Budapeŝto[1] (hungareBudapest [BUdapeŝt]) estas laĉefurbo deHungario. LariveroDanubo distranĉas la urbon, du trionojn havasPest,Buda havas unu trionon. Ĝi situas sur ambaŭbordoj de la rivero Danubo (kuninsuloj) kaj estas la industria, komerca kaj trafika centro de lalando, ankaŭ katolika kundiocezo, eĉ ortodoksa diocezo. Budapeŝto estiĝis la 17-an de novembro en1873 el la apartaj urbojPest (urbo) (situanta sur la orienta bordo de Danubo),libera reĝa urboBuda kajÓbuda.[2] Tamen la naskiĝdato estas oficiale kaj laŭjure la 1-a de januaro 1873. Jam en la1840-aj jaroj estis sopiro por la unuiĝo, tiutempe neoficiale la imagita unueca urbo nomiĝisPest-Buda.
La mallonga neoficialaloknomo estas "Pest" [peŝt], la mallongigo estas "Bp".
Dumilionkapa grandurbo – trafluanta riverego – pitoreskaj montetoj kun grandiozaj panoramoj: jen la mez-eŭropa metropolo. Dumiljara ĉefurbo: iam en la Romia provincoPanonio – poste de la hungaraj reĝoj (inter ili de imperiestroSigismondo de Luksemburgo) – poste de laHabsburg-reĝoj kaj imperiestroj. Tie ĉi miksiĝas antikvaj, mezepokaj, turkaj kaj modernaj aspektoj ambaŭflanke deDanubo en la ĉefurbo de Hungario, en kiu loĝas kvinono de la landa loĝantaro.[3]
Laŭ la stato de 2025 en Budapeŝto vivis1 685 209 loĝantoj sur areo de52 514 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de32 loĝantoj/km².
Sur la maldekstra bordo de Danubo situas la urbopartoPest.[4] Apud la eleganta, blanka kablopontoErzsébet-ponto videblas la Romia fortreso, grava komercejo siatempa inter la Romianoj kaj la "barbaroj". Danubo estis la orienta limo (limes) de la Imperio komence de nia erao dum 4 jarcentoj. Ĉe ties trapasejo kreiĝis foiro kaj urbo; la apuda miljara preĝejo montras restaĵojn el la12-a jarcento, ĉirkaŭe ankaŭ nun pulsas la moderna komercado, viglas la vivo en la promenstratoj inter elegantaj magazenoj. Veturo per ŝiplinio tra la ĉefurbo donas neforgeseblan travivaĵon pro la superba panoramo! Menciindas la muzika kaj teatra vivo en la urbo deFerenc Liszt,Béla Bartók,Zoltán Kodály, Ferenc Kálmán, la eminentajmuzeoj (ankaŭBudapeŝta Ŝtata Operejo) kaj la jam historie uzitaj kuracfontoj, surprize abundaj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPest (urbo).
Meze de la dekstraborda, monteca urboparto Buda regas la iama Fortikaĵo kun la fabelecaFiŝista Bastiono kaj la gotikaMatias-preĝejo. La grandkupola, majesta Palaco donas lokon al laHungara Nacia Galerio,Tutlanda Biblioteko Széchenyi, ankaŭ al aliaj muzeoj. Interne viziteblas la mezepokaj partoj de la historia reĝa palaco (okupita de lanazia armeo kaj rekonstruita el la militaj ruinoj). Apude la Gellért-monton kronas lacitadelo.[4]
La fortikaĵmonton Buda kun la apuda Danubo-bordo, ĉi tiun unikan centran parton de Budapeŝto,Unesko taksas kiel nepre savindan kaj evoluigindan eron de laMonda Kultura Heredaĵo kaj protektas ĝin. La koro de tiu kvartalo estas la fortikaĵmonto Buda, kies historio – laŭ pruvo de arkeologiaj trovaĵoj – reiras ĝis la 12a jarcento.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMonto Vár.
Buda estis loĝata jam dum laneolitiko. La unuaj konataj loĝantoj estis lakeltoj. En la1-a jarcentoromianoj fondis urbonAquincum (la nunaÓbuda) kaj ili havisfortikaĵon jam en Pest.[5] Antaŭ la hungarojavaroj loĝis tie. Post alveno de hungaroj 3 gravaj urboj formiĝis. La plej grava estis Buda (longe ĉefurbo), sed la aliaj du havis la rangonlibera reĝa urbo.Tataroj en1241 detruis la landon, tial poste en Buda la hungaroj konstruis fortan fortikaĵon, Pest ricevis defendan muron. Sorto de Pest kaj Óbuda dependis de Buda.Turkoj havis la urbojn inter1541-1686. En la19-a jarcento precipe Pest evoluis, dumeinundo okazis en1838.
Pest en 1684, dume Buda estas sieĝita
La naskiĝo de Budapeŝto okazis en 1873, tiam unuiĝis tri urboj sub nomo Budapeŝto.
En1937 la agosfero de la Ĉefurba Publiklabora Konsilio plivastiĝis al ĉirkaŭo de Budapeŝto. Tiu iĝis bazo de estigo de granda Budapeŝto (1950) surbaze de leĝo 1949 XXVI.tv. Tiel ĝi pligrandiĝis ekde la 1-a de januaro 1950, kiam oni aligis pli grandajn komunumojn de la ĉirkaŭaĵo nomata Granda Budapeŝto, kies loĝantaro atingis 1,7 milionojn.
La1-a mondmilito ne tuŝis la urbon, sed poste en1919 larumanoj okupis ĝin. En1944 la tuta urbo ruiniĝis pro la senhalta batalado interfaŝistoj kajRuĝa Armeo. LaSieĝo de Budapeŝto aŭ Batalo de Budapeŝto estis 50-taga ĉirkaŭo fare de Sovetaj fortoj de la ĉefurbo Budapeŝto, proksime de la fino de laDua Mondmilito. Parto de la pli ampleksa Budapeŝta Ofensivo, la sieĝo komencis kiam Budapeŝto, defendita de hungaraj kaj germanaj trupoj, estis unuafoje ĉirkaŭita la 26an de decembro 1944 fare de la Ruĝa Armeo kaj de la Rumana Armeo. Dum la sieĝo, ĉirkaŭ 38 000 civiluloj mortis promalsatego aŭ militagado.
Princo de Buda kaj princino de Pest fare de György Vadász
Ankaŭ en1956 domoj ruiniĝis dum larevolucio. Post la rekonstruado la urbo stagnas. En urboparto Pest la grundo ne permesas konstruadon denubskrapuloj, en la alia bordo la loĝantaro kaj ankaŭ la urbestraro ne permesas ĝin, tial Budapeŝto estas urbo de malaltaj domoj.[6]
La ĉefurbo havas 23 distriktojn, kiuj estas ankaŭ municipoj.
La 1-a distrikto estasVár, kie loĝis jam prahomoj. La 2-a distriktoRózsadomb etendiĝas inter la 1-a distrikto kaj la 3-a distriktoÓbuda. La 4-a distriktoÚjpest – kiel montras la loknomo – troviĝas en urboparto Pest, Újpest longe estis signifa memstara urbo. La 5-a distrikto estasBelváros-Lipótváros, kie jam la romianoj konstruis fortikaĵon. La 6-a distriktoTerézváros naskiĝis en la18-a jarcento ekster urbomuro de Pest, same tiutempe kreiĝis la 7-a distriktoErzsébetváros, la 8-a distriktoJózsefváros, ankaŭ la 9-a distriktoFerencváros. La 10-a distriktoKőbánya longe estisŝtonminejo, kie oni minis la ŝtonojn por la konstruaĵoj.
Distriktoj de Budapeŝto
La 11-a distriktoÚjbuda estas en urboparto Buda, tamen escepte ĝi etendiĝas sur ebenaĵo. La 12-a distriktoHegyvidék male, ĝi etendiĝas sur montoj, tie estas la plej alta punkto de Budapeŝto. La 13-a distriktoAngyalföld situas denove en ebenaĵo de Pest. La 14-a distriktoZugló dum la mezepoko estis parte ĉasloko de reĝoj, ankaŭ loko de subĉielaj parlamentaj kunsidoj. La 15-a distriktoRákospalota kuŝas inter Újpest kaj Zugló, pli frue tie estis memstaraj vilaĝoj. La 16-a distrikto16-a distrikto de Budapeŝto ĝis 1950 konsistis el diversaj memstaraj vilaĝoj, same la 17-a distriktoRákosmente. La 18-a distriktoPestszentlőrinc-Pestszentimre konsistas el 2 iamaj urboj. La 19-a distriktoKispest iam estis grandu urbo, kiel Újpest. En la 20-a distriktoPesterzsébet en la malfrua 19-a jarcento estis ripozdomoj, baldaŭ oni fondis vilaĝon. La 21-a distriktoCsepel estis signifa industria urbo en la insulo Csepel. La 22-a distriktoBudafok-Tétény konsistis el iamaj vilaĝoj, urbetoj. La 23-a distriktoSoroksár iĝis aparta distrikto en 1994.
Insulo Margareta (hungare Margit-sziget) estas unu el inter la plej vizitataj ripozlokoj de Budapeŝto. Ĝi estas atingebla deMargit-ponto, deÁrpád-ponto kaj ankaŭ perŝipoj. Jam de la vojeto de la ponto oni povas ĝui du vidindaĵojn el inter la multaj aliaj: statuo de unuiĝo de Budapeŝto kaj malantaŭ ĝi la grandegafontano, kiunvespere oni lumigas per diversaj koloroj.
Alia, pli granda insulo estas nomataÓbudai, kie oni povas vidiruinojn de laromianoj. Nuntempe tie okazas en someroFestivalo Sziget.
LaUrbabosko (hungareVárosliget [vAroŝliget]) estas la dua plej grandaparko de Budapeŝto, endistriktoZugló. Oni profitas ĝin ripozejo, amatora sportejo, kulturcentro kun 6500 daarboj kaj herbejoj.
Tamen la plej grandaj ŝanĝoj okazis antaŭ la20-a jarcento, tie oni aranĝis la tutlandan miljaranekspozicion omaĝe al alveno dehungaroj en895. Multe da konstruaĵoj estis faritaj, eĉ la unua metrolinio de Budapeŝto havis la finstacion ĉe la Kuracbanejo Széchenyi.
En Buda troviĝas multe da montoj, ĉiuj estaskalkŝtonoj, escepte Monto Sas, kiu estasdolomito kaj Monto Vár, kiu estas fonta kalkŝtono. En Pest la monto malaperis pro la ŝtonminado. La ĉefurba estas riĉa ankaŭ jekavernoj.
La plej bonapanoramo al Budapeŝto ĝueblas sur la Monto Gellért,hungare:Gellért-hegy. Ĝi estas relative malalta (235 m), sed vide de Pest, pro siajrokoj kaj krudajdeklivoj ŝajnas multe pli granda ol ĝi vere estas. La monton kvazaŭ kronasCitadelo konstruita post la liberecbatalo en1848, kiel kazerno. La monto havas diversajn kavernojn. En la plej konata groto oni konstruiskapelon. En alia nevizitebla kaverno estas varmakvafonto.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMonto Gellért.
Monto Gellért el la Danubo-bordo
Monto Csúcs [ĉUĉ] (=monto pinto) estas vulkanforma, 452 m-ojn alta, parte loĝata monto, turista celloko kun turista domo.
Monto Hármashatár 495 m-ojn alta monto estas. Preskaŭ ĉe la pinto estas fama panoramarestoracio, kienaŭtobuso trafikas. Preskaŭ ĉe la pintoantenoj funkcias. Ĉe la montopiedoflughaveno por glitaj maŝinoj etendiĝas.
Monto János estas 527 m-ojn alta monto (la plej alta en Budapeŝto) sur la pintoelvidejo funkcias. Preskaŭ la tuton arbaro kovras.Aertelfero funkcias ĝis lapinto. La monto havas ankoraŭ nekonatan kavernon, nur la enirejo estas videbla, la tuto ŝtopiĝis. Ne estas permeso malkovri ĝin.
Monto Hárs [hArŝ] estas 245 m-ojn alta monto, ĝi famas pri kaverno nevizitebla, malgranda elvidejo kajhospitalo por idiotoj.
Monto Sas [ŝaŝ] estas 266 m-ojn alta monto, grandparte naturprotektata tereno. Tie estas instituto por mezuri latertremojn.
Monto Sváb [ŝvAb] ricevis la nomon prikanonoj deŝvaboj. Tie estas finhaltejoj dedentorela fervojo kaj infana fervojeto. Ĉe la flanka montosupro funkcias la unua hungara televida dissendilo.
Monto Vár estas la plej malalta monto, 175 m-ojn alta, 400 m-ojn larĝa kaj 1500 m-ojn longa elstaraĵo, kie estas nur konstruaĵoj kaj mankas arbaro. Supre vidiĝas la reĝa palaco aŭ fortikaĵo. Krom loĝdomojTutlanda Arkivo,muzeoj,teatro,preĝejoj k.s. troviĝas. Malsupre labirinto (parte artefaritaj kavernoj) estas turisma vidindaĵo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMonto Vár.
Monteto Rózsadomb [rOĵadomb] laŭ la nomo estas nur monteto, kie loĝadas kremo de politikistoj. La nomo venas el laturka dominado, tiam turko plantis tierozojn. Tie kaj ankaŭ en la proksimeco en la distrikto diversaj kavernoj troviĝas. Inter iliPálvölgy estas la plej konata kaj vizitebla. La proksimaMátyás (=Matiaso) havas fifamon pro la labirinto. Multaj ne trovis la enirejon, ĝis alveno de helpantoj. Oni supozis, ke inter Pálvölgy kaj Mátyás estas trairejo. Tio pruviĝis fine de lasocialismo. Estas ankaŭ aliaj kavernojJózsef, speciala subakva kaverno kajSzemlőhegy. La lasta estas vizitebla kaj oni profitas ĝin, kiel terapia loko.
Menciindas, ke rando de Pest havas altecon 245m. Sub malaperinta monto enKőbánya estas artefarita longa kaverno-labirinto, kiun labierofarado profitas.
En1870 oni planis ĝin kune kun Granda Bulvardo. La 2 vojoj renkontiĝis enplaco nomata Oktogon. Komence la vojo ne estas tro larĝa, sed tio pli kaj pli vastiĝas. Jam ĉe la komenco estasaleoj ĉe latrotuaroj, kiam la vojo vastiĝas, aldoniĝas pli novaj aleoj. Apud la avenuo imponajpalacoj (proksime de Placo de Herooj jamvilaoj konstruiĝis. En1876 la avenuo pretiĝis. La vojo kovriĝis per lignaĵo pro laĉevaloj. Fine de la19-a jarcento la publiko ne permesis konstruitramon, tial oni faris subkrustanmetroon.
La avenuo havas 3 partojn. La unua estas inter la malgranda bulvardo ĝisOktogon. Tie la larĝo estas nur 34 m. Tie troviĝasPoŝta Muzeo,Pupteatro (Budapeŝto) kajBudapeŝta Ŝtata Operejo. La sekva parto etendiĝas ĝis placoZoltán Kodály. Tio larĝas 46 m-ojn. La domoj estas iom malaltaj. La lasta parto same tiel larĝas 46 m-ojn, sed laŭ la vojo estas apartaj vilaoj kaj palacoj.
La finon de la strato Andrássy kronigas la Placo de Herooj, la plej grandioza placo de Budapeŝto. Ĝian imponan aspekton donas tri artaj konstruaĵoj: Memorpalaco Mileneuma, Belarta Muzeo kaj Arta Halo.
Unu el la plej belaj placoj de la hungara ĉefurbo, proksime al Danubo, kontraŭ la fortikaĵmonteto, tiu kvadratforma teritorio estas trankvila oazo en la urbocentro.
Tri gravaj konstruaĵoj donas la ĉefan formon al la placo.
La Parlamento konstruita por miljara datreveno de landkonveno.
La impona hungara Parlamentejo situas laŭ la Danubo ĉe Placo Kossuth Lajos. Ĝi estas la plej konata ŝtata konstruaĵo de Budapeŝto, sidejo de parlamento kaj ties kelkaj institutoj (ekz. Parlamentejabiblioteko).
Konstruado de la novgotika Parlamentejo komenciĝis en la jaro1885, kaj jam meze de la sekva jaro kunsidis en ĝi la Parlamento, sed ĝi estis finkonstruita nur en1906 kun surfaco 17745 m2. Ĝi estas 268 metrojn longa 118 metrojn larĝa. La alteco de la kupolo estas 96 m, ĝi havas 27 pordegojn kaj 29 ŝtuparojn. La eksterajn murojn ornamas 88 elstaraj figuroj de la hungara historio.
Konstruadon de la reĝa fortikaĵo komencisreĝoBéla la 4-a por defendi sin kontraŭ la eventuala plua atako detataroj.[7] En1255 jam staris tie murĉirkaŭita fortikaĵo ĉirkauita defendanta ankaŭ la urbon.
Dum la regado deSigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) la fortikaĵo iĝis pli kaj pli la sidejo de reĝoj. Tion pruvas ankaŭ la konstruadoj dum la 14-15-a jarcentoj. En ĉi tiu epoko oni konstruis ekzemple la grandegan palacon Friss (friŝŝ).
La dua granda epoko de la konstruado ligiĝas al la klera, renesanca reĝoMatiaso la 1-a (Hunyadi (Hunjadi)) dum la dua duono de la15-a jarcento. La mirindajn halojn, meblojn kaj garni-turojn de lia palaco ankaŭ la tiatempaj historiistoj menciis ravige. Post la ruinigado de la palaco fare de turka armeo, sur la lokon de mezepoka palaco komence de la 18-a jarcento oni konstruis barokan kastelon.
Dum la regado de la habsburga imperiestrino Maria Terezia oni pligrandigis la kastelon jepalaco. Poste, sekve de la bataloj por la hungara libereco kontraŭ habsburgoj, ĝi forbrulis. La rekonstruado komenciĝis laŭ la planoj de Nikolao Ybl (fama hungara arkitekto) kaj finis ĝin Alojzio Hauszmann en la jaro 1902. Dum la dua mondmilito la palaco grave difektiĝis. Post la milito sed ĉefe de la 60-aj jaroj oni rekonstruis la palacon laŭ la iama baroka originalo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMonto Vár.
Urbopartojn Buda kaj Pestpontoj interligas. Ĉiuj tiamaj pontoj detruiĝis dum la2-a mondmilito, baldaŭe ili rekonstruiĝis. Vico de la subaj pontoj sekvas fluon de Danubo.
La plej malnova ponto de Budapeŝto (Széchenyi-Ĉenponto)
Megyeri-ponto faras pli longaaŭtovojon ĉirkaŭ Budapeŝto, 1861 m-ojn longa, 36 m-ojn larĝa, pretiĝis en2008
Árpád-ponto kun enirejo ankaŭ al Insulo Margareta, longo estas 981 m, larĝo 28 m, pretiĝis en1950. Tiu ponto faras pli longa la plej eksteranbulvardon.
Margit-ponto kun enirejo ankaŭ al Insulo Margareta; longas 608 m-ojn, 25 m-ojn larĝa, pretiĝis en1876. Tiu ponto faras pli longa la mezan bulvardon.
Ĉenponto aŭ en kompleta hodiaŭa nomo Ĉenponto SZÉCHENYI [seĉenji] estis la unua konstanta ponto inter Buda kaj Pest. Ĝia nomo venas el tio, ke vojstrukturo estas alligita al kunligitaj, pendigitaj, ankritajĉenoj.
Ĝi longas 380 m, la meza aperturo estas 202,6 m. La pezo de la originala fersistemo estis 2139tunoj, kiu grandiĝis post la unua trakonstruo (1913–15) al 5194 tunoj.
Ĝian konstruon ordonis la hungara leĝo XXXV (35) el1836. Tre gravis por la afero la Budapeŝta Ponto-societo, fondita en1832 deIstván Széchenyi.
La leĝo skribis, ke sur la onta Ĉenponto ĉiu – sendepende de sia rango – devas pagi pontomonon. Tio estis la unua fendo jemuro de la nobela senimposteco.
Oni komencis la konstrulaborojn en1839 laŭ planoj de la brita inĝenieroWilliam Tierney Clark. La konstruadon efektivigisAdam Clark, la plejparton de mono pruntis riĉaj bankistoj kiel SINA György, ROTSCHILD Salamon kaj WODIANER Sámuel. Oni metis la bazoŝtonon dum festa ceremonio la 24-an de aŭgusto1842.
Szabadság-ponto estas 334 m-ojn longa, 20 m-ojn larĝa. Tiu ponto faras pli longa la plej eksteran bulvardon. Ĝi pretiĝis en1896, tiam nomataFerenc József.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAquincum.
Aerfoto pri ruinoj de Aquincum
La unuan urbon ĉi tie fondis kelta tribo (Eraviskoj) en nordo de Buda, kies karakterizan nomon Ak-ink (akvo-riĉa) konservis la Romianoj, kiuj antaŭ 2 mil jaroj konkeris la regionon okcidente de Danubo. Kiel rezidejo de vickonsulo kaj grava legio, kreiĝis vera urbo kun 2 amfiteatroj (!), kun ĉiaj atributoj de la tiama Romia civilizo: grandaj vilaoj kun mozaikoj kaj varmakva hejtado, banejoj kaj longaj akvo-kondukiloj por liveri la termalakvon al la foraj kazernoj, en la "legia urbo".
Nacia Teatro de Budapeŝto havas 4 etapojn, ĝi nun troviĝas laŭ la Danubo, tamen ne en la urbocentro, funkcianta ekde2001. Kelkaj opinias, ke la teatro simbolizasŝipon. En2005 apudePalaco de Artoj konstruiĝis.
La teatro kune kun la apuda subĉiela teatro havas 20 844 kvadratmetrojn. En la konstruaĵo centre estas la preskaŭronda sidlokaro (619 sidlokoj). Apud la konstruaĵo estas ankaŭ memorparko kune kun skulptaĵoj de hungarajaktoroj. Tie estas ankaŭ subĉiela teatro kajlabirinto elheĝo.
Krom la fortikaĵo kaj Parlamento la plej grava artvalora konstruaĵo estas laBaziliko de Sankta Stefano, kaj krom la Matias-preĝejo ĝi estas la plej frekventatakatolika religia centro.
En tiu ĉi preĝejo troviĝas la dekstramano de la unua hungara reĝoStefano la 1-a (Hungario). La relikvo restis konservita jam mil jarojn. Ĉiujare je la20a de aŭgusto okazas granda nacia festo por la memoro de la unua kristanareĝo de Hungario.
Oni konstruis ĝin de la jaro1852 ĝis1901. Ĝi estas la rezulto de la plej eminentaj hungaraj artistoj. La baziliko estas 60 metrojn alta kaj 50 metrojn larĝa kaj lakupolo estas 96 metrojn alta.
La preĝejon planis kaj konstruis en klasika stilo József Hild. Li jam antaŭ la Baziliko konstruis multajn klasikismajn domojn kaj preĝejojn. Al lia arto oni povas danki la impone simplajn trankvilajn liniojn ekstere kaj interne. Festan impreson donas la vasta ŝtuparo. Interna formo tiel estas planita, ke nenio fortiru la okulojn de la ĉefa altaro, de la monumento de Sankta Stefano.
Post la morto de Hild la kupolon finis alia elstara konstru-artisto, Miklós Ybl en eklektika stilo, li iomete riĉigis kelkajn simplajn partojn sed tio ne rompis, ŝanĝis la klasikan formon. Hodiaŭ estas modo ĉi tie aranĝi geedziĝan ceremonion.
Sur la unuaetaĝo estas religia ekspozicio, kaj kiu ne timas ŝtuparojn, povas grimpi al laturo, kaj de tie rigardi la urbon. En Hungario tie okazas la plej grandaprocesio la 20-an deaŭgusto.
Béla la 4-a konstruis gotikan preĝejon en la 1250-aj kaj 1260-ajjaroj. En1470Matiaso la 1-a alkonstruis gotikanturon kaj li tie aranĝis ambaŭ edziĝfestojn. En1541 laturkoj trakonstruis ĝin al ĉefmoskeo. En1686 ĝi denove iĝis katolika preĝejo kaj plene barokiĝis.
La Nacia Muzeo estis fondita de la palatino (= guberniestro) Jozefo kajgrafoSzéchenyi. Tiu ĉi lasta donacis al la lando sian riĉan kaj faman kolektaĵon, kaj la parlamento laŭ la propono de la eminenta palatino decidis konstrui nacian muzeon. Multaj donacemuloj pliriĉigis ĝin kaj nun jam la Hungara Nacia Muzeo en kelkaj fakoj estas inter la plej riĉaj de la eŭropaj muzeoj. Mem la konstruaĵo estas klasika, inda al la enhavo. Ankaŭ en la hungara historio havis rolon la muzeo, ĉar en 1848, dum la batalo por defendi la liberecon,Petőfi la apostolo de la libereco, deklamis sian poemon "Ek! Hungaro!", starante sur la ŝtuparo de la muzeo, entuziasmigante revolucieman homamason.
La Belarta Muzeo estis konstruita inter 1900-1906 laŭ la planoj de Albert Schickedanz kaj Fülöp Herczog. Ĝia antaŭa parto montras stilon deklasikismo kun la kopio de timpanono de Partenon-preĝejo el Ateno kun kopioj de la famaj grekaj statuoj. Malantaŭ ĝi sur la domego estas videblaj la stilo de neorenesanco.
La plej valorojn artobjektojn oni prezentas en konstantaj ekspozicioj. Krome oni regule aranĝas laŭtemajn ekspoziciojn el la propraj kaj pruntitaj artaĵoj.
La reĝa palaco, kies parto estas Hungara Nacia Galerio
La Hungara Nacia Galerio estas la plej granda nacia belarta kolekto de Hungario. Ĝiaj ekspozicioj ekde1975 estas viziteblaj en centra parto de la iama reĝa fortikaĵo. Hodiaŭ oni nomas ĝin Palaco de Buda-fortikaĵo.
En la renovigitaj partoj de la iama reĝa palaco ricevis lokon la Historia Muzeo de Budapeŝto, la Hungara Nacia Galerio, kaj en la plej lastaj jaroj la Landa Biblioteko Széchenyi.
La plej malnovaj artobjektoj de la kolekto de Hungara Nacia Galerio devenas el la Galerio de Nacia Muzeo - fondita en 1957, kunstariĝis(?) de la hungardevenaj artobjektoj de Hungara Nacia Muzeo (fondita en 1802), Belarta Muzeo, Landa Galerio kaj ĉefurba Galerio. Pli frue ĉi tiu kolekto estis ekspoziciita en la haloj de iama Kurio, nun Etnografia Muzeo.
Budapeŝto troviĝas enmodera klimato kaj ankaŭ enkontinenta klimato. La mezatemperaturo estas:11°C (enjanuaro−1°C, enjulio22°C. La jara precipitokvanto estas ĉ. 600 mm, dum vintro neĝas. En ĉiujmonatoj pluvas (aŭ neĝas). Tre malofte okazas, ke surfaco de Danubo plene glaciiĝas. Fortavento ne blovas, ĉar la montoj defendas kontraŭ ventoj.
En Budapeŝto pli ol 130 varmaj fontoj funkcias. Ene de le monto troviĝas kavernajfontoj, kies kuracakvoj nutras du banejojn. Sude funkcias la kuracbanejo kajhotelo kajkuracbanejo Gellért Szálló és Gyógyfürdő. Ĝi estis konstruita inter 1911-1918, kaj ankaŭ nun ĝi apartenas al la plej belaj kaj elegantaj hoteloj de Budapeŝto. Ene de ĝi funkcias la plej arte konstruita banejo de la ĉefurbo.
En la orienta deklivo de la monto, apud la ponto Elizabeta troviĝas la banejo Rudaŝ (Rudas-fürdő). Jam antaŭ la turka regado ĝi funkciis. En 1566 Srokoli Mustafa paŝao rekonstruis la malnovan banejon. Dum la jarcentoj plurfoje oni renovigis kaj plukonstruis ĝin, sed ankoraŭ staras partoj el la turka epoko.
Estas ankaŭ aliaj kuracbanlokoj, tial laĉefurbo havas la rangon urbo de banejoj.
La hungara sporto koncentriĝas en Budapeŝto. La plej populara sporta klubo estasFerencváros, mallonge FTC, sed oni konas ankaŭFradi. Ĝi funkcias enFerencváros (distrikto), tamen amiko rondo funkcias eĉ eksterlande. La iama urboKispest havas faman sportan klubonBudapest Honvéd FC, kiun dum lasocialismo lasoldatoj apogis finance. La alia iama urboÚjpest havas faman sportan klubon, kiun dum la socialismo la policanoj apogis finance.
Budapesti Közlekedési Központ (BKK) (esperante Transporto Centro de Budapeŝto) estas la kompanio kontrolanta la reton de Publika trafiko de Budapeŝto kaj ĝiaj antaŭurboj, fondita de la metropola komunumo la 27-an de oktobro 2010 kun ekfunkcio la 1-an de januaro 2011. Ĝi respondecas pri la integrita kunordigo de la kompetencoj de "Budapesti Közlekedési Zrt." (BKV Zrt.), de la transporta departemento de la ĉefa urbestro, de la metropola kompanio respondeca pri voj-prizorgo, kaj la aktivecoj de Parking Kft. kaj la publika kunordiga oficejo de operatoroj de metropola taksio. Ĝi celas subteni la strategiojn de disvolviĝo de publika transporto kaj vojaj infrastrukturoj je la skalo de budapeŝta aglomeraĵo.
La plej multaj trajnoj alvenas ĉe la trikapostacioj:Stacidomo Keleti (orienta stacio),Stacidomo Nyugati (okcidenta) kajDéli pályaudvar (suda). De la orienta kaj okcidenta stacioj en Pest ekzistas rektaj trajnoj al 25 eŭropaj ĉefurboj (kun Vieno konektas Budapeŝton trajnojRailjet deÖBB). De la suda stacio en Buda oni povas vojaĝi interalie alBalatono. Ĉiuj tri stacioj atingeblas permetroo. Krome ekzistas kelkaj malgrandaj stacioj por distriktoj, urbopartoj kaj varoj.
Budapeŝto estas unu el la finoj de la „Ĉeflinio por Eŭropo“, grava projekto deEŭropa Unio: Ĝis la jaro 2015 oni volas realigi rapidtrajnan ligon interParizo kaj Budapeŝto.
LaDentorela fervojo de Budapeŝto (hungareBudapesti Fogaskerekű Vasút), oficiale nomita Tramlinio numero 60, formas parton de la sistemo de Publika trafiko de Budapeŝto ebligante la uzon de ordinaraj biletoj kaj kartoj.BHÉV (hungareBudapesti Helyiérdekű Vasút, Interurba fervojo de Budapeŝto) estas normŝpura reto de publika transporto priservanta Budapeŝton kaj ties aglomeraĵon.
Tramtransporto en Budapeŝto formas parton de la publika trafiko de Budapeŝto. La tramlinioj servas kiel la dua plej grava dorsa spino de la trafika sistemo (krom la busreto), transportante pojare preskaŭ 100 milionojn da pasaĝeroj pli ol laMetroo de Budapeŝto.
Ekde2014 ekfunkciis reto de lueblajbicikloj en la meza urboparto. Se iu volas bicikli (ekzemple por iri al la laborejo), tiu luas biciklon (oftaj surstrate) pere de aŭtomato. Post biciklado la aŭtomato transprenas la biciklon.
Pro sukcesoj de la lueblaj bicikloj post jaroj oni enkondukis ankaŭ lueblajnskutilojn.
La Akvoproviza Servo de la ĉefurbo travivis du mondmilitojn, ekonomiajn krizojn, mizerajn periodojn, tamen ĝi seninterrompe kaj daŭre liveris por la ĉefurbaj konsumantoj bonkvalitan akvon. Dum la dua mondmilito la akvoduktaron damaĝis pli ol mil difektoj. La riparlaboroj ne ĉesis eĉ dum la bataloj, kiam 22 laborulojn atingis la heroa morto. La egajn damaĝojn de la konstruaĵoj kaj maŝinoj oni rekonstruis dum tri jaroj, kaj en 1947 sub rekonstruita ponto per kvar akvokonduktiloj estis ree interligitaj Peŝt kaj Buda.
La plej grava produktejo de la trinkakvo estas laSzentendre-a insulo, kie senriproĉan akvon produktas la surbordaj putoj. La akvo fluas tra tuneloj al Békásmegyer kaj Káposztásmegyer, tie ĝi renkontiĝas kun la akvo de la maldekstra bordo. Krom la nordaj produktejoj ankaŭ interne de la ĉefurbo funkcias akvoproduktejoj sur la dekstra riverbordo kaj sur laInsulo Margareta pluraj filtrantaj putoj produktas la trinkakvon. La akvon de la produktejoj maŝinejoj tra ĉefpremduktoj liveris en la reton de la zonoj kaj en la kolektajn basenojn.
Budapeŝto nuntempe jam de 40-50 kilometra distanco prenas sian akvon, kaj per multekostaj procedoj faras ĝin bonkvalita. Unu moderna, komforta familia domo postulas ĉiutage mil litrojn da akvo, kaj pro tio necesas investado de 55 mil forintoj. La kresko de la produktokostoj igas arda problemo la ŝparon de la trinkakvo. La industrio estas por la akvo-prezo instigata por ŝpari. La grandkonsumantaj entreprenoj ricevaskontingenton, superante kiun ili devas pagi grandegan punon. El tiuj sumoj la Tutlanda Akvoafera Instanco donas subtenon al tiuj entreprenoj, kiuj investas por akvoŝparado.
Ĝi estis la loko de du Internaciaj Esperantaj Katolikaj Kongresoj, la 3-a en 1912, kaj la 15-a en 1930, okaze de la festoj deSankta Emeriko.
En julio 1929 la urbo Budapest aranĝis la unuan internacian pedagogian kurson laŭCseh-metodo.Inter la 1-a kaj la 8-a de aŭgusto de1929, ĝi estis la loko de21-aUniversala Kongreso de Esperanto; ĉeestis 1256 kongresanoj el 33 landoj; la temoj estis elparolado, radio-propagando, tradukado en kongresoj.
Okazis ĉi tie ankaŭ la51-a (1966) kaj la68-a (1983) UK-oj.