Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Brodado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elBrodaĵo)
Krucbrodaĵo

Brodado estas antikva formo deornamakudrado.Linioj kajbildoj estas farataj per kudrado perfadenoj sur alia materialo, precipe ŝtofo. Tradicie, oni uzas brodadon por ornamivestojn kajmeblojn.

LaŭFrancisko AzorínBrodi estasKudrornami reliefe teksaĵojn, per silko, lano, lino, kolorigitaj, aŭ orofadeno, aŭ arĝentofadeno. La brodaĵoj povas esti bareliefa, altreliefa aŭ surmetata.[1] Li indikasetimologion el keltabroud (pikilo) kaj el latinaacupingere.[2]

Historio

[redakti |redakti fonton]

EnĈinio brodado estis delonge konata, sed ankaŭ en la malnovaHindio kajEgiptio oni brodadis. La unuaj brodaĵoj estis nur geometriaj figuroj, sed laasirianoj ŝajne la unuaj brodisbestojn kajhomojn sur siajnvestaĵojn kajkurtenojn. De ili lernis lagrekoj kaj de ĉi tiuj laromianoj, kiuj nomis brodaĵonfrigaj verkoj. Dum lamezepoko en lamonaĥejojmonaĥinoj brodisreligiajnvestojn kajaltarajn kajpreĝejajntukojn.

Kelkaj maloftaj specimenoj, kiel ekzemple germana imperiestra entroniĝmantelo montras ankoraŭ hodiaŭ la nivelon de la tiama brodarto. Sed dum la11-a jarcento laaraboj superis tiujn verkojn. Kiam edukado iĝis sekulara, ankaŭ brodado iĝis tia. Unue enBritio, sed poste enBurgundio ĝi atingis sian plej altan nivelon dum la14-a jarcento, kaj de tiam ĝis nun nur malaltiĝis

Brodad-kudreroj

[redakti |redakti fonton]

Maŝina brodado

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas maŝinoj por brodado - brodmaŝinoj. Brodmaŝinoj brodas laŭprogramoj de brodado. Kutime oni preparas programojn perkomputilo uzante specialanprogramaron. La programoj kutime povas difini multkoloran brodadon.

La brodmaŝinoj povas esti hejmaj kaj industriaj.

Hejmaj brodmaŝinoj

[redakti |redakti fonton]

La hejmaj brodmaŝinoj estas kutimekudromaŝinoj kun aldona funkcio de brodado. La hejmaj brodmaŝinoj kutime povas brodi samtempe kun nur unu koloro. Multkolorajn brodaĵojn oni povas plenumi ŝanĝante fadenon post fino de brodado de certa koloro. Praktike tio okazas en tiu maniero, ke post brodado de unu koloro la programo de brodado haltigas la brodmaŝinon kaj atendas ŝanĝon de fadeno al alia koloro. Tiam oni devas ŝanĝi ambaŭ fadenojn - supran kaj suban.

La brodmaŝinoj estas multekostaj, tial atentu ĉe aĉetado al sekvantaj aferoj:

  • La kvalito de brodmaŝinoj ne estas ĉiam bona.
  • Brodmaŝinoj devas havi reguladon detensio de ambaŭ fadenoj - supra kaj suba fadeno. Brodmaŝinoj kun regulado de tensio nur de supra fadeno ne brodas bone.
  • Ĉe aĉetado nepre provu la maŝinon. Se la maŝino ne brodas kontinue dum 15 minutoj, ne aĉetu ĝin.

Ĉe brodado atentu, ke la partoj movantaj de brodmaŝino ne tuŝu eksterajn objektojn ĉar tio povas rompi la maŝinon. Por tio ne starigu la maŝinon proksime de muro aŭ meblaro.

Industriaj brodmaŝinoj

[redakti |redakti fonton]

La industriaj maŝinoj estas kutime nur brodmaŝinoj, sen kombino kun kudromaŝino. Ili povas kutime brodi samtempe kun kelkaj koloroj, ekzemple 6 koloroj.

Fotogalerio

[redakti |redakti fonton]
  • Kruckudrero
    Kruckudrero
  • Brodadkudrero
    Brodadkudrero
  • Nigra-blanka brodado
    Nigra-blanka brodado
  • Brodado sur maldika ŝtofo
    Brodado sur maldika ŝtofo
  • Kruckudrero
    Kruckudrero

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 41.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Brodado&oldid=9262949"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp