ventojn. La vitro kovras pli ol 174 000 m² en areo. La tipa kurtenmuraj paneloj de Burĝ Ĥalifa estas 4'6" larĝaj por 10'8" altaj kaj pezas po ĉirkaŭ 800 pundojn, kun pli larĝaj paneloj apud la bordoj de konstruaĵoj kaj pli altaj apud la pinto.[43]

La ekstera temperaturo pinte de la konstruaĵo ŝajne estas6°C pli malvarma ol ĉe la bazo.[44]

La 304-ĉambra Hotelo Armani, nome unua el kvar hoteloj deArmani, okupas 15 el la plej malaltaj 39 etaĝoj.[45][46] La hotelo devis esti malfermita la 18an de marto 2010,[47][48] sed post kelkaj prokrastoj, ĝi finfine malfermiĝis al la publiko la 27an de aprilo 2010.[49] La korporaciaj hotelĉambroj kaj oficejoj devis esti malfermitaj ankaŭ el marto antaŭen,[50] kvankam la hotelo kaj la rigardejo restis la nuraj partoj de la konstruaĵo kiuj estis malfermitaj en aprilo 2010.

La interliftejoj de la 43a kaj la 76a etaĝoj estas hejmo de naĝejoj.[51] La etaĝoj el la 108a ĝis la 900 privatajn loĝejajnapartamentojn (kiuj, laŭ la disvolviginto, estis venditaj post nur ok horoj en la merkato). Subĉiela deklivanaĝejo estas en la 76a etaĝo de la turo. La korporaciaj hotelĉambroj kaj oficejoj plenigas plej el la ceteraj etaĝoj, escepte la 122a, la 123a kaj la 124a, kie estas la restoracioAt.mosphere, la interliftejo kaj subĉiela kaj subtegmenta observejoj respektive. En januaro 2010, estis planita, ke Burĝ Ĥalifa ricevos siajn unuajn loĝantojn el februaro 2010.[51][52]

La konstruaĵo havas 57 liftojn kaj 8 rulŝtuparojn.[39] La liftojn havas enhavkapablon de 12 ĝis 14 personoj por kaĝo, kaj la plej rapida ascendo kaj descendo okazas ĝis 10 m/s por duobla-kaĝaj liftoj. Tamen, la plej rapida unu-kaĝa lifto ankoraŭ apartenas al la turoTaipei 101 kun 16.83 m/s. Inĝenieroj konsideris instaladon de la unuaj tri-kaĝaj liftoj en la mondo, sed la fina desegno klinis al du-kaĝajliftoj.[16] La du-kaĝaj liftoj estas ekipitaj per distriloj, kiel montriloj de LCD por servi al vizitantoj du ilia veturo al la observejo.[53] La konstruaĵo havas 2,909 ŝtupojn el la teretaĝo ĝis la 160a etaĝo.[54]

Pumposistemoj

[redakti |redakti fonton]

La akvosistemo de Burĝ Ĥalifa havigas averaĝon de 946 000 litroj da akvo por tago pere de 100 km da tuboj.[13][55] Aldonaj 213 km da tuboj servas la kontraŭfajran sistemon, kaj 34 km havigas malvarman akvon por la klimatizila sistemo.[55] La sistemo de uzita akvo uzasgraviton por elŝarĝi akvon el la tubaro, etaĝaj dreniloj, mekanika ekiparo kaj ŝtorma akvo, al la urbomunicipa alfluejo.[56]

Klimatizilo

[redakti |redakti fonton]

La sistemo deklimatizilo prenas aeron el la supraj etaĝoj kie ĝi estas pli malvarma kaj pli pura ol surgrunde.[57] Je pintaj malvarmaj momentoj, la malvarmigo de la turo estas de 46 MW (62,000 hp), egale al tio havigita de 13,000 tunoj (26,000,000 lb; 12,000,000 kg) da fandiĝantaglacio en unu tago.[55] La akvo estas kolektita pere de kondensiga kolektosistemo kaj estas uzata por irigacii la apudan parkon.[13]

Fenestropurigo

[redakti |redakti fonton]

Por purigi la 24,348 fenestrojn, totale 120 000 m² da vitro, la konstruaĵo havas tri horizontalajn vojojn kiuj havas 1500 kg sitelmaŝinon. Super la nivelo 109a, kaj ĝis etaĝaro 27a, oni uzas tradiciajn grutubojn. La pinto de la konstruaĵo estas purigita de laboristaro kiu uzas kablojn por descendi el la pinto por atingi aliron.[58][59] En normalaj kondiĉoj, kiam ĉiu konstruelteno estas funkcianta, tiu teamo postulas por 36 laboristoj tri al kvar monatojn por purigi la tutan eksteron.[39][60]

Senhomaj maŝinoj purigas la pintajn 27 aldonajn etaĝojn kaj la vitroŝpajron. La puriga sistemo estis disvolvigita en Melburno, Aŭstralio, dare de CoxGomyl, fabrikanto de subtenaj unuoj por konstruaĵoj,[61] je kosto de 8 milionoj daAŭstraliaj dolaroj.[60]

Malfavoraj laborkondiĉoj

[redakti |redakti fonton]

La plej granda en la mondo turdomo estis ĉefe konstruita fare de laboristojenmigrintaj elSuda kajSudorienta Azio, kies laborkondiĉoj estis kritikitaj fare de la asocioj defendantaj lahomajn rajtojn[62]. Gazetaraj artikoloj raportas keĉarpentistoj kvalifikitaj perlaboris 7,60usonajn dolarojn aŭ 5,50eŭrojn tage kaj ke laboristoj perlaboras po 4usonajn dolarojn aŭ 2,85eŭrojn por tago.[63].Sindikatoj estas malpermesataj en laUnuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Fakte tiu situacio estas ĝenerala en la tuta mondoregiono kaj la malmultekosteco de tiu ekspluatata laborforto estas parto de la ekonomia sukceso de la emirlandoj.

La 21-an de marto 2006, laboristoj ribelis, protestante kontraŭ siaj laborkondiĉoj kaj salajroj. Dum la tumultoj, ili damaĝis aŭtojn, oficejojn kaj konstruilojn. Oficialulo de la Ministerio de Internaj Aferoj de Dubajo deklaris ke la tumultuloj kaŭzis damaĝon de miliono da usonaj dolaroj respektive de preskaŭ 700 000eŭroj.

La konstruaĵo en filmoj

[redakti |redakti fonton]

Centra parto de la usona kineja filmoMission: Impossible – Phantom Protokoll de 2011, en kiu ĉefrolis la aktoroTom Cruise, estis filmita en kaj apud la turdomo. Koresponde ankaŭ la filma premiero okazis en Dubajo.

En la usona televida serioLife After People ("vivo post la homaro"), en kiu bildiĝas estonto de la Tero post fikcia malapero de la homaro, temas pri la turdomo kaj ties kolapso en la sen-homara estonto en sekvaĵo 5 de la dua seria parto, en Usono unuafoje televide montrata la 2-an de februaro 2010.

Same la turo aperis en la sekvaĵoThe Queen's Gambit Job (2011, sezono 4, epizodo 10) de la usona televida serioLeverage.

Krome interalie la franca muzikgrupoTryo aperigis la turon en la muzikfilmetoGreenwashing, temigante la ĉasadon de "ĉiam pli" [altaj rekordoj].

La urbocentra silueto de Dubajo kun la turdomo en 2010.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • (eo) Craig Williams,La plej alta konstruaĵo en la mondo, artikolo pri Borĝ Ĥalifa, voĉlegita en Esperanto,UEA Facila.
  • (en) ArtikoloBurj Khalifa (Burj Dubai), United Arab Emirates en la retejodesignbuild-network.com (angle)
  • Gerhard Blaasch:Die Höhe liegt noch im Nebel (germane: "la estonto ankoraŭ situas en nebulo"). En la magazino:Tiefbau. numero 2, 2007, paĝoj 66–77rete[rompita ligilo] (PDF, ĉ. 940 kilobajtoj)
  • Gerhard Blaasch:Eine Stadt über der Stadt (germane: "urbo super la urbo"). En la magazino:Deutsches IngenieurBlatt. numeroj 6–7, 2007, paĝoj 18–31.
  • Gerhard Blaasch:Dubai – Eldorado für Bauleute (germane: "Dubajo -Eldorado por konstruistoj"). En la magazino:Tiefbau. Nr. 4, 2008, paĝoj 190–198rete (PDF, ĉ. 2,2 megabajtoj)
  • Gerhard Martin Burs:Mediale Präsentation in der Gegenwartsarchitektur: Das Beispiel der Vereinigten Arabischen Emirate. (germane: "amaskomunikila prezentado en la nuntempa arkitekturo: la ekzemplo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj") Eldonejo 'Transcript, Bielefeld 2016,ISBN 978-3-8376-3343-6, paĝoj 227–273.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. artikoloLes bétons prennent de la hauteur (france: "La betono prenas [subtenas] la altecon"), en la retejolarecherche.fr. Arkivita ella originalo je 2016-04-27. Alirita 2016-04-26 .
  2. Stanglin, Douglas (2a de januaro 2010)."Dubai opens world's tallest building". USA Today. Dubai. Alirita la 4an de januaro 2010.
  3. Baker, William; Pawlikowski, James."Higher and Higher: The Evolution of the Buttressed Core" (PDF).Arkivigite je 2020-07-29 per la retarkivoWayback Machine academic.csuohio.edu. Alirita la 11an de julio 2019.
  4. Hope, Gerhard (13a de Aŭgusto 2011). The Kingdom beckons. ConstructionWeekOnline. Alirita 13a de Aŭgusto 2011 .
  5. Should the Kingdom Tower be built?. bdonline.com (16a de Aŭgusto 2011). Alirita 16a de Aŭgusto 2011 .
  6. Burj Khalifa (Dubai) – The Truth Behind the Bling – Archi-Ninja. Arkivita ella originalo je 2019-07-11. Alirita 2019-07-11 .
  7. Dubai's skyscrapers, stained by the blood of migrant workers (27a de Majo 2011).
  8. artikoloBurj Khalifa ("Burĝ Ĥalifa") en la retejoctbuh.org, vidita la 28-an de marto 2016Arkivigite je 2010-01-09 per la retarkivoWayback Machine (angle)
  9. artikoloOTIS Anlagen im höchsten Gebäude der Welt – dem Burj Khalifa in Dubai ("liftoj de firmao OTIS en la tutmonde plej alta konstruaĵo - la Burĝ Ĥalifa en Dubajo"), vidita la 28-an de marto 2016 (germane)
  10. artikoloBurj Khalifa dining reaches new heights ("manĝado en la Burĝ Ĥalifa atingas novajn altecojn"), en la retejogulfnews.com (angle)
  11. artikoloIm Burj Khalifa Gold am Goldautomaten abholen ("en la Burĝ Ĥalifa preni oron ĉe la or-aŭtomato")Arkivigite je 2013-01-14 per la retarkivoWayback Machine, en la retejotripsbytips.de, de la 8-a de februaro 2011, vidita la 28-an de marto 2016 (germane)
  12. WTC Timeline. Silverstein Properties. Alirita 28a de marto 2013 .
  13. 13,013,113,213,313,4"Burj Khalifa: Towering challenge for builders",GulfNews.com, 4a de januaro 2010. Kontrolita 10a de februaro 2010.
  14. Burj Khalifa. Otis Elevator. Alirita 15a de aprilo 2013 .
  15. Burj Khalifa – Conquering the World's Tallest Building. ForConstructionPros.com.
  16. 16,016,1 Burj Dubai, Dubai, at Emporis.com. Emporis. Alirita 1a de marto 2007 .
  17. "Burj Dubai Construction Timeline". BurjDubai.com. Arkivita el la originalo en la 15a de decembro 2009. Alirita la 12an de julio 2019.
  18. Armani Prive Dubai. dubainight.com. Alirita 15a de septembro 2017 .
  19. And the world’s highest restaurant is ready to serve. Emirates 24/7 (20a de januaro 2011).
  20. Jaw-Dropping Fireworks at Burj Khalifa Enthrall Thousands. Gulfnews.com (31 Da de decembro 2010). Alirita 29a de majo 2011 .
  21. Report, Staff, "New Year fireworks at Burj Khalifa to return this year", Khaleej Times. Kontrolita 28a de novembro 2018.
  22. Report, Web, "Burj Khalifa to have special light show this New Year's Eve, but what about the fireworks?", Khaleej Times. Kontrolita 28a de novembro 2018.
  23. "Emaar bags Guinness World Record title for largest light and sound show on a single building", Saudigazette, 6a de januaro 2018. Kontrolita 28a de novembro 2018. (en-GB)
  24. Robinson, Paul, "Grollo tower to go ahead, in Dubai", 27a de februaro 2003. Kontrolita 6a de januaro 2010.
  25. 25,025,1Architect reveals Burj Dubai height Arabian Business 3a de decembro 2008, alirita la 3an de decembro 2008, arkivita enDecembro 2008
  26. Cityscape Daily News. Arkivita ella originalo je 29a de marto 2009. (264 KB)Cityscape, 18a de septembro 2005. Alirita la 5an de majo 2006.
  27. "Official Opening of Iconic Burj Dubai Announced". Gulfnews. 4a de novembro 2009. Arkivita el la originalo la 6an de novembro 2009. Alirita la 4an de novembro 2009.
  28. "World's tallest building opens in Dubai".BBC News. 4a de januaro 2010. Alirita la 4an de januaro 2010.
  29. 29,029,1 Top 10 world's tallest steel buildings. Constructionweekonline.com. Alirita 14a de Junio 2013 .
  30. Burj Khalifa. AllAboutSkyscrapers.com (19a de Novembro 2012). Arkivita ella originalo je 12a de Julio 2012. Alirita 14a de Junio 2013 .Arkivigite je 2012-07-12 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-07-12. Alirita 2019-07-11 .
  31. Bayley, Stephen, "Burj Dubai: The new pinnacle of vanity", 5a de januaro 2010.
  32. IALCCE 2012: Keynote Speakers Details. Arkivita ella originalo je 2013-04-26. Alirita 2019-07-11 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2013-04-26. Alirita 2019-07-11 .
  33. Kamin, Blair, "50 years later, Lake Point Tower is a singular achievement — and let's hope it stays that way", Chicago Tribune. Kontrolita 23a de septembro 2018. (en-US)
  34. 34,034,1 Burj Dubai becomes tallest manmade structure. Hyder Consulting. Alirita 10a de januaro 2010 .[rompita ligilo]
  35. Hyder reinforces its reputation for unrivaled engineering ability with the opening of the Burj Khalifa – the world's tallest building. Hyder Consulting. Alirita 10 Ja de januaro 2010 .[rompita ligilo]
  36. GHD is playing a vital role in managing the long term structural integrity of the world’s tallest building, the Burj Dubai Tower. GHD. Arkivita ella originalo je 2a de decembro 2008. Alirita 11a de aprilo 2009 .Arkivigite je 2008-12-02 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2008-12-02. Alirita 2019-07-11 .
  37. Baker, William; Pawlikowski, James."Higher and Higher: The Evolution of the Buttressed Core" (PDF).Arkivigite je 2020-07-29 per la retarkivoWayback Machine academic.csuohio.edu. Alirita la 12an de julio 2019.
  38. Saberi, Mahmood, "Burj Dubai is the height of success", 19a de aprilo 2008. Kontrolita 31a de decembro 2009.Arkivigite je 2010-01-07 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-01-07. Alirita 2019-07-11 .
  39. 39,039,139,239,3 Structural Elements – Elevator, Spire, and More. BurjDubai.com. Arkivita ella originalo je 15a de decembro 2009. Alirita 31-a de decembro 2009 .
  40. "the world's vainest skyscrapers".Arkivigite je 2013-11-17 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2013-11-17. Alirita 2019-07-11 .
  41. Vanity height: how much space in skyscrapers is unoccupiable?. Alirita 20a de februaro 2018 .
  42. Skidmore, Owings & Merrill Leads Process for Art Program at Burj Dubai (28-a de majo 2009). Arkivita ella originalo je 24a de aprilo 2010.Arkivigite je 2010-04-24 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-04-24. Alirita 2019-07-11 .
