LaUnion Jack, ankaŭ nomata laUnion Flag, estas la nacia flago de laUnuiĝinta Reĝolando deBritio kajNord-Irlando, kaj estis uzata en la tuta Brita Regno. La flago konservas oficialan kaj duon-oficialan statuson en multaj landoj de laBrita Regnaro.
La hodiaŭa formo de la flago datiĝas de1801, kiam la kronoj deBritio kajIrlando unuiĝis, kaj ekestis la Unuiĝinta Reĝolando.
La ĝustaj proporcioj de la flago estas 3:5 aŭ 1:2, kvankam labrita mararmeo uzas la proporciojn 1:2.
La flago ne estas simetria. La larĝa blanka strio (de laandrea kruco) estu super la oblikva ruĝa strio (de la patrika kruco) (je la flanko de la masto). Ĉi tio gravas kiam la flago estas renverse pendata kiel alarmsignalo.
La Union Jack ekestis kiam reĝo Jakobo la 6-a de Skotlando ankaŭ fariĝisJakobo la 1-a de Anglio je la12-a de aprilo1606. La ruĝageorga kruco de la flago deAnglio estis gluita sur la flago deSkotlando. La fono de la Union Jack tamen estas pli intense blua ol tiu de la skota flago. Ankaŭ estas menciinda ke la flago de la tria hodiaŭa federacia ŝtatoKimrio, ne estas parto de la Union Jack, ĉar Kimrio estis jam pli frue aneksita de Anglio, subEduardo la 1-a de Anglio.