![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝonBrenzikofen (stacidomo). |
Brenzikofen | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Berno-Mezlando | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Konolfingen | ||||
Geografia situo | CH1903: 613332 / 185133(mapo)46.8172222222227.6133333333333Koordinatoj:46° 49′ N,7° 37′ O;CH1903: 613332 / 185133(mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 531 | ||||
Areo | 2,20 km² | ||||
Alteco | 583 msuper marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3671 | ||||
Komunumkodo | 0606 | ||||
![]() | |||||
Mapo de Brenzikofen | |||||
Brenzikofen estis ĝis la 31-a de decembro2009 komunumo de ladistrikto Konolfingen kaj ekde la 1-a de januaro2010 komunumo de laadministra distrikto Berno-Mezlando enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 531 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Brenzikofen situas en la transirzono de laSvisa Mezlando al laSvisaj Antaŭalpoj ĉe la okcidenta flanko de la montoFalkenflue, proksimume 7 kilometrojn sude de la urboThun. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Brenzikofen,Boden kajBälliz.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,20 km², de kiuj 37,1% estas kovritaj dearbaro, 53,8% servas poragrikulturo kaj 8,6% porsetlado.[1]
La komunumo Brenzikofen limas en nordo alHerbligen, en oriento alBleiken ĉe Oberdiessbach, en sudoriento alFahrni, en sudo alHeimberg, kaj en okcidento alOppligen.
La komunumo situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj vojoj. Tra ĝi pasas konekta vojo deHerbligen alHeimberg. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A6 situas 4 kilometrojn okcidente enOppligen. Tra la komunumo pasas la trajnlinio deBerno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo deBurgdorf alThun.
La unua dokumenta mencio de Brenzikofen datiĝas el la jaro1236 kielBrenzichovin. Sur la monteto Bürglen videblasmezepoka remparo de la burgo Diessenberg. En malfrua mezepoko laMonaĥejo Interlaken kaj civitanoj deBerno kaj Thun estis bienposedantoj de Brenzikofen. Brenzikofen apartenis ĝis laHelveta Revolucio de1798 al la libera tribunalo Steffisburg kun superajurisdikcio enKonolfingen. Post la fino de laHelveta Respubliko en la jaro1803 Brenzikofen estis atribuita al ladistrikto Konolfingen, kiu en la jaro2010 estis dissolvita kaj integrita al laadministra distrikto Berno-Mezlando.[2]
|