LaBrita Kininstituto mallongigitaBFI (angleBritish Film Institute) estasneprofitcela organizaĵo establita pere de reĝa aktoRoyal Charter por:
Kuraĝigi la disvolvigon de la artoj de kino, televido kaj de animacia bildo tra Britio, por helpi ties uzadon kiel registro de la nuntempaj vivo kaj manieroj, por helpi edukon pri kino, televido kaj animacia bildo ĝenerale, kaj pri ties efiko pri socio, por helpi aliron al kaj aprezon de plej larĝa ebla gamo de brita kaj mondakinoj kaj por establi, zorgi kaj disvolvigi kolektojn kiuj montru la filman bildon de historio kaj heredo de Unuiĝinta Reĝlando.[1]
Ĝi estis fondita en1933. Ties arkivo enhavas pli ol 50,000 fikciajn filmojn, ĉirkaŭ 100,000 nefikciajn titolojn kaj ĉirkaŭ 625,000 televidajn programojn. La organizo administras du kinejojn nome laBFI Southbank (iamNational Film Theatre (NFT)) kajLondon IMAX, ambaŭ ĉe la suda bordo de la riveroTamizo enLondono. Alia agado estas festivaloj, produktorado de televidaj programoj ktp.