Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en Belgio. Por komunumo en Francio rigardu la paĝonBruges (Gironde). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilonBruges.
Bruĝo (nederlandeBrugge) estaskomunumo enBelgio, unu el la 133 komunumoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en1128. Dum lamezepoko la urbo apartenis al la komerca ligoHanso. Bruĝo estas konsiderata unu el la plej belaj urboj de Eŭropo.
Ĝi estas la ĉefurbo de la provincoOkcidenta Flandrio en laFlandra Regiono, kaj krome administra centro de distrikto. Bruĝo situas en la nordokcidento de Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 118 053 loĝantojn.
La historia urbocentro estasMonda heredaĵo de Unesko. Ĝi estas ovo-forma kaj proksimume 430 hektarojn granda. La areo de la tuta urbo sumiĝas al pli ol 13.840 hektaroj, inkluzive de 1.075 hektaroj de la marbordo, ĉeZeebrugge (la haveno de la urbo, kies nomo signifas "Bruĝo ĉe la maro").
Kune kun kelkaj aliaj kanal-bazitaj nordaj urboj, kiel ekzempleAmsterdamo, ĝi foje estas referita kiel "LaVenecio de la Nordo". Vidu artikolonBruĝaj kanaloj.
La unuaj signoj de la homa loĝado sur la nuna teritorio de Bruĝo datiĝas de la 2-a jarcento, kiam estisgaula-romia setlejo. La nomo de Bruĝo estis unue menciita inter 850 kaj 875. Inter la 9-a kaj 12-a jarcento la urbo danke al la grava haveno kreskis ĝis internacia komerca centro.
En 1089 Bruĝo estis proklamita ĉefurbo de laGraflando Flandrio kaj ekde la 13-a ĝis la 15-a jarcento Bruĝo povis esti konsiderita la ekonomia ĉefurbo de nordokcidenta Eŭropo. Pro ĝia graveco en Bruĝo ekestis la unuaborso en la mondo.
Mapo de Bruĝo el 1562 desegnita de Marcus Gerards.
La 14-a jarcento estis la ora epoko de Bruĝo. Tiutempe la urbo havis 46.000 loĝantojn. La urbo plivastiĝis kaj estis konstruita dua remparo sur kiu ankoraŭ nun restas videblaj pluraj pordegoj. Laburgonja dinastio elektis Bruĝon kiel sian rezidejon kaj altiris multajn elstarajn artistojn, inkluzive de pentristoj kaj arkitektoj. Tio rezultis en grandega riĉiĝo de la urbo el arkitektura, arta kaj kultura vidpunkto. La monumentaurbodomo estas bona ekzemplo, sed ankaŭ multaj imponaj preĝejoj kaj domoj datiĝas de tiu periodo.
La morto deMaria de Burgonjo (1457-1482) estis turnopunkto. La burgonjanoj forlasis la urbon kaj alproksomiĝis la fino de Bruĝo kiel internacia komerco centro.Antverpeno transprenis tiun rolon dum jarcento kaj Bruĝo ruiniĝis. De 1592 ĝis 1713 lahispana reĝo ankaŭ estis grafo de Flandrio. Tiu hispana regado, akompanita de kelkaj religiaj militoj, pli trenis la urbon en la abismon.
Finfine, estis la franclingva romanoBruges-la-Morte (Bruĝo la mortinta) deGeorges Rodenbach, kiu denove famigis la urbon. En tiu libro Bruĝo estis priskribita kiel malriĉiĝinta sed mistera kaj tio kondukis al subita inversio en la internacia intereso. La historia heredaĵo estis remalkovrita (ankaŭ danke al la multaj britoj kiu tiutempe loĝis en Bruĝo) kaj konstruo de la haveno de Zeebrugge en 1896 ankaŭ metis ekonomian bazon por revivigo. La ekspozicio de pentraĵoj deJan van Eyck,Rogier van der Weyden,Hans Memling kaj aliaj (la t.n.Flandraj Primitivuloj) en 1902 estis la impeto por la forta kultura kaj turisma disvolviĝo kiu karakterizas la urbon ĝis nun.
Dum la du mondmilitoj Bruĝo ne spertis grandajn detruojn. En 1971 la teritorio de la urbo estis pligrandigita per kunfandiĝo kun la ĉirkaŭaj komunumoj. En 2000 la urbocentro iĝisMonda heredaĵo de Unesko kaj dum 2002 Bruĝo estisEŭropa Kultura Ĉefurbo.
La areo en kiu Bruĝo kreskis kuŝas je la rando de lapoldero, ĉirkaŭ 15 km de laNorda Maro.
Bruĝo havas ok partkomunumojn, ses — Bruĝo,Sint-Andries,Sint-Michiels,Assebroek,Sint-Kruis kajKoolkerke — havas urban karakteron kaj du —Dudzele kajLissewege — estas karakterizitaj de unuflanke kampara kaj aliflanke haveno-rilata pejzaĝo. La historia urbocentro — la tiel nomataovo ene de la remparo — havas la plej altan loĝdensecon. Ankaŭ kvartaloj najbaraj al la urbocentro ofte havas altan densecon, kelkfoje pli altan ol iuj kvartaloj en la centro.
Tra la jaroj, la areo de la urbo konsiderinde grandiĝis. Malsupre estas superrigardo de la aneksitaj komunumoj kaj kvartaloj (montrita estas la jaro en kiu la aneksado okazis).
Temperaturo dum julio inter 1988 kaj 2007.precipitaĵo dum la somero inter 1988 kaj 2007.
En Bruĝo regasmodera klimato, influata de la apuda maro. Vintro estas relative milda kaj somero estas sufiĉe freŝa. LaGolfa Marfluo de laAtlantika Oceano varmiĝas la Nordan Maron. La okcidenta kaj sudokcidenta ventoj estas tial pli mildaj. Dum vintro la meza temperaturo estas ĉirkaŭ2°C, dum somero20°C.
La plej humidaj monatoj de la jaro normale estas aŭgusto, oktobro, novembro kaj decembro, sed dum la tuta jaro eblas multa pluvo. La plej sunplenaj monatoj estas majo ĝis aŭgusto.
De la 117.577 loĝantoj je la 1-a de januaro 2013, estis 57.050 viroj kaj 60.527 virinoj. Estis 22.705 bruĝanoj en la aĝogrupo de 0 al 19 jaroj, 68.832 en la aĝogrupo de 20 al 64 jaroj, kaj 26.040 +65-jaruloj. La urbo havis 52.776familiojn kaj 4962 personoj havis eksterlandanŝtatanecon. Dum 2013 estis 1023 naskiĝoj kaj 1277 mortoj.
Fonto: NIS (Nacia Statistika Instituto) - Rim.: 1806 ĝis 1970=popolnombradoj; ekde 1971=loĝantoj je la 1-a de januaro
1899: Anekso de Sint-Pieters-op-den-Dijk kaj partoj de Dudzele, Koolkerke, Lissewege kajUitkerke (+ 20,97 km² kun 2984 loĝantoj)
1901: Anekso de partoj deHeist, Lissewege, Sint-Andries kaj Uitkerke (+ 3,90 km² kun 465 loĝantoj)
1932: Anekso de parto de Lissewege kajZuienkerke (+ 5,73 km² kun 732 loĝantoj)
1956: Anekso de parto de Sint-Michiels (+ 0,16 km² kun 24 loĝantoj)
1971: Anekso de Assebroek, Dudzele, Koolkerke, Lissewege, Sint-Andries, Sint-Kruis kaj Sint-Michiels kaj partoj de Heist,Loppem kaj Oostkamp; cedo de parto alOostkerke (+ 95,54 km² kun 65.903 loĝantoj)
1977: cedo de parto al Damme (- 2,75 km² kun 367 loĝantoj)
Domoj kun ŝtuparforma gablo enDweersstraat.LaPrinsenhof (princa korto), nun kvinstela hoteloDukes' Palace.Vido al Rozenhoedkaai, kun fone la belfrido.Dijver, kun fone la turo de la preĝejo deNia Sinjorino kaj antaŭe kelkaj tipajcignoj.La Kruispoort.La belfrido.La urbodomo.La Gruuthuse-muzeo.
Bruĝo estas hodiaŭ plej konata kiel historia urbo kun multaj kulturaj heredaĵoj. La historia centro estas bone konservita. La nuna aspekto de la urbo tamen estis forte influita de la intereso en laGotika Reviviĝo en la 19-a jarcento. Multaj konstruaĵoj estis poste ornamitaj, restarigitaj aŭ rekonstruitaj en novgotika stilo. Lakanaloj, la historio kaj la vendejaj stratoj allogas multajn homojn.
Por la turistoj la urbocentro havas centon da hoteloj kun pli ol 8300 litoj. Lajunulargastejoj havas plian 1300 litojn.
La multaj restoracioj kaj butikoj celantaj la turistojn, tamen, parte forpuŝas la loĝantojn, ĉefe en la turisma kvartalo, la t.n.ora triangulo (kies pintoj estasStacidomo - 't Zand - Markt).
Ĉie en la urbo estas historiaj konstruaĵoj. La du ĉefaj placoj de la urbocentro estas:
La komerca ĉefplacoMarkt, kun labelfrido kaj pluraj novgotikaj konstruaĵoj, i.a. la Provinca Palaco (kie ĝis la fino de la 18-a jarcento troviĝis la 'akvohalo', kovrita haveno).
La administra ĉefplacoBurg kun i.a. laurbodomo kaj la eksa juĝejo, ĝis laFranca Revolucio la administra centro de laBrugse Vrije, la kampara ĉirkaŭaĵo de Bruĝo.
En kaj ekster la urbocentro estas dekoj da preĝejoj kaj monaĥejoj, de tre malnovaj ĝis modernaj. Pluraj monaĥejoj jam malaperis aŭ ricevis alian uzon pro manko de monaĥoj. Ankaŭ por la ne plu bezonataj preĝejoj oni arde serĉas alian destinon.
La unua filmprezentado en Bruĝo okazis la 5-an de septembro 1896 enDe Gouden Arend, Vlamingstraat 46, kontraŭe de la urba teatro.
Dum la pasintaj jardekoj la kinejoj unu post la alia malaperis. En la urbocentro restasCinema Lumière, ekster la centro (en Sint-Michiels) estasKinepolis.
La plej malnovaj parkoj estas laremparo, kiu ĉirkaŭas la urbocentron, kaj laBotanika ĝardeno (oficialeKoningin Astridpark), ambaŭ kreitaj en la 19-a jarcento. Al tiuj aldoniĝis ekde la 1970-aj jaroj pluraj malpli grandaj parkoj, eksaj privataj parkoj, restaĵoj de malaperintaj monaĥejoj aŭ sur tereno de eksaj fabrikoj. Ankaŭ ekster la centro estas grandaj parkoj.
La nova konstruaĵoj de la ŜtataArĥivo (Rijksarchief) je Predikherenrei (Coupure).
Ĉefa urba biblioteko estasBiekorf (nomita laŭ revuo kiun fondisGuido Gezelle) kun modernaj kaj historiaj librokolektoj. Ĝi havas 12 filiojn dise en la urbo.Tolhuis estas provinca biblioteko, interesa pro sia kolektoWestflandrica (dokumentoj priOkcidenta Flandrio). Estas kelkdekaj privataj kaj duonpublikaj bibliotekoj (ligitaj al lernejoj, monaĥejoj...), konsulteblaj post interkonsento.
Bruĝo gastigas urban (je Burg), provincan (enSint-Andries) kaj ŝtatan (je Predikherenrei) arĥivojn. Krome estas pluraj privataj kaj specialigitaj arĥivoj.
Bruĝo havas regionan gazeton, laBrugsch Handelsblad (Bruĝa komerca gazeto), fakte regiona eldono de laKrant van West-Vlaanderen (Gazeto deOkcidenta Flandrio). Krome tutflandraj tagaj gazetoj kielHet Nieuwsblad kajHet Laatste Nieuws enhavas paĝojn kun novaĵoj el la regiono.
Estas kelkajlokaj radiostacioj kaj televida stacioFocus por la norda kaj okcidenta parto de la provinco.
Bruĝo estas grava ekonomia centro. La urbo havas, postAntverpeno kajGento, la plej altan nombron da laborpostenoj enFlandrio: pli ol 74.000 en 2012. De la profesi-aktiva loĝantaro (20-64-jara) en 2012 73,3% profesie laboris. La 1-an de januaro 2013 Bruĝo havis 3.618 labor-serĉantojn, aŭ proksimume 6,6% de la laborforto, el kiuj 36% longtempe.
La meza jara enspezo je persono estis 17.847 eŭroj en 2011.[1]
LaElly Mærsk, unu el la plej grandaj kontenerŝipoj en la mondo.
Lamarhaveno de Bruĝo, kutime nomataZeebrugge, estas la plej granda laborprovizanto de Bruĝo, multe pli granda ol la turismo. Ĉefaj trafikoj estas konteneroj kaj novaj aŭtoj.
En la industriaj zonoj de la urbo estas multaj etaj ĝis mezgrandaj entreprenoj kiuj aktivas loke, nacie kaj internacie. Post la malapero dePhilips, kiu dum jardekoj havis televidilo-fabrikon en la urbo, restas nur du filioj de gravaj multnaciaj entreprenoj:Bombardier Transportation (fervojaj veturiloj) kajDana Corporation (transmisioj por pezaj veturiloj).
Sude de la urbo, jam delonge estas planata zono por ĉefsidejoj kaj esplorejoj de altteĥnologiaj entreprenoj. Tiu projekto, nomitaChartreuse, pro politikaj kaj administraj kialoj daŭre restas plano.
Noordzandstraat, kun dekstre la enirejo deZilverpand.
La ĉefaj komercaj stratoj en la urbocentro estas la du paralelaj stratoj kiuj konektas 't Zand kajMarkt: nordeNoordzandstraat kajGeldmuntstraat, sudeZuidzandstraat kajSteenstraat. Inter tiuj du aksoj estasZilverpand, iama mezlernejo, nun kuno de subtera parkejo, stratnivelaj vendejoj kaj supraj loĝejoj.
Ekster la centro troviĝas vendejoj laŭlonge de la ĉefaj vojoj, ekzemple jeMaalsesteenweg kajSint-Pieterskaai, kaj en kelkaj vendejaj zonoj, ekzempleFort Lapin,Hoge Express kajExpress Park.
Sude de Bruĝo estas laE40-aŭtovojo kiu oriente ligas la urbon kunGento kajBruselo kaj en la alia direkto sekvante la marbordon kun Francio. La E403, daŭrigo de laExpressweg (N31) el Zeebrugge, ligas la regionon al sudaj urbojKortrijk,Tournai kajLille. Norde de la urbo komencis konstrulaboroj por plibonigi la konekton de la haveno kun laE34 en la direkto deAntverpeno.
La N351 (Bevrijdingslaan) iĝu, post konstruo de kelkaj aldonaj pontoj, la preferata konekto inter la aŭtovojoj kaj la urbocentro.
La ĉefastacidomo troviĝas je la sudokcidenta rando de la urbocentro. Estas kelkaj etaj trajnhaltejoj sur la fervojo linio al Zeebrugge.
Ekde Bruĝo estas linio okcidenten alOostende, nordokcidenten alBlankenberge, norden al Zeebrugge, nordorienten alKnokke-Heist, orienten al Gento kaj Bruselo, kaj suden alKortrijk Sur la gravaj linioj estas almenaŭ du rapidaj trajnoj hore.
LaKoningsbrug-ponto super laSpiegelrei, kun fone laPoortersloge.
Nun sur la urbocentrajbruĝaj kanaloj nur veturas turismaj ŝipetoj. La plej grandaj (Langerei kaj Coupure) ĝis en la 20-a jarcento estis uzitaj por vartransporto. Ankaŭ la kanalo alDamme kajSluis nur utilas al turismo. La interna haveno de la urbo estas konektita al la maro per kanaloj al Zeebrugge kajOostende. Enlanden la nura konekto estas la kanalo alGento. Ĝi estis plilarĝita kaj uzebla por larĝajbarĝoj ekdeBeernem, sed la modernigo inter Beernem kaj la interna haveno de Bruĝo dum jardekoj estis prokrastita, ĉar estis planoj por tute nova kanalo norde de la urbo. En 2014 oni finfine konkludis ke tiu projekto estas teknike kaj finance apenaŭ realigebla kaj la flandra registaro intencas rapide modernigi la restantan parton.
Bruĝo ne havasflughavenon. Plej proksima, je 25 kilometroj, estas tiu de Oostende (Middelkerke), sed ĝi ne ofertas regulajn liniojn. Je iom pli ol 100 kilometroj estas la flughavenoj de Bruselo (Zaventem), bone atingebla per trajno, kajCharleroi, atingebla per privata busservo.
Ĝis 1951 la enurban publikan transporton prizorgis elektrajtramoj. Poste ilin anstataŭis busoj. Eksterurbe unue veturis vapor-, poste dizelaj tramoj; ankaŭ ilin anstataŭis busoj. Estas translima buslinio alBreskens (Nederlando). Tra Zeebrugge pasas laKusttram kiu priservas la tutan belgan marbordon.
Kiel provinca ĉefurbo Bruĝo ankaŭ estas ankaŭ regiona centro por instruado. Estas multaj mez- kaj altlernejoj. Universitaton Bruĝo ne havas, sed kelkaj altlernejoj havas kunlaborkontrakton kun universitatoj deLoveno kajGento. LaKolegio de Eŭropo ofertas postbakalaŭrajn eŭropajn studojn.
En la sporta mondo Bruĝo estas ĉefe konata proClub Brugge kajCercle Brugge, du el la plej malnovajfutbalo-kluboj deBelgio. Ekde kelkaj jardekoj ili kune uzas la Jan Breydel-stadionon enSint-Andries. Tamen, la situo de granda stadiono en dense loĝata kvartalo estas problemiga. Unue estas planita nova stadiono sude de la urbo jeChartreuse, sed nun estas projekto por du stadionoj jeBlauwe Toren, norde de la urbo.
La ĉefaj malsanulejoj de Bruĝo estasSint-Jan en kvartaloSint-Pieters (ĝis ĉirkaŭ 1970 establita en la urbocentro) kajSint-Lucas enSteenbrugge (nove konstruita en la 1960-aj jaroj).
Bruĝo estas sidejo de lakatolikaepiskopo de ladiocezo de Bruĝo, kunkatedralo kajseminario. Pro manko de pastroj laparoĥoj estas grupigitaj kaj antaŭvideblas ke baldaŭ plurajpreĝejoj perdos sian funkcion kaj estos reuzataj por aliaj celoj. Simila situacio estas ĉe la monaĥejoj, kiuj iom post iom estas forlasitaj.
En Bruĝo ankaŭ estas reprezentataj kaj havas siajn kunvenejojn multaj aliaj religioj,liberpensuloj kajframasonoj.
Bruĝo havas longan tradicion de pristudado de sia historio. En 1838 estis fondita la historia societoSociété d'émulation pour l'histoire et les antiquités de Bruges et de la Flandre Occidentale. Estis la oficialigo de neformala grupeto de tri pastroj (Charles Carton, Joseph-Olivier Andries kajFerdinand Van de Putte), oraĵistoFrançois De Hondt kaj apotekistoPhilippe De Stoop. Ekzemplo estis lalearned societies en Britio. Dum sia ekzisto ĝi evoluis de societo de la ĉefe franclingva elito al pli malferma asocio de nederlandlingvaj fakuloj kaj interesitoj. En 1979 ĝi oficiale alprenis la nederlandlingvan nomonGenootschap voor Geschiedenis te Brugge (Societo por Historio de Bruĝo).
LaGenootschap estas la plej prestiĝa tia asocio en la urbo, sed ekzistas pluraj aliaj. Gvidan rolon en la pristudo de la loka historio havas la urba arĥivo ekde sia translokiĝo al pli bona alirebla ejo jeBurg 11A. Kun helpo de skipo de volontuloj realiĝis diversaj projektoj por igi la enhavon de la arĥivo pli bone alirebla por interesitoj, ankaŭ en bita formo kaj tra la interreto. Unu tia projekto estas Huizenonderzoek (esplorado de la historio de domoj) kiu ekde 1995 ligas la informojn de la urba katastro el la 16-a ĝis 19-a jarcento al historiaj mapoj. La projekto pro daŭra aldono de informoj pliampleksiĝis kaj plikompliĝis. En 2013-2014 Huizenonderzoek estis transprenita de "Kaart en Huis", nova projekto kiu plene ekspluatas la eblojn de geografia informsistemo (GIS), tute konsultebla rete, sen devigo de registrado.
Estas la intenco aldoni kaj interligi laŭeble multajn informojn, rete konsulteblajn de historiistoj, interesitoj, turistoj... ne nur ekde sia hejma aŭ oficeja komputilo, sed ankaŭ surstrate per poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj. Iom post iom aldoniĝos informoj pri aliaj urbokvartaloj.
La moknomo de la bruĝanoj estaszotten (frenezuloj). Tiun kromnomon ili ŝuldas, laŭ legendo, alMaksimiliano de Aŭstrio. Okaze de sia lukto por aŭtonomeco, la bruĝanoj en 1487 dum iom da tempo malliberigis Maksimilianon. Sekve al tio, li malpermesis al ili la okazigon de jara foiro kaj aliaj festoj. Provante pacigi lin Bruĝo okazigis grandegan feston honore al li kaj demandis permeson denove organizi foiron, kolekti impostojn kaj... konstrui novan frenezulejon. Li respondis: "Fermu ĉiujn pordegojn de Bruĝo kaj vi havos frenezulejon". LokaBierfarejo De Halve Maan antaŭ kelkaj jaroj surmerkatigis bieron kun la nomoBrugse Zot.