Britannia (laŭ lalatina lingvo;anglalingve:Britain) dum laantikva epoko de Eŭropo estis la nomo por la tiuepoke dekeltoj loĝata insulo en la nordokcidento de Eŭropo, okcidente de la insuloIrlando. Hodiaŭ la esperanta vortoBritio uziĝas sinonime por la longa ŝtatonomoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando, kiu krom la antikvanBritannia ankaŭ ampleksas la nordan parton de Irlando kaj la pli etajn el labritaj insuloj - kontraste al la same origine kelta regionoBretonio en norda Francio, kiun oni konsideris "Eta Britio", en la angla kaj pluraj aliaj naciaj lingvoj ekestis la vorto "Granda Britio" (angleGreat Britain) por la plej granda de la britaj insuloj norde de Bretonio. La teritorio ampleksas la hodiaŭajn landojnAnglio,Kimrio kajSkotio, kvankam la provinco de laRomia ImperioBritannia, kiu ekestis dum la jaro43 post Kristo, nur ampleksis la areon deAnglio kajKimrio, do la sudan duonon de la insulo sen la nordaSkotio.
La probabla antaŭkelta nomo porBritannia estasAlbion.
La nomoBritannia supozeble devenas de lamalnovirlanda vortobrith- respektivebreith-, kio signifastatuita.
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestroTrajanus
La vortoBritannia do ene de laRomia Imperio ankaŭ estis la nomo por la romia provinco, instalita post konkero de la suda duono de la insulo dum la jaro43 sub la romia imperiestroClaudius. Ĝia norda limo dum la sekvaj generacioj ofte ŝanĝiĝis.Londinium estis fondita ĉirkaŭ la jaroj 47–50 n.e.[1][2] Poste ĝi iĝis grava haveno, vojkruciĝo kaj la ĉefurbo de la Romia Britio.
Dum la jaroj post80 la romiajlegioj marŝis konsiderinde pli norden kaj provis armee kontroligi la tiean regionon. Tamen dum la jaro120 ili retiriĝis ĝis limo, kiu korespondas al la nuna limo inter Anglio kaj Skotio, kaj tie konstruis protektan muregon, laMuron de Hadriano laŭ la tiama romia imperiestroHadriano, por protekti la romian, sudan parton de la insulo de atakoj de laPiktoj. Dudek jarojn pli poste, dum140, la romia armeo ankoraŭfoje agrese atakis la Piktojn kaj konstruis laMuron de Antonino pli norde, kiu tamen jam dum la jaro160 devis esti forlasita de la romianoj - la Muro de Hadriano markis la konstantan nordan limon de laRomia Imperio.
Dum la jaroj212 respektive213 la provinco dividiĝis al la partojBritannia Inferior (norda Anglio ĝis laMuro de Hadriano) kajBritannia Superior (suda Anglio kaj Kimrio). Post la administra reformo de la romia imperiestroDiokleciano komence de la 4-a jarcento post Kristo ekzistis kvar, pli etaj, provincoj:Britannia Prima en la sudokcidento,Britannia Secunda en la nordo,Flavia Caesariensis en la nordoriento kajMaxima Caesariensis en la sudoriento. Britannia samtempe iĝis "diocezo", do 'superprovinco'.
Ekde la jaro343 la loĝantoj de Britannia ripete suferis sub armeaj atakoj de laSaksoj,Piktoj kajSkotoj. Ĉiam pli da armeajlegioj sendiĝis for el Britio al pli kernaj regionoj de la imperio, kiuj same estis sub atako de popoloj stormantaj en la imperian teritorion. Fine por defendo de la enloĝantaro nur restis unuoj de helpaj soldatoj, kiuj ĝenerale estis lokuloj. La Muro de Hadriano dum la jaro400 estis forlasita, kaj oni provis fortikigi unuopajn loĝlokojn kontraŭ fremdaj atakoj. La lastaj romiaj soldatoj dum la jaro410 forlasis la insulon, kvankam la plejmulto jam foriris dum la jaroj401 kaj407. Malarmeaj romiaj administraj postenuloj komence ankoraŭ restis, sed baldaŭ pro la pli puŝaj atakoj de la saksoj, piktoj kaj skotoj ili ankaŭ forlasis la landon. Tamen ŝajne dum la jaro440 la romia armeo reakiris iom da kontrolo super la insulo, tamen nur por mallonga tempo. LaRomia Imperio neniam formale rezignis pri sia rajto je la insulo - ankoraŭ dum la jaro540 la romia imperiestroJustiniano la 1-a pledis posedorajton pri la insulo.
Dum la romia tempo, la imperiaj britoj ankaŭ alparolis sian ĉefan diinon per la nomoBritannia kaj adoris ŝin samrange la "centraj" romiaj dioj.
↑Hill, Julian. kaj Rowsome, Peter. (2011)Roman London and the Walbrook stream crossing : excavations at 1 Poultry and vicinity, City of London, Rowsome, Peter., Museum of London Archaeology., Londono: Museum of London Archaeology, p. 251–62.ISBN 978-1-907586-04-0.OCLC778916833.