Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Bromokrezola purpuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bromokrezola purpuro
Plata kemia strukturo de la
Bromokrezola purpuro
Tridimensia kemia strukturo de la
Bromokrezola purpuro
Purpuraj kristaloj da bromokrezola purpuro.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Purpuro de bromokrezolo
  • 5,5-dubromo-o-krezolo-sulfonoftaleino
Bromokrezola purpuro
pH malsupre de 5.2flava
pH supre de 6.8purpura
Kemia formulo
C21H16Br2O5S
CAS-numero-kodo115-40-2
ChemSpider kodo7974
PubChem-kodo8273
Fizikaj proprecoj
Aspektopurpuraj kristaloj
Odorosenodora[1]
Molmaso540,22 g mol−1
Denso1,6509 g/ml
Merck Index15,1394
Acideco (pKa)6,3[2]
Ekflama temperaturo36 °C[3]
Fandpunkto241,5°C (malkombiniĝas)
Solveblecomalmulte solvebla en akvo (<0,1%), etanolo (80 mg/ml),metanolo 4 mg/ml[4], tre solvebla en alkalaj solvaĵoj.
pHturnopunkto malsupre de 5,2 (flava) kaj supre de 6,8 (purpura) (blua)
Mortiga dozo (LD50)-
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH315,H319,H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261,P264,P271,P280,P302+352,P304+340,P312,P321,P332+313,P337+313,P362,P403+233,P405,P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Bromokrezola purpuropurpuro de bromokrezolo, estaspH-indikilo kun kemia formuloC21H16Br2O5S, uzata en laboratorioj por klinikaj analizoj kaj mezuradoj dealbumino. La purpuro de bromokrezolo uzatas kune kunetilruĝo kiel indikilo de procezoj enmembranoj dekloroplastoj. Kiam asociita al labromokrezola verdo ĝi uzatas en analizo deveterinaraj medicinaĵoj. En kelkaj situacioj ĝi ankaŭ uzatas por identigo dedermatofitaj bakterioj kajfungaj infestiĝoj.

Proprecoj

[redakti |redakti fonton]
  • Simile al labromokrezola verdo, la strukturo de la bromokrezola purpuro modifiĝas kun la pH. Ŝanĝo en la acideco-nivelo kaŭzas devion en la ekvilibro inter du malsamaj strukturoj havantaj malsamajn kolorojn. En preskaŭ neŭtralaj kaj alkalaj solvaĵoj, la substanco posedassulfonatan strukturon kiu donas al la solvaĵo la karakterizan purpuran koloron. Tiam kiam la pH malaltiĝas, la purpuro de bromokrezolo konvertiĝas al iu ‘’’sultono’’’[5] koloriganta flave la solvaĵon.

konduto de la bromokrezola purpuro en akva solvaĵo

Sintezo

[redakti |redakti fonton]

Purpuro de bromokrezolo estiĝas perbromigo de lametakrezola sulfonoftaleino.

metakrezola sulfonaftaleino + 2bromo{\displaystyle {\mathsf {{\xrightarrow[{\,}]{}}\,}}}bromokrezola purpuro + 2bromida acido

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fiisher Scientific
  2. Santarosa. Arkivita ella originalo je 2021-04-14. Alirita 2021-08-28 .
  3. Chemical Book
  4. Alfa Aesar
  5. Sultono estas estero de la ciklasulfonata acido.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bromokrezola_purpuro&oldid=8915452"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp