Negara Brunei Darussalam, aŭ la Sultanlando de Brunejo, estasnafto-riĉa lando situanta sur la insuloBorneo. Kvankam multe malpli granda ol dum sia plej bona periodo en la16-a jarcento, laSultanlando lokiĝas super ampleksa kampo depetrolo kajtergaso, la fonto de unu el la plej altaj laŭloĝantarajNetaj Enlandaj Produktaroj el la malpli evoluintaj landoj. La ĉefurbo estasBandar Seri Begawan.
Lasultanlando Brunejo estis tre pova inter la14-a kaj15-ajarcentoj. Ĝia regno kovris la tutaninsulonBorneo kaj la sudorienton de laFilipinoj. La eŭropa influo malfortigadis laŭgrade ĉi tiun regionan povon. Pli malfrue estis mallongamilito kontraŭHispanio. La fino de la bruneja imperio kulminis en la 19-a jarcento, kiam Brunejo perdis la plimulton de siateritorio favore al la BlankulajRaĝoj deSaravako, kiel rezulto estas la nuntempa malgranda teritorio disigita en du partojn. Brunejo estis britaprotektorato de1888 ĝis1984.
Okazis malgranda ribelo kontraŭ lamonarĥio dum la1960-aj jaroj, kiu estis regata deBritio. Tiu ĉi okazintaĵo, konata kiel la ribelo de Brunejo, estis parte respondeca pri la fiasko de la kreado de la Federacio de Norda Borneo. La ribelo malhelpis la decidon de Brunejo ne partopreni la Malajan Federacion kaj estis la unua etapo de la indonezia-malaja konfronto.
Lasultano de Brunejo, kiu estis el la samadinastio ekde la 14-a jarcento, estas la estro de la ŝtato kaj de la registaro. La sultanoHassanal Bolkiah estas helpata de privata Konsilio, Konsilio de Ministroj kaj Leĝa Konsilio el 20 membroj.
Brunejo estas unu el la malmultaj landoj kie ankoraŭ ne estas agnoskata lavirina balotrajto.
Nuntempe la monarĥo posedas riĉaĵon, kiu atingas 20.000 milionojn da usonaj dolaroj, unu el la personaj riĉaĵoj plej grandaj en la mondo. Kiel ŝatanto de ekstravagancoj li havas 1500-ĉambran palacon kaj kolektaĵon de pli ol 5000 luksaj veturiloj (inter ili 165Rolls-Royce).
Brunejo estas en la norda marbordo de la insuloBorneo. Ĝi estas formata de du disaj teritorioj. La teritorio estas formita de marborda plataĵo kun marĉaj zonoj okcidente kaj nordoriente kaj interne montara regiono. La riveroj fluas je norda direkto; inter ili la plej grava estas larivero Belait.
La lando havas malsekan tropikan klimaton, kun meza temperaturo de27,8°C. La pluvado estas intensa dum la tuta jaro sed pliiĝas dum la pluvegsezono de novembro ĝis marto.
La varia faŭno de la lando inkluzivas pli ol 157 mamulajn speciojn: panteroj, tigroj, simioj kaj diversaĵo de birdoj, lacertoj kaj serpentoj. Ankaŭ ekzistas multaj naturaj rezervejoj.
Laekonomio de Brunejo ĉefe baziĝas sur la ekspluatado de minaĵoj, elfosado de nafto, natura gaso, kajkarbo. Ankaŭ ekzistas arbara ekspluatado kaj fiŝkaptado. Ĝia agrikulturo estas tipe tropika kun kultivoj kiajrizo,kokoso kajkaŭĉuko.
En 2007, Brunejo havis 374.500 loĝantojn. 67 % estis el malaja etno, 15 % elĉina deveno, 6 % estas indiĝenoj kaj la restantaj 12 % konsistas el aliaj etnoj. La oficiala lingvo estas lamalaja lingvo. La espero de vivo estas 75 jaroj. 93,9 % el la loĝantaro estas malanalfabetigita. Le mezumo de idoj per virino estas 1,97.
Laangla estas vaste parolata kaj ekzistas relative granda komunumo de elpatriigitaj britoj kaj aŭstralianoj.
Islamo estas la oficialareligio de Brunejo kaj la sultano estas la religiestro en la lando. Aliaj kredoj estasBudhismo (ĉefe ĉinoj),Kristanismo kaj en malgrandaj kaj izolitaj komunumoj, indiĝenaj religioj.
La bruneja kulturo estas simila al la malaja, kun ioma influo deHinduismo kajIslamo.La plimulto de la festotagoj korespondas al la islamaj festoj pro kio ĝi sekvas la islaman kalendaron.En majo 2014, Brunejo establasŝarion (puna kodo de islama juro).