Elrigardo de turo de katedralo de Sankta JohanoNacia Forumo de MuzikoLa ĉefa muzikaaŭditorio kun la 1804 sidlokoj de laNacia Forumo pri Muziko, je la dispono de laMuzika Universitato de VroclavoLafojero de laNacia Forumo pri Muziko, je la dispono de laMuzika Universitato de VroclavoOssolineum - pola scienca kaj kultura instituto ĝis la jaro 1945 enLvovo post 1945 en VroclavoVroclava placoUrbodomoĈefa fervoja stacidomoSky Tower – la plej alta domo (konstruaĵo) en PollandoHala Ludowa / Jahrhunderthalle, nun nomata laJarcenta Halo, ĝi estas en la listo deMonda heredaĵo de Unesko
Breslaŭo ekde la 11-a jarcento estis la centro de unu el multajsileziaj duklandoj, kaj ekde la 14-a jarcento iom post iom integriĝis en la germanlingvareĝlando Bohemio kaj kun tiu ekde la jaro 1526 estis parto de la habsburga imperioAŭstrio. Ekde la jaro 1742 Breslaŭo estis la ĉefurbo deprusa Silezio, kiu estis provinco de lareĝlando Prusio kaj ekde 1871 provinco de laGermana Regno. En Germanio, ĝi estis unu el la gvidaj kulturaj, ekonomiaj kaj edukaj metropoloj, nelaste pro la germanlingvauniversitato de Breslaŭo.Nokte el la 9-a je la 10-a de novembro 1938 en Breslaŭo okazis la tn. "Breslaŭakristala nokto", kiam ĉi tie okazis la plej granda atako kontraŭ la lokajuda loĝantaro. Dum laDua Mondmilito estis malliberejo en stratoKletschkauerstraße (post 1945 renomita, ekde 1971ulica Kleczkowska), en kiun estis sendataj malliberigitoj plejparte el dummilitagestapo-malliberejo instalita en studenta loĝejo nomataKounicovy koleje / Kaunitz-Wohnheim de laMasaryk-UniversitatoBrno, kaj kie oni plenumis mortpunojn aparte de studentoj kaj aliaj junuloj elĈeĥio.[3] Ekzekutitaj ĉi tie estis ekzemple la ĵurnalistoVlastislav Kroupa (24-jara) kajMarie Kudeříková (22-jara). Fine de la milito Breslaŭo estis fare de la germanoj proklamita kiel fortreso (Festung Breslau) kaj por prezo de grandega materia detruado kaj grandaj perdoj en la vivoj ĉi tiegermanaj soldataroj defendis sin al antaŭenirantaRuĝa Armeo. La 6-an de majo 1945 Breslaŭo kapitulacis. La germana loĝantaro deportiĝis okcidenten ĝis aŭtuno 1946 kaj estis anstataŭiga per poloj el antaŭaj orientaj regionoj de la intermilitaPola Respubliko, kiuj post 1945 iĝis partoj deBelarusa SSR kajUkraina SSR enSovetunio.
Ossolineum (pole:Zakład Narodowy im. Ossolińskich (ZNiO),Ossolineum) estas pola scienca kaj kultura instituto ĝis la jaro 1945 enLvovo post la 1945 en Vroclavo (vidu la supran foton).
LaUniversitato de Vroclavo (pole:Uniwersytet Wrocławski), fondita en la jaro 1702, estas unu el la plej elstaraj edukaj institucioj en la tuta regiono (Silezio) (vidu la supran foton);
LaTeknika Universitato de Vroclavo (pole:Politechnika Wrocławska), fondita en la jaro 1910 (tiam sub la germana nomo:Technische Hochschule) (vidu la supran foton);
LaMedicina Universitato de Vroclavo je la nomo de SileziajPiastoj (pole:Uniwersytet Medyczny im. Piastów Śląskich, antaŭe sub la nomoAkademia Medyczna /Medicina Akademio) fondita en la jaro 1950, kaj la tradicioj pri la edukado estas de la jaro 1811 (vidu la supran foton);
LaEkonomia Universitato de Vroclavo (pole:Uniwersytet Ekonomiczny antaŭe sub la nomoAkademia Ekonomiczna /Ekonomia Akademio) fondita en la jaro 1947 (vidu la supran foton);
LaNaturscienca Universitato de Vroclavo (pole:Uniwersytet Przyrodniczy antaŭeAkademia Rolnicza /Agrikultura Akademio) fondita en la jaro 1951 (vidu la apudan foton);
LaUniversitato pri Artoj en Vroclavo je la nomo de Eugeniusz Geppert (pole:Akademia Sztuk Pięknych im. Eugeniusza Gepperta) fondita en la jaro 1946 (vidu la supran foton);
LaMuzika Universitato de Vroclavo (pole:Akademia Muzyczna im. Karola Lipińskiego) fondita en la jaro 1948 (vidu la 4 fotojn apudajn kaj subajn);
LaUniversitato de Korpa Edukado de Vroclavo (pole:Akademia Wychowania Fizycznego) fondita en la jaro 1950 (vidu la suban foton);
LaMilita Akademio de Ter-Armeo je la nomo de generaloTadeusz Kościuszko (pole:Akademia Wojsk Lądowych im. gen. Tadeusza Kościuszki) fondita en la jaro 2002 (vidu la suban foton);
LaAkademio de Teatraj Artoj je la nomo deStanisław Wyspiański en Krakovo (Aktora kaj Pupteatra Fakultatoj de Vroclavo) (pole:Akademia Sztuk Teatralnych im. Stanisława Wyspiańskiego w Krakowie (Wydział Aktorski i Wydział Lalkarski we Wrocławiu) (vidu la suban foton);
kaj pluraj ne publikaj Universitatoj, Akademioj aŭ Altlernejoj.
La enirejo al lakampuso ĉe Placo Grunwaldzki deTeknika Universitato de Vroclavo, la konstruaĵoj: D1 kaj D2 (1950–1960) kaj fone de ili C5 kaj C7, kaj inter de ili D21
La Farmacia Esplor-Centro deMedicina Universitato de Vroclavo
LaEkonomia Universitato de Vroclavo, la Fakultato pri Mastrumado,Informadiko kaj Financoj (la konstruaĵo Z)
LaMuzika Universitato de Vroclavo
La Fakultato deFizioterapio de laUniversitato de Korpa Edukado de Vroclavo
La Vroclava Fontano, ĉe laHala Ludowa, nokteLa Japana Ĝardeno en la Parko SzczytnickiLa hotelo "Monopol" en Vroclavo (1892), apude estas malfru-gotika preĝejo de Sankta Stanislao, Sankta Dorotea kaj Sankta Vaclavo kun la barokstila interno kaj la postmodernisma vendejo "Solpol"La preĝejo deSankta AdalbertoLa Arkikatedralo de la SanktaJohano la Baptisto
En1905 fondiĝis esperantista grupeto en tiama Breslau sub provizora prezido deRudolf Janas ĉe Gustav-Freytag-Straße 15. La 12-an de aprilo, 10 amikoj kunvenis kaj decidis lerni Esperanton kaj labori por ĝia disvastigo en Breslau. Komence la grupo ne funkciis, en1906 oni refondis la grupon. Oni elektis novan estraron: d-ro Geldner 1-a prezidanto.Karl Wallon 2-a prezidanto, Rudolf Janas sekretario kaj kasisto. Danke al la klopodoj de Wallon, la grupo rekomencas bataladon kun novaj fortoj. La nove vivigita grupo havis 15 anojn; la kunvenoj okazis ĉiumarde en la restoracio Böttcher, Neue Gasse 15, vespere je la 9-a, lokaj gazetoj raportis pri Esperanto.
Rudolf Janas translokiĝis alPoznań kie ankaŭ fondis grupon en1908. En tiu jaro, novaj grupoj fondiĝis: laEsperanto-Asocio des Evang. Treubundes kies Prezidanto estisErich Pattloch, Theresenstr. 22. Kunvenoj okazis ĉiudimanĉe 4-6 posttagmeze en Treubundsaal, Gräbschnerstr. 117; laEsperanto-Grupo de Abstinenculoj kaj la Esperanto-Asocio deKUJV.
En1909 ĉeHumboldt-Verein für Volksbildung fraŭlinoJulie Wolfson aranĝis kurson. En tiu jaro, ĉar ne ankoraŭ ekzistis aparta organizo por Silezio la loka grupo aliĝis al laOrientgermana Esperantista Ligo. Laŭ invito de la tiea sekcio de „Societo de germanaj inĝenieroj” sinjoro Schiff, prezidanto de la grupo deBerlino, paroladis pri la aparta graveco de internacia helpa lingvo por lainĝenieroj.Arnold Behrendt faris paroladon en tiea bankista unuiĝo pri la temo „Nuna stato kaj estonteco de Esperanto”. La jubileo de Zamenhof estis bele festita. Mahn faris la festan paroladon, sinjorino Eisner, la unua profesia deklamantino esperanta recitis kelkajn poemojn, estis ludita teatraĵo kaj kantita speciala festkanto. La gazetaro favore raportis pri la movado, kelkaj lokajkafejoj kajhoteloj por siaj gastoj abonis esperantajn ĵurnalojn. La kunvenoj, kiuj de 1910 okazis en Theater-Café, Theaterstrasse estis vizititaj de pluraj fremdaj gesamideanoj.
En la unuiĝo de la komercaj agentoj paroladis d-ro Kandt1910.Georg Mahn, kiu plenumis ekzamenon en Barcelono, en la Humbold-Akademio gvidis kursojn. Post paroladoj de Georg Mahn en „Verein der Deutschen Kaufleute” kaj „Kaufmännischer Verband für weibliche Angestellte” komenciĝis novaj kursoj gvidataj de fraŭlinoJulie Wolfson. Unu el la plej malnovaj membroj sinjoro Skeide, pro translokiĝo devis transdoni sian oficon de kasisto de loka grupo al sinjoro Wolfson. Fondiĝis instituto speciala por instruado pri nia lingvo, kiu troviĝas en Augustastr. 36. En ĝi oni instruas laŭ deziro dum ĉiu ajn tempo de la tago. Post konvinka parolado de sinjoro Schlaf kvindekses laboristoj fondis grupon specialan, Georg Mahn instruis ilin. PlieSiegmund Freund entuziasmigis kelkajn geblindulojn por nia afero, kun kiuj li studis nian lingvon.
En la kunvenoj ĉiusemajnaj estis farataj regule paroladoj kun sekvanta diskuto, la unua estis farita de sinjoro direktoroSalo Sackur, la 75-jara „Nestoro” de la grupo. La grupo decidis akcepti neaktivajn membrojn je tre malalta kotizaĵo, por ebligi al ĉiuj interesuloj la subtenon de la movado. Ĝi de nun kunvenis marde en „Vier Jahreszeiten” kaj ĵaŭde en „Theaterrestaurant”. Okazis diversaj gravaj paroladoj propagandaj: deSiegmund Freund en „Demokratische Vereinigung” pri „Ĉu la enkonduko de Esperanto estas demokratia postulo?” kaj de sinjoro Wolfson en „Kaufmänischer Verein für weibliche Angestellte” pri „Kion celas efektive la internacia helplingvo Esperanto?” Tre signifa estis parolado de eminenta kuracisto, prof. Rosenfeld, en Humbold-Akademio, temanta „Pri artefaritaj mondlingvoj”. Al 250 aŭskultantoj li varme rekomendis nian lingvon. Liaj paroloj estis des pli impresaj, ĉar li studis 33 lingvojn kaj parolas 15 el ili. ─ Komenciĝis novaj kursoj; pola kaj bohema gastoj estis bonvenataj en la grupaj kunvenoj. Dum unu el ili,Elias Zepler, reveninte de orientvojaĝo, raportis pri siaj spertoj. Trapasante 10 diverslingvajn landojn, li preskaŭ ekskluzive uzis la esperantan lingvon.
Ekde aŭgusto1911 estis eldonata gazeto „Poŝta Esperantisto” ĝis1914. Post1913 la eldonado estis neregula. „Unuiĝ-Informoj de la Germana Esperanto-Unuiĝo de Poŝtaj kaj Telegrafaj Oficistoj” eble estas alia nomo de la sama gazeto. Gazeto „Mitteilungen der Ortsgruppe Breslau” estis eldonita en Breslau de majo1912 ĝis 1913.
En1912 kurso porRuĝkrucanoj komenciĝis, partoprenis 27 personoj. La katolika Esperanto-grupo festis la 15-an de decembro la naskiĝtagon de d-ro Zamenhof. La festparoladon fariskalkulkonsilistoEdmund Schulz elSchweidnitz. Fraŭlino Wojciechowska kantis kaj prezentado de vivantaj bildoj priesperantaj plibeligis la bone vizititan feston. La estraro de la grupo tiam konsistis el sinjoroj Janietz, Wolf kaj Würz kaj fraŭlino Montag. La ĝistiama prezidanto, sinjoro Reichelt, ne povis reakcepti la elekton pro siaj studoj. En1912 ekzistis en Breslau entute 17 novaj kursoj, inter ili unu en la imperiestra telefonoficejo, sub gvidado deArnold Behrendt, nur por poŝt- kaj telegrafoficistoj (136 anoj) kaj Ruĝkruca kurso kun 50 partoprenantoj.
Elias Zepler mortis la 6-an de februaro1913. Ĉe la enteriga soleno ĉeestis reprezentantoj de ĉiuj Breslau'aj Esperanto-grupoj, en kies nomo Arnold Behrend parolis varmajn adiaŭajn vortojn al la mortinto. En la Januara/Februara numero de Mitteilungen der Ortsgruppe Breslau estis publikigitaj artikoloj pri „Elias Zepler kiel esperantisto” de Georg Mahn kaj „Esperanto und Ido” de Arnold Behrendt. La lasta artikolo speciale atentigas pri la tie eldonita nova flugfolio pri tiu ĉi temo, verkita de d-ro Haller-Leisnig.
Ankoraŭ en februaro, Arnold Behrendt propagande parolis en „Libera Studentaro, sekcio por ŝtata kaj popola scienco”, kaj en la loka grupo de „Vortrupp”. En marto li faris paroladon en la loka grupo de „Alldeutscher Verband” pri „Esperanto-movado kaj Deutschtum”.
Katolika Esperanto-Grupo komencigis 2 kursojn, unu por gesinjoroj, en kiu partoprenas 19 personoj, kaj alia por 21 membroj de la societo „Katholische weibliche Angestellte und Beamten”, en kiu sinjoro Wolf faris propagandan paroladon. La unuan kurson gvidas sinjoro Wolf, la duan fraŭlino Wojciechowska. Laborista Grupo en februaro ricevis viziton de kamarado Frimberger elWiesbaden. En la februara monata kunveno parolis sinjoro Keller priesperantismo.
En la jarcenta ekspozicio dePrusio okazis la 10-an de aŭgusto1913Silezia Esperanto-Tago, kiun partoprenis multaj gastoj el la tiamaj orientaj provincoj de Germanio kaj ankaŭ el aliaj partoj de Germanujo. Sabaton oni konatiĝis en saluta vespero, dimanĉon matene, en festkunsido, la kunvenintoj estis salutataj de reprezentanoj de la magistrato kaj de la porfremdula societo; la festparoladon faris sinjoro Arnold Behrendt. Dum la tago oni vizitis la ekspozicion, kaj vespere direktoro d-roAlbert Schramm elLeipzig propagande parolis. En festo de la katolika virunuiĝo sinjoro Wolf transdonis gratulojn en la nomo de Katolika Esperanto-Grupo.
Laŭ instigo kaj sub gvidado de studentoFritz Wiener, la 23-an de junio 1913 en universitata aŭskultejo kun partopreno de rektoro komenciĝis kurso por studentoj. Samideano el Aŭstrio, d-roPaja Staniĉiĉ, vizitis la lokan laboristan Esperanto-grupon kaj vekis viglan intereson inter la ĉeestantoj, tiel ke tuj 4 novaj anoj aliĝis al la grupo. Okaze de la kunveno de sileziajfilologoj, la 4-an de oktobro, prof. d-ro L. Huebner elSchweidnitz en speciala kunsido parolis pri Esperanto kaj ĝia valoro por la lernejo; ankaŭ en la oficialaj kunsidoj kelkfoje estis okazo atentigi pri Esperanto. Tio estis speciale valora propagando, ĉar tiel ĉiuj instruistoj de la sileziaj altlernejoj konatiĝis kun nia afero aŭ persone, aŭ ili ricevis informojn per la oficialaj raportoj. Laborista Grupo per disdonado de flugfolioj, anonco kaj artikolo en „Volkswacht” sukcesis aranĝi kurson kun 33 geanoj sub gvidado deJohann Burda.
LaUnua mondmilito tre malhelpis la Esperanto-Movadon. Malgraŭ la milito esperantistoj de Breslau kaj aliaj sileziaj urboj kontinuis Esperanto-agadon, kvankam ke multaj militservis kaj kelkaj ne revenis el la milito.
Loka Grupo de GEA pro klopodoj demonaĥino, fraŭlino M. Koscinska, povas okazigi kurson gvidita deGeorg Mahn por la gejunularo de la Liberreligia Komunumo en1916. Krome Georg Mahn faris paroladon en la hejmo de la socialista gejunularo; sufiĉe granda nombro da ĝi anoncis sian pretecon lerni Esperanton. En la loĝejo de sia prezidantoAdolf Selten la blindula unuiĝo „Interna Lumo” solenis la naskiĝotagon de Zamenhof. La membroj kaj gastoj havis grandan ĝuon per multaj muzikaj kaj deklamaj reprezentaĵoj. Pola samideano, sinjoro Wiesenthal elVarsovio, vizitis la lokan grupon en decembro. Li ĝojigis la grupanojn per tre interesa parolado di sia nelibervola, preskaŭ unu- kaj duonjara restado enParizo kaj enSvislando. Kunsidoj regule okazas malgraŭ la milito kaj estas ofte tre interesaj pro la alvenintaj leteroj de militistaj samideanoj. D-roFelix Zamenhof ĝojigis la grupon dum sia kvarsemajna restado en Breslau1916 regule per sia vizitado. En oktobro 2016 en la urbo mortasBenno Küster, kiu i. a. al Esperanto tradukis la "eposon idilian"Hermano kaj Doroteo deGoethe.
De1924 ĝis1933 okazis esperantlingva disaŭdigo deRadiostacio Breslau kun Esperanto-kursoj. En1925 loka movado okazigis Esperanto-prezentadon kaj kostumfeston por 140 personoj.
La antaŭkongreson 30-an de julio1931 en Breslau partoprenis kongresanoj el dek landoj kun akcepto per la urba estraro en la salonego de la urba deputitaro. Alparolis la kongresanojn urbestro Mache en la nomo de la urbo,Geheimrat Rosenfeld por laGesellschaft für vaterländische Kultur kaj laHumboldtsocieto, d-ro Grumbkow en la nomo de la Radio-stacio. Por la esperantistoj en Breslau parolisSiegmund Freund, la delegito deUEA. Vizito al la mezepoka urba domo kaj la muzeo en la iama kastelo finis tiun antaŭkongresan kunvenon. La partoprenintoj kore dankis al fraŭlinoElsa Koschate,Bernhard Zenker, fraŭlinoMargarete Polier por la afabla gvidado.
Anoj de esperantista renkontiĝo, Vroclavo en somero 2008
Kiam ekregis la nacisocialistoj en Germanio en januaro 1933, unue estis malpermesitaj la laboristaj Esperanto-grupoj kaj persekutiĝis politike maldekstraj civitanoj, en 1936 komplete malpermesiĝis ĉia aktivado por Esperanto. Ekde la pogromaKristala nokto de novembro 1938 la antaŭe jam senrajtigitaj judaj civitanoj de Breslau samkiel en aliaj partoj de Germanio ekmurdiĝis; tiun sorton trafis ankaŭ la judaj esperantistoj en Breslau - kiel ekzemplo por multaj aliaj menciiĝuAdolf Selten, antaŭe gvidanto de unu el la urbaj Esperanto-grupoj, kiu post longa torturado fare de la nazioj murdiĝis en 1942. Post la anekso deSudetio en 1938 kaj post komenciĝo de la Dua Mondmilito en 1939 la konkero de pliaj landoj fare deNazia Germanio ankaŭ la persekuto de esperantistoj ampleksiĝis al tiuj teritorioj. Kiel ekzemplo por multaj aliaj menciiĝuJosef Raška, nelacigebla aktivulo en laOstrava-regiono, poste translokiĝinta alPříbor: Li estis arestita la 16-an de aŭgusto1941 pro sekreta movado kaj arestata enNový Jičín,Moravia Ostrava,Opava,Mírov, kaj fine en Vroclavo, kie li estis post longa turmentado ekzekutita la 16-an de aprilo1943.
Post la Dua Mondmilito ĉiuj loĝantoj de Breslau kaj de la cetera germanlingva provinco Silezio, kiuj ankoraŭ vivis, estis forpelitaj al centra kaj okcidenta Germanio, kaj estis anstataŭigitaj per antaŭaj loĝantoj de orienta Pollando. La forpelo trafis kompreneble ankaŭ la lokajn esperantistojn, ekzemple la familion de la fine de la milito 14-jaraReinhard Selten. Tiel la historio de la urbo Breslau kaj de ties Esperanto-movado finiĝis. Inter la novaj polaj loĝantoj ankaŭ estis iuj esperantistoj kaj homoj eklernantaj la lingvon; tiel ekestis nova loka Esperanto-movado tute sen rilato al la antaŭa. Komuna karakterizaĵo de la malnova Esperanto-vivo en Breslau kaj la nova en Vroclavo estas, ke la urbo kaj en sia germana kaj pola epokoj estis influita per granda universitato kaj multaj studentoj: tial daŭre estas relative multaj junaj esperantistoj en la urbo.
Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo estas junulara Esperanto-aranĝo por novuloj, organizata unue de la Studenta Esperanto-Klubo “Aŭroro” el Vroclavo kaj ekde la jaro 2014 dePola Esperanto-Junularo kunlabore kun najbaraj junularaj organizoj.