Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Bulgario

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je7 maj. 2025.
Bulgara Respubliko
Република България
Republika Balgarija

Flago de Bulgario

Blazono de Bulgario

DetalojDetaloj
Nacia himno:Mila Rodino
Situo
lando(681–)
suverena ŝtato
unueca ŝtato
demografio de lando aŭ regionoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboSofio
Oficiala(j) lingvo(j)bulgara
Uzata(j) lingvo(j)bulgara signolingvo, bulgara lingvo, turka lingvo, cigana lingvo
Plej ofta(j) religio(j)85%ortodoksaj kristanoj, 15%islamo
Areo110,910 km²
- % de akvo0,3 %
Loĝantaro6 437 360 (2024)
Loĝdenso65,5 loĝ./km²
Loĝantojbulgaroj (83,9%),turkoj,ciganoj
Horzono+2
UTC+3 (somere)
Interreta domajnobg
LandokodoBG
Telefona kodo359
Plej alta punktoMusala
Plej malalta punktoNigra Maro
Politiko
Politika sistemoEvoluantademokratio
ŜtatestroRumen Radev
ĈefministroRosen Zhelyazkov
Sendependiĝo disdeOtomana Imperio1908
Ekonomio
Valutolevo (BGN)
MEPlaŭ 2008
– suma$92,894 mlrd
– pokapa$ 12.252
 
Membro de
Schengen-spaco(2024–)
Internacia Holokaŭsta Memora Alianco(2018–)
Eŭropa Unio(2007–)
NATO(2004–)
Misilo-Teknologia Regada Reĝimo(2004–)
International Centre for Migration Policy Development(mul)Traduki(2003–)
Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj(2001–)
Aŭstralia Grupo(2001–)
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(1997–)
Eŭropa Organizaĵo por la Sekureco de Aera Navigado(1997–)
Monda Organizaĵo pri Komerco(1996–)
Internacia Organizaĵo de la Franclingvio(1993–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo(1992–)
Konsilio de Eŭropo(1992–)
Internacia Financa Korporacio(1991–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1990–)
Interpol(1989–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1973–)
Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo(1973–)
Unesko(1956–)
Unuiĝintaj Nacioj(1955–)
Varsovia Kontrakto(1955–1991)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1952–)
Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo(1949–1991)
Internacia Telekomunika Unio(1880–)
Universala Poŝta Unio(1879–)
Antarkta traktato
Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro ĉe la Nigra Maro
Monda Organizaĵo pri Sano
CERN-Konsilio
Grupo pri Teraj Observoj
Atomkerna Provizanta Grupo
Traktato pri Malfermita Ĉielo
Eŭropa Movada Kunordiga Centro
Strategia Aerponta Kapablo
Traktato pri Atoma NedisvastigoRedakti la valoron en Wikidatavd
Esperanto-movado
Landa E-asocioBulgara Esperanto-Asocio
vdr

Bulgario (aŭBulgarujo,bulgare България [balGArija]; oficialeРепублика България[rɛˈpublikɐ bɤ̞lˈɡarijɐ]) estas lando en laBalkana duoninsulo. En la nordo ĝia limo estasDanubo (norde de la rivero situasRumanio), en la oriento — laNigra maro, en la sudo — surtera limo kunGrekio kajTurkio, en la okcidento — la eksaj jugoslaviaj respublikojSerbio kajNord-Makedonio.

Ĝeneralaj informoj

[redakti |redakti fonton]
  • Monunuo: 1bulgara levo egalas al 100 stotinkoj. Dum la venontaj jaroj la lando transprenos la eŭropan valutoneŭro, kaj la nacie produktitajbulgaraj eŭro-moneroj jam estas pretaj.
  • Eksporto: maŝinindustriaj produktaĵoj, nutraĵoj, vino, tabako, tekstilproduktaĵoj.
  • PokapaMEP: 1.330$.
  • Organizoj:UNO (1955),Eŭropa Unio (2007-01-01),NATO.
  • Heredaĵo:Bojana preĝejo ĉe Sofio,trakaj kurganoj deKazanlak kajSvetĉar,Madara Horseman, malnova urbo-insuloNesebar, Pirina nacia parko,Rila-monaĥejo, Srebarna rezervejo, Baĉkova (Petricona) monaĥejo.
Sofio

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Bulgario estas malgranda lando situanta en Sudorienta Eŭropo, en la oriento de Balkano. Ĝia teritorio kovras areon de 110 994 kvadrataj kilometroj, dum terlimoj kun ĝiaj kvin najbaraj landoj kuras sumlongon de 1 808 kilometroj, kaj ĝia marbordo estas 354 kilometroj longa.[1] La geografiaj koordinatoj de Bulgario estas43° N25° E.[2] La plej rimarkindajtopografiaj ecoj de la lando estas laDanuba Ebenaĵo, laBalkano, laTrakia Ebenaĵo, kaj laRilo-Rodopomasivo.[1] Ĝi situas en la provincojBlagoevgrad,Kjustendil kajSofio norde de la montaroPirin kaj oriente de la slavaNord-Makedonio. Pirin (bulgare Пирин,greke Πιρίν, antikva nomoOrbelos) estas la plej alta montaro en sudokcidenta Bulgario. Ĝi situas en la provinco Blagoevgrad ĉe la limo de la regiono Makedonio de Grekio kaj iom oriente de la slava Respubliko Norda Makedonio. La plej granda montopinto, 2914 metrojn alta, nomiĝasViĥren. La tutan orientan flankon konstituas la marbordo de laNigra Maro.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de Bulgario.

Prahistorio kaj antikva tempo

[redakti |redakti fonton]
Oraritono, unu el la eroj de latrakaTrezoro de Panagjuriŝte, kiu datiĝas el la kvara al tria jarcentoj A.K

Prahistoriaj kulturoj en la bulgaraj landoj inkluzivas la NeolitikanHamangian kulturon kajVinĉa-kulturon (6-a al 3-aj jarmiloj antaŭ la komuna erao), la ĥalkolitikanVarnan kulturon (5-a jarmilo a.k.e.; vidu ankaŭTombejo de Varna) kaj la BronzepokanEzeran kulturon.

La spacon nun okupitan de nuna Bulgario okupis latrakoj.Post la3-a Makedonia milito Trakio falis sub la rego de laRomia Imperio. Trakio (latine Thracia) restis provinco de Romio ĝis ties disfalo. Poste Trakio falis sub la rego de laBizanca Imperio.

Bizancio perdis la plejparton de Trakio al la regno de Bulgario en la9-a jarcento, regajnis ĝin en972 kaj reperdis ĝin en la12-a jarcento.Omurtag estis GrandaĤano (Kanasubigi) de Bulgario de 814 ĝis 831. Li estis konata kiel „la Konstruanto“. En la komenco de sia regado li subskribis 30-jaran pactraktaton kun la najbaraOrienta Romia Imperio, kiu restis valida ĝis la fino de lia vivo. Omurtag sukcese retenis la agreseman politikon de laFranka imperio, kiu intencis konkeri la nordokcidenton de Bulgario, kaj subpremis la malkonsenton de kelkajslavaj triboj. Li faris administraciajn reformojn, kiuj pliigis la povon kaj la aŭtoritaton de la centra registaro.

La regionon laOsmanida Imperio konkeris en la 14-a jarcento, kaj ĝin regis dum kvin jarcentoj.

Laaprila ribelo de 1876 estis ribelo de la bulgara popolo kontraŭ la preskaŭ 500-jara regado de la Otomana Imperio (en la bulgara ankaŭ konata kiel "Възраждане" t.e. liberigo aŭ bulgara renesanco). La ribelo daŭris de aprilo ĝis majo 1876. La ribelo estis sange subpremita de la otomana armeo kaj labaŝibozuk (avangardo de la Otomana Imperia Armeo), estigante furiozan kritikon tra Eŭropo kaj Usono. Indignanta socio fakte igis la rusan caronAleksandron la 2-an proklami militon kontraŭ la Otomana Imperio por defendi samkredajn slavojn, rezulte de tio Bulgario denove sendependiĝis en 1878 (komence nur la norda parto — kiel Bulgara Princlando).

Moderna historio

[redakti |redakti fonton]

Bulgario fariĝis tute sendependa de laOsmanida Imperio en1908. En laUnua kaj laDua mondmilitoj ĝi aliancis kunGermanio, parte pro revenĝisma deziro havigi al si la promesitajn en 1878 terenojn kun parte bulgara loĝantaro enMakedonio kaj ĉe laEgea maro. Militaj trupoj de la sovetuniaRuĝa Armeo eniris en la okupitan Bulgarion en1944, sekve falis la monarĥio kaj establiĝis socialismaPopola Respubliko Bulgario regata de bulgaraj komunistoj, pli frue persekutataj, kun forta influo de la regantoj deSovetunio. Ekde majo 1955 la politikan gvidadon de Moskvo kaj la pluan restadon de sovetuniaj trupoj en Bulgario leĝigis laVarsovia Traktato.

La unuaj demokratiaj elektoj okazis en1987. En1991 estis adoptita novakonstitucio. La unuan nekomunistan registaron formisFilip Dimitrov.

Politiko

[redakti |redakti fonton]

La prezidento aŭ ŝtata prezidanto de la Respubliko Bulgario estas la bulgaria ŝtatestro. La nuna postenulo,Rumen Radev (Румен Радев), prenis sian oficon la 22-an de januaro 2017, en teamo kun vicprezidantinoIlijana Jotova (Илияна Йотова) - ambaŭ reelektiĝis en baloto de 2021. Li sukcedis la kolegonRosen Plevneliev, kiu oficis kiel prezidanto de 2012 ĝis 2017. La prezidanto estas elektata per rekta popolbaloto por kvinjarperiodo. Se neniu kandidato ne ricevas pli ol 1/2 el la voĉoj, oni aranĝas duan elekton. La vicprezidanto estas elektata en sama baloto kiel la prezidanto.

Administra divido

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloprovincoj de Bulgario.
Ekde 1997 Bulgario dividitas laŭ 28oblastoj (provincoj), kiuj estas:
1Blagoevgrad
2Burgas
3Dobriĉ
4Gabrovo
5Ĥaskovo
6Jambol
7Karĝali
8Kjustendil
9Loveĉ
10Montana
11Pazarĝik
12Pernik
13Pleven
14Plovdiv
15Razgrad
16Ruse
17Silistra
18Sliven
19Smoljan
20Sofio (Urbo)
21Sofia provinco
22Stara Zagora
23Ŝumen
24Targoviŝte
25Varna
26Veliko Tarnovo
27Vidin
28Vraca

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Bulgario estas industria kaj agrikultura lando. Ĝis la komenco de la financa krizo ĝia ekonomio kreskis, ricevante grandajn eksterlandajn investojn kaj spertante konstruadan eksplodon.

Malgraŭ ke Bulgario ne havas multe da propra nafto kaj gaso, ĝi sukcesis iĝi grava produktanto kaj distribuanto de energio en la regiono. La atomcentralo enKozloduj estas la plej potenca generanto de elektra energio en la lando; ekzistas plano pri konstruado de la nova atomcentralo enBelene.

Bulgario estas inter la plej gravaj produktantoj de kelkaj agrikulturaj produktoj, ekz. ŝafa lakto, sunfloraj semoj, tabako.

Grava branĉo de la ekonomio estas la turismo, kun grandaj sablaj plaĝoj ĉe la Nigra maro kaj popularaj vintraj kurortoj en la montaro. 4,7 milionoj da turistoj vizitis la landon en 2008[3]. Ekzistas prognozoj pri kresko de tiu kvanto ĝis 20 milionoj jare.

Amaskomunikiloj

[redakti |redakti fonton]

LaBulgara nacia televido (bulgare Българска национална телевизия, transskribo:Balgarska nacionalna televizija, mallonge BNT) estas la publika, ŝtata televida korporacio de Bulgario. Ĝia centra oficejo situas en la ĉefurbo Sofio. Por radiofonio ekzistas laBulgara nacia radio (BNR).

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

(en)Tomasz Kamusella,Ethnic Cleansing During the Cold War: The Forgotten 1989 Expulsion of Bulgaria’s Turks (eld: Routledge Studies in Modern European History). 2018.Londono: eldonejoRoutledge, 328 paĝoj,ISBN 978-1-138-48052-0.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,1 Country Profile: Bulgaria (PDF). Library of Congress Country Studies. Library of Congress (2006).
  2. Bulgaria. The World Factbook. Central Intelligence Agency.
  3. Oficialaj statistikaj datumoj. Arkivita ella originalo je 2009-11-25. Alirita 2010-07-11 .

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Membroŝtatoj de laEŭropa Unio
 Aŭstrio • Belgio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Irlando • Italio • Kipro • Kroatio • Latvio • Litovio • Luksemburgio • Malto • Nederlando • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Svedio
Flago de la Eŭropa Unio
Kandidatoj:
v  d  r
Nord-Atlantika Alianco
 Albanio  •  Belgio  •  Britio  •  Bulgario  •  Ĉeĥio  •  Danio  •  Estonio  •  Finnlando  •  Francio  •  Germanio  •  Grekio  •  Hispanio  •  Hungario  •  Islando  •  Italio  •  Kanado  •  Kroatio  •  Latvio  •  Litovio  •  Luksemburgio  •  Montenegro  •  Nederlando  •  Nord-Makedonio  •  Norvegio  •  Pollando  •  Portugalio  •  Rumanio  •  Slovakio  •  Slovenio  •  Turkio  •  Usono
Mapo de landoj de NATO
Mapo de landoj de NATO
Petis aliĝon:
v  d  r
Ŝtatoj enEŭropo
Pozicio de Eŭropo
Dependaj kaj
aliaj teritorioj:
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bulgario&oldid=9179838"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp