Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Bullaque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bullaque
rivero
Bazaj informoj
Longeco91,156 km
Fluo
Geografio
LandojHispanio
RegionojProvinco Reĝurbo
vdr
Rivero Bullaque proksime de Piedrabuena.

La riveroBullaque [buĜAke] estasrivero de la centro deHispanio, nome eldekstra alfluanto de la riveroGvadiano kiu fluas tra la nordokcidento de laprovinco Ciudad Real. Ĝi havas longon de 91,16 km kaj ties baseno drenas 1.603,5 km².

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La deveno de ĝia nomo eble derivas el la latina «bullire» pro la flusono de ties akvo en kelkaj eroj sed kelkaj historiistoj kaj lingvistoj indikas ke eble temas pri araba militestro.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La rivero Bullaque elfluas je 1,043 metroj de altitudo sur la monteto Laguna, de la montaro "sierra del Chorito", en la municipa teritorio deRetuerta del Bullaque kaj elfluas en la riveronGvadiano en la loko nomita «Las Juntas»,Luciana, je 520 m.

Ties fluejo, kiu trapasas ankaŭ la municipojnPorzuna,El Robledo kajPiedrabuena, foje malrapidiĝas je grandaj malrapidejoj nomitaj "remansos" aŭ «tablas», kie videblas interesaj specioj de flaŭro (nenufaro, "Nymphaea alba", junketo, "Narcissus jonquilla") kaj faŭno (alciono, "Alcedo atthis",lutro, "Lutra lutra", iberia trituro, "Triturus boscai"), kiuj utilas kiel indikiloj de la alta kvalito de ties akvoj kaj de la bona grado de konservado de ties medio.

La ĉefaj alfluantoj de Bullaque estas la riveroj Navas kaj Milagro en la alta baseno, Alcobilla en la meza baseno kaj Bullaquejo [buĝaKEĥo] en la malalta baseno. Parto de la rivero formas parton de laNacia Parko Cabañeros kaj aliaj partoj estas simile protektitaj laŭleĝe.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bullaque&oldid=8963582"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp