Bukanero estis origine loĝanto de la okcidenta parto de la insuloHispaniolo, nunajHaitio kajDomingo, kiu dediĉis sin al kaptado de bovinoj kaj porkoj porbu canear, t.e. fumumi la viandon kaj vendi ĝin al la navigantoj de laKaribo.
Dum la16a jarcento establiĝis en la okcidenta parto de la insulo, kiu estis forlasita de la hispanoj, eŭropaj aventuremuloj, specialefrancoj, plejparte elNormandio, kiu lernis de laindianoj (aravakoj) kiel konservi la viandon kaj sin dediĉis por prepari la felon de la kaptitaj bestoj por vendi ĝin al la trairantajeŭropanoj.
Kiam la hispanaj aŭtoritatoj invadis la insulon pro nepago de impostoj al Hispanio, ili ekstermis la bestojn sur kiuj baziĝis la komerco de la bukaneroj, kaj la francaj aŭtoritatoj, kiuj regis en la insulo Testudo, kreis leĝojn kontraŭ ili, do multaj bukaneroj translokiĝis alinsulo de la Testudo aliĝante al lafilibustroj, por dediĉi sin al piratado, ĉefe kontraŭ la hispanoj. Fama tia pirato estis la francdevenaJean Laffite.