Bulbo (latinebulbus) estas subtera vertikalaŝoso (tigo), kiu havas karnecajnmodifiĝintajn foliojn (aŭ dikiĝintajn folibazojn) uzatajn kielnutrajndeponorganojn ĉe kelkajtravintrajplantoj. Aliaj specoj de deponaj organoj (kielbulbotuberoj,rizomoj, kajtuberoj) estas malofte kaj erare rigardataj kiel bulboj.
La bulbaj bazfolioj (ĉe kies bazoj kreskasbulberoj (ekz. ajlero) ĝenerale ne kreskas al veraj folioj, sed entenas nutrajn materialojn, kiuj ebligas al la planto travivi nekonvenajn cirkonstancojn. La bazfolioj povas superkreski kaj ĉirkaŭpreni la bulban centron kiel ĉe lilioj, aŭ povas komplete ĉirkaŭpreni la internajn regionojn de la bulbo, kiel ĉe la ordinara cepo. Modifiĝintajtigoj formas la bazon de la bulbo kaj la planto kreskas el tiu bazo. El la suba parto de la bazo elkreskasradiko kaj el la supra parto novajtigoj kajfolioj.
Kultivatajplantoj kiuj havas verajn bulbojn:
Kelkajepifitajorkideoj havas bulbosimilan, subteran deponan organon, nomatanŝajnbulbo.
En ĉiutaga parolado oni ofte diras bulbo porcepo kaj similformaj estaĵoj (supro de ortodoksa preĝejo; bulba kupolo).
Enanatomio, bulbo estas pli dika ekstremaĵo de iuj organoj.
| Plantaj partoj |
|---|
| Aeraj organoj | |
|---|
| Subteraj organoj | |
|---|
| Ambaŭaj organoj | |
|---|
| Vidu ankaŭfloraro kajfruktaro |
|