  43. . Detail: Burj Khalifa Curtain Wal (Architect Magazine) (11a de marto 2010). Arkivita ella originalo je 9a de aŭgusto 2015. Alirita 21a de marto 2018 .
  44. Temperature and Elevation. United States Department of Energy (21a de majo 2002). Alirita 11a de aprilo 2009 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2009-04-15. Alirita 2021-08-11 .
  45. "Burj Khalifa – The Skyscraper Center". Council on Tall Buildings and Urban Habitat. Alirita la 12an de julio 2019.
  46. Armani Hotel Burj Dubai, United Arab Emirates. hotelmanagement-network.com. Arkivita ella originalo je 2009-01-29. Alirita 11a de aprilo 2009 .
  47. "Worlds first Armani Hotel to open on 18 March 2010 in Dubai",EyeOfDubai.com, 4a de januaro 2010. Kontrolita 8a de januaro 2010.Arkivigite je 2011-10-04 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-10-04. Alirita 2019-07-11 .
  48. Burj Dubai's Armani hotel to open on Mar 18 Sambidge, Andy. 4a de januaro 2010 Arabian Business Alirita la 8an de januaro 2010 Arkivita en[1] la 8an de januaro 2010.
  49. "Armani hotel opens in Dubai's Khalifa tower", 27a de aprilo 2010. Kontrolita 27a de aprilo 2010.
  50. Burj Dubai: Fact Sheet. Eyeofdubai.com. Arkivita ella originalo je 6a de januaro 2010. Alirita 11a de majo 2010 .Arkivigite je 2010-01-06 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-01-06. Alirita 2019-07-11 .
  51. 51,051,1"Burj Dubai to welcome residents in Feb 2010", 1a de januaro 2010. Kontrolita 9a de januaro 2010.
  52. "Burj Dubai To Welcome First Residents From February 2010 Onwards",DubaiCityGuide, 31a de decembro 2009. Kontrolita 9a de januaro 2010.Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-07-22. Alirita 2019-07-11 .
  53. CW Staff. How the Burj was built. ConstructionWeekOnline.com. Alirita 11a de majo 2010 .
  54. Top 10 Burj Khalifa facts: Part 3. ConstructionWeekOnline.com. Alirita 8a de januaro 2010 .
  55. 55,055,155,2 Escaping the Dubai Downturn: Voltas’s Latest Engineering Feat. Wharton,Universitato de Pensilvanio (20a de aprilo 2010). Alirita 21a de majo 2011 .
  56. Mechanical and Electrical Systems for the Tallest Building/Man-Made Structure in the World: A Burj Dubai Case Study Frechette, Leung & Boyer 24a–26a de Julio 2006, Fifteenth Symposium on Improving Building Systems in Hot and Humid Climates, Orlando, Florida pdf alirita la 15an de julio 2013 paĝo 7
  57. Air Conditioning in Burj Khalifa. Timeoutdubai.com. Alirita 17a de aprilo 2011 .
  58. "A tall order: Burj Dubai all set to come clean", 25a de aŭgusto 2009. Kontrolita 7a de decembro 2009.
  59. Window cleaning the world's tallest building ĉeYouTube elSupersized Earth – Episode 1 – BBC One En web.archive[2] 4a de aprilo 2015 }}
  60. 60,060,1Dobbin, Marika, "So you think your windows are hard to keep clean?", 5a de januaro 2010. Kontrolita 6a de januaro 2010. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-01-07. Alirita 2019-07-11 .
  61. Malkin, Bonnie. "Burj Khalifa: window cleaners to spend months on world's tallest building", 5a de januaro 2010. Kontrolita 15a de aŭgusto 2011.,
  62. artikolo"Dubaï, l’eldorado rêvé devenu le «bagne» des ouvriers des chantiers de construction" (: "Dubajo, la prirevita Eldorado, fariĝis la "malliberejo" de konstruejaj laboristoj")Arkivigite je 2012-12-18 perArchive.today, gazetoLe Monde, la 20-an de novembro 2007.
  63. artikolo"Dubaï inaugure la plus haute tour du monde" (: "Dubajo inaŭguras la plej altan turon en la mondo"), en la retejoMétro la 4-an de januaro 2010[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloBurj Khalifaangle.

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Burĝ_Ĥalifa&oldid=9272823"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp