Broklino (angle Brooklyn) estas urboparto deNovjorko, havis loĝantaron de2 736 074 (laŭ la censo de 2020). La nederlandanoj fondis la urbon, nomis ĝinBreuckelen (laŭ la vilaĝoBreukelen en Nederlando), sur la insuloLonginsulo en1636. Ĝi estas identa alKantono Kingzo,angle Kings County.
Broklino korporaciiĝis kiel urbo en 1834, kaj ĝi unuiĝis kunNovjorko en 1898. Tri pontoj kunigas Broklinon kunManhatano el kiuj plej fama estas laBroklina Ponto, kaj la Verrazano-Mallarĝejo Ponto kunigas ĝin kunStaten-Insulo. La Broklino-Baterio Tunelo estas 35m profunda tunelo inter Broklino kaj"the Battery" en Manhatano. Oni povas facile atingi Broklinon de aliaj burgoj en metroo.
Broklino havas multajn bonajn parkojn, muzeojn, preĝejojn, kaj historiajn najbarejojn. En la suda parto estasConey Island, fama kaj populara amuzejo kaj oceana plaĝo.
Inter la partnerurboj estas: