Brazilo[4] (portugaleBrasil [Bra'ziŭ], laŭ Internacia Fonetika Alfabeto: /bɾaˈziw/), oficialeFederacia Respubliko Brazilo (portugaleRepública Federativa do Brasil, /heˈpu.bli.kɐ fe.de.ɾaˈt͡ʃi.vɐ dʊ.bɾaˈziw/, kun eblaj variantoj por "república" /reˈpu.bli.kɐ/ kaj por "federativa" /fe.de.ɾaˈti.vɐ/; De1889 ĝis1968 nomitaUnuiĝintaj Ŝtatoj de Brazilo), estas lando enSudameriko.
En la lando estas granda etna kajkultura diversecoj. Portugaloj intermiksiĝis kunindiĝenoj, al ili aldoniĝisafrikaj homoj sklavigitaj de portugaloj, alportataj dum la kolonia periodo ĝis1888. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj estis grandaj ondoj deenmigrado el pli ol 50 landoj, precipe deEŭropo kajJapanio. En la 21-a jarcento venasmigrantoj el tiuj regionoj, samkiel el pluraj aliaj lokoj, ĉefe el Usono, el najbaraj sudamerikaj landoj, el Ĉinio, elSud-Koreio, elHaitio, elSirio, elD. R. Kongo.
Spite ties grandan loĝantaron kaj tre dense loĝataj regionoj, Brazilo havas vastajn areojn de naturo kiuj subtenas unu el laplej altaj niveloj de biodiverseco, ĉefe ene de la kontinento ĉe laAmazonio.
Historio, laŭ strikta senco, dependas de skribajdokumentoj. Sekve, kvankam en la geografia regiono hodiaŭ okupata de Brazilo jam estishomoj antaŭ la alveno de eŭropanoj, kaj eĉ kvankam aliaj eŭropanoj alvenis al ĝi antaŭesploristoPedro Álvares Cabral, ne estas skribaj dokumentoj pri tio.Pero Vaz de Caminha estas la aŭtoro de la unua skriba dokumento pri tio, kio hodiaŭ estas Brazilo, enaprilo aŭmajo1500, do en tiu jaro komenciĝas la Brazila historio. La tempo antaŭ Caminha apartenas alpra-historio.
Tradiciaj historiistoj parolas ankaŭ pri "proto-historio" de Brazilo, t. e., historiaj kialoj por eliro de portugaloj elEŭropo. Kelkaj, malmultaj, historiistoj konsideras nord-eŭropajn legendojn priinsuloHi-Brazilo kiel parton de brazila proto-historio.
Antaŭ la alveno deportugaloj, multaj homoj loĝis en la teritorio, kie hodiaŭ estas Brazilo. La origino de tiuj homoj estas la sama kiel tiu de aliaj pra-amerikanoj. Eble ili alvenis de Azio per tiama tera vojo en la nuna markolo de Bering. Kelkaj tre malnovaj homajfosilioj eltrovitaj en Sudameriko malsimpligis tiun teorion. Hodiaŭ oni akceptas ne nur unu, sed multajn transirojn deBeringa Markolo.
Sukeron, la bazo de brazila ekonomio dum la kolonia periodo.
La dependa periodo de la brazila historio komenciĝas en la22-a de aprilo1500, kiam la portugala navigistoPedro Álvares Cabral (en Esperanto: Petro Alvareso Kabralo) alvenis al la loko, kie hodiaŭ situas la municipo Porto-Seguro (Porto Seguro), en ŝtatoBahio, kaj deklaris la posedon de parto deAmeriko flanke de sia lando. Tio rajtigis alPortugalio postuli regadon de la teritorio laŭTraktato de Tordesiljas; tiu regado daŭris ĝis la7-a de septembro1822. En ĉi tiu dato oficiale deklaris la sendependecon de Brazilo la portugala princo Petro la 1-a (Petro la 4-a en Portugalio), kiu ekde la antaŭa jaro estis reganta princo de Brazilo nome de sia patro Johano la 6-a. Sed pli ol en aliaj landoj tiuj datoj estas nur formalaĵoj.
Oni povas dividi la dependan periodon en du partojn: kolonian periodon1500-1808 kaj regnan periodon1808-1822.
La terminokolonia Brazilo (portugaleBrasil Colonial) priskribas la teritorion de la nuna ŝtato Brazilo en la periodo ekde1500, kiam al la teritorio alvenis la unuaj portugaloj, ĝis1815, kiam Brazilo estis ranglevita al reĝlando samranga kiel Portugalio en laUnuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo. Dum la 300 jaroj de brazila kolonia historio, la ekonomia ekspluatado de la teritorio estis bazita unue sur eltiro debrazil-arboj (16-a jarcento), produktado desukero (16-a ĝis 18-a jarcentoj), kaj fine sur minado deoro kajdiamantoj (18-a jarcento).Sklavoj, speciale tiuj portitaj el Afriko, disponigis la plejmulton de la laborforto de la brazila ekonomio. En kontrasto kun la najbaraj fragmentitaj hispanaj posedaĵoj, la brazilaj kolonioj konstruitaj fare de la portugaloj en Latinameriko tenis sian teritorian unuecon kaj lingvan integrecon post la ŝtata sendependiĝo de Portugalio, tiel ke laBrazila Imperio (de 1822 ĝis 1889) kaj la sekva respubliko Brazilo iĝis la plej granda lando en la regiono.
Bandeirantes estis militistoj kaj koloniistoj, kiuj el la 16a jarcento eniris en la internajn teritoriojn de Sudameriko, elirinte el San-Paŭlo de Piratininga (San-Paŭlo) en kio poste estos Brazilo. La nomo "bandeirante" devenas de la portugala vorto "bandeira" (flago) ĉar ili grupiĝis uzante flagojn, kiuj distingis ilin; metafore poste estis nomataj "bandeiras" la armitaj bandoj kaj ankaŭ la invadoj fare de portugaloj en teritorioj poste postulataj de Portugalio.
En Novembro1807, trupoj deNapoleono Bonaparto igis la portugalan kortegon fuĝi al Brazilo. Laregenta princoPrinco Johano kaj la reĝinoMaria la 1-a, alinomata la Freneza, alvenisRio-de-Ĵanejron en1808, poste faris defendan aliancon kunBritio. La brazilaj havenoj estis malfermitaj al internacia komerco kaj finis la kolonia monopolo.Rio-de-Ĵanejro fariĝis ĉefurbo dePortugalio. La princo kreis laImprensa Nacional (Nacian Presejon) (13-a de majo1808), laBanco do Brasil (Brazilan Bankon) (12-a de oktobro1808), laCaixa Econômica (Ŝparkason) ktp. Tiuj fondaĵoj ekzistis ĝis hodiaŭ kaj estas simboloj de nacia sendependo.
La portugalan realan familion fuĝis el Portugalio.
Post laViena kongreso je la16-a de decembro1815 Brazilo estiĝisregno ene de la portugala ŝtato, kiu nomiĝis de tiamUnuiĝita Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvoj.
En1930 okazis puĉo kiu finis la unuan respublikon. Kiam Vargas puĉis en 1930, li intencis estri absolute, sen konstitucio, kaj finis la "provizoran" respublikan periodon de la brazila historio laŭ ideoj dePozitivismo. En1932 laPro-Konstitucia Revolucio enSan-Paŭlo devigis Vargas-on akcepti novan konstitucion en1934, sed en la10-a de novembro1937 li denove puĉis kaj kreis la "Novan Ŝtaton", en kiu li intencis anstataŭigi la parlamenton per scienca akademio. Sed tiam la influo de lafaŝismo en Brazilo jam estis tre forta, kaj la diktaturo de Vargas fariĝis iom post iom pli faŝisma ol pozitivisma.
Dum tio periodo, en1935, okazis komunisma ribelo enNorda Rio-Grando kajRio-de-Ĵanejro. Vargas uzis tion por persekuti siajn malamikojn kaj timigi la superajn klasojn prikomunismo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloNova Ŝtato.
Same kiel lafaŝistoj en Eŭropo, Vargas eluzis tiujn ĉi timojn pri komunismo por pravigidiktatorecan regadon. Sian modelon de "Nova Ŝtato" li realigis ekde1937 laŭ la ekzemplo de samnoma sistemo sub Salazar enPortugalio.
Tiu periodo estisdiktaturo, en kiu la prezidanto estas ne nur ŝtatestro kaj registarestro sed ankaŭ plej supera leĝdonato kaj plej supera juĝisto. Tamen tiutempe Brazilo ne aliĝis al la potenco de laAkso Romo-Berlino-Tokio de laDua Mondmilito kiel faris aliaj diktaturoj, sed male por ricevi apogon de la venkontajAliancanoj, la brazila ŝtato aliĝis al tiuj kaj sendis la trupojn de laBrazila Ekspedicia Forto, kiu batalis ekzemple en laKampanjo de Italio.
Braziljo estis konstruita dum la kvara respubliko.
Tiu tempo estas ankaŭ nomataoraj jaroj de la brazila historio. En tiu periodo, kvankam komunisma partio ne povis elekti reprezentantojn, Brazilo vivis "normalan" parlamentan demokration laŭ usona modelo. Nur en1954 oni provisblankan puĉon kiu fiaskis. En tiu periodo, aperis en Brazilo televidaparatoj, modernaj fabrikoj kaj iom post iom finis la laŭleĝakvazaŭsklavigo pro ŝuldoj.Juscelino Kubitschek fondisBraziljon en la 21-a de aprilo1960.
Oni kreis la oficon deĉefministro, kaj la prezidanto estis nur ŝtatestro.João Goulart povis esti prezidanto.Plebiscito malkreis la oficon de ĉefministro kaj la prezidanto reestis ŝtatestro kaj registarestro en la24-a de januaro1963.
Kvina Respubliko (aŭ Militista Periodo) (1964-1985)
Sarney okazigis balotadon por konstitucia asembleo. En1986 li ŝanĝis la nomon de la brazila mono, malpermesis la plialtigon de prezoj en Brazilo kaj deklaris nepagadon de internaciadebeto de Brazilo. En 1989 li denove ŝanĝis la nomon de brazila mono. Lia ekonomia politiko estis fiaska kajinflacio atingis 80% monate (1,5% tage!). Li regis ĝis15-a de marto1990.
Fernando Collor de Mello estis la unua brazila prezidento elektita per popola balotado ekde1961. Lia regado, kiu komenciĝis la15-an de marto1990, estis ruiniga. En la unua tago de lia regado li konfiskistutan monon de l' popolo, kiu estis en bankoj, por ĉesigi lainflacion (vere, sen mono ne estas inflacio!). Li ankaŭ ŝanĝis la nomon de la brazila valuto. Li permesis eniron de fremdaj varoj kontraŭ malaltaj impostoj. Krome li fakte permesis koruptecon kaj li mem estis koruptita. La29-an de decembro1992 li estis impedita(?) de laparlamento, kaj enoficiĝis la vicprezidantoItamar Franco.
Itamar Franco estis malvigla prezidento, ĉiuj timis ke li ne sukcesas estri, pro tio oni evitis oponon al li. Ĉiu timis ke fiasko de lia registaro povus frakasi Brazilon kaj meti la landon en novan diktaturan periodon, tial ĉiu helpis lin dum lia periodo, kaj li sukcesis atingi nacian unuecon.
Itamar Franco redonis monon al la popolo, ŝanĝis la nomon de la brazila valuto, kontrolis inflacion, rekomencis pagadon de internaciaj debetoj ktp. Fine li denove ŝanĝis la nomon de brazila valuto. Lia regado finiĝis la1-an de januaro de1995.
Fernando Henrique Cardoso estis elektita de rekta popola balotado, enposteniĝis la1-an de januaro de1995 kaj estis la unua prezidento de Brazilo ekde1961 kiu ricevis la simbolojn de prezidenteco de sia antaŭulo. Li estis la unua prezidento ekde1986 kiu ne ŝanĝis la nomon de brazila valuto, kvankam li ordonis faradon de novaj moneroj. Li estis la unua "normala" prezidento de Brazilo ekdeJuscelino Kubitschek. CARDOSO estis reelektita en1998 per normala balotado kaj regis ĝis2003, kiam oni elektis la popularan brazilan prezidentonLuiz Inácio Lula da Silva. LULA estis reelektita en2006 kaj regis ĝis2010. Li profitis sian popularecon kaj indikis la novan kandidaton por enposteniĝi kiel prezidento de Brazilo.Dilma Vana Rousseff, indikata de Lula, estis elektita de rekta popola balotado la31-an de oktobro de2010 kaj enposteniĝis la 1-an de januaro de2011. ROUSSEFF estis la unua prezidentino de Brazilo kaj ŝi estis elpostenigita pere de jur`politika proceso la 12-an de majo 2016. Tiam estis enpostenigitaMichel Temer.
Historie, Brazila respublika registaro baziigis surUsona registara sistemo. Ĝi estas en normalaj historiaj periodoj, estigita de laBrazila Konstitucio, estasfederacia respubliko. La nacia registaro konsistas el la ekzekutiva, leĝdona, kaj juĝista branĉoj. La kapo de la ekzekutiva branĉo estas laPrezidento de Brazilo. La leĝdona branĉo konsistas el laBrazila Kongreso, kun du tipoj de ĉambristoj:deputitoj kajsenatanoj, dum laPlejsupera Federacia Tribunalo estas kapo de la juĝista branĉo. Laŭ la stato de 2016 la parlamento konsistas el sume 594 membroj: 81 senatanoj kaj 513 deputitoj.
La federaciaregistaro de Brazilo (portugaleGoverno Federal do Brasil), jure ofte nomata portugaleUnião, do "unio", estas la centra nacia registaro de la Federacia Respubliko Brazilo, kaj dividas la suverenecon pri la ŝtata teritorio de Brazilo kun la aliaj federacieroj, la 26 ŝtatoj kajFederacia Distrikto, portugale:Distrito Federal.
Brazilaj ŝtatoj ne havas tiom da aŭtonomio kiel usonaj ŝtatoj, ekzemple, ne havas prikrimajn leĝojn aŭ ne povas fari leĝojn pri balotado. Sekve, ili pli similas al aŭtonomaj provincoj, kun elektita registaro de aliaj sudamerikaj landoj.
Brazilo havas 8.514.877 km² de areo, kaj estas la kvina lando en la mondo laŭ grandeco. Ĉiuj teroj en Brazilo estas kultiveblaj kaj plimalpli fertilaj, dum granda parto de aliaj pli grandaj landoj (Rusio,Kanado,Ĉinio kajUsono) estasdezertoj aŭ nekultiveblaj teroj. Ne estas en Brazilo dezertoj, krom apudmara dezertetoLençóis Maranhenses (270 km²), la nura varma dezerto en la mondo kun abunda dolĉa akvo, kiu estas turismejo. Brazilo havas plej grandajn riverojn kaj tropikajn arbarojn en la mondo enAmazonio. Krom tio, estas interesajbiomoj kielPantanalo,Kaatingo kajAtlantika arbaro. Ne estas grandajmontoj aŭvulkanoj.
En Brazilo estas ĉirkaŭ 5 mil urboj, multaj kun pli ol 1 miliono da loĝantoj, kaj eĉSan-Paŭlo kun pli ol 10 milionoj da loĝantoj.
Brazilaj biomoj
Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per gravaekologia sistemo, laAmazona arbaro, kaj laAmazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per laPantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urboRio-de-Ĵanejro kaj la potencaSan-Paŭlo, financa centro de la lando, kajOuro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn deAleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo,Igŭacuo, deklarita deUnesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.
Pro sia vasteco, Brazilo estas karakterizata de diverstipajklimatoj, laŭ lalatitudo kaj lalongitudo. La tuta lando situas en lasuda duonsfero deTero, tiel ke lasezonoj sekvas unu la alian laŭ la tipa ritmo de tiu mondoparto.
Laŭ laklimata klasifiko de Köppen, en Brazilo estas ses ĉefaj klimataj regionoj: ekvatora, tropika, subtropika, duonseka, milda, tropika montara.
La ĉefa rivero de Brazilo estas laAmazono, kiu trairas la samnomanamazonan arbaron. Ĉe la landlimoj kunArgentino kajParagvajo situas 275 akvofaloj, kiuj transiras plurajn altec-diferencojn je suma longeco de kvar kilometroj. La rivero longas 6280 kilometrojn, el kiuj 4000 estas laŭireblaj ŝipe.
La Federacia Respubliko Brazilo estas dividita en 26 federacierojn kaj unu rekte federacieran distrikton (Distrito Federal do Brasil). Kiel malsupra memstara administra nivelo sub federacieroj ekzistas la municipoj. La federacia distrikto konsistas esence el la urbo Braziljo.
Brazilo estas dividita administre kaj politike en 27federacierojn, 26 ŝtatoj respektivesubŝtatoj kaj unu federacia distrikto. Kvankam la Federacia Distrikto rigore ne estas (sub)ŝtato, tamen pro analogio kaj taŭgeco multfoje ĝi aperas kune kun la (sub)ŝtatoj, sed pro neatento ĝi kelkfoje estas erare listigita kiel ŝtato mem. Verdire la Federacia Distrikto estas speciala teritorio de Brazilo, kie estas la landa ĉefurboBraziljo, kun administra sistemo diferenca de tiu de la aliaj federacieroj.
Brazilo estas la deka ekonomio de la mondo, la plej granda deSudameriko. La Brazila ekonomio bazas ekvilibre inter grandaagrikultura sektoro kajindustrio. Tiu ebligas ke brazilanoj povas aĉeti en sia propra lando industriajn kaj agrikulturajn varojn kaj, sekve, importado estas ĉiam malpligranda ol eksportado.
Brazilo produktas teorie la tutannafton kiun ĝi bezonas, sed en praktiko ĝi devas eksporti pezan nafton por aĉeti malpezan nafton kajnaturan gason.
Brazila industrio estas tre diversa, ĝi produktas kaj eksportas aŭtomobilojn, aviadilojn, teksaĵojn, kemiaĵojn, ktp. Brazilo importas ĉefe komputilojn kaj elektronikajn ilojn. Hodiaŭ ĉinajbrikabrakoj konkurencas al nacia malpeza industrio.
En2006, Brazilo estis unu el la kvar unuaj landoj membroj de la nunaBRICS (asocio de kvin gravaj emerĝaj naciaj ekonomioj).
Brazilo pintas en la uzo depesticidoj, kiujn Eŭropo produktas kaj eksportas, sed kiuj estas malpermesitaj enEŭropo mem[8]. Tiuj pesticidoj estas disspruĉitaj tra la kampoj per aviadiloj, sed ankaŭ super apudaj lernejoj kaj vilaĝoj. Ekzemple, la Parque Indigena do Xingu, la plej granda rezervejo kie 17indiĝenaj popoloj klopodas supervivi, estas ĉirkaŭita de granda areo de sojaunukultivