LaBruna rato,komuna rato,stratorato, aŭ laŭ la latina scienca nomoNorvega rato (Rattus norvegicus), estas unu el plej konataj kaj plej komunajratoj.
Ĝi estas unu el plej grandajmusedoj, nome bruna aŭ griza rodulo kun korpo 25 cm longa, kaj simila vostolongo; la masklo pezas averaĝe 350 g dum la ino 250 g. Kvankam devena al nordaĈinio, tiuronĝulo disvastiĝis al ĉiuj kontinentoj escepte Antarkto, kaj estas la hegemonia rato enEŭropo kaj multe elNordameriko — kio faras ĝin la plej sukcesa mamulo sur la planedo post homoj.[1] Krome, kun raraj esceptoj, la bruna rato loĝas kie ajn kie loĝas homoj, ĉefe ĉe urbaj areoj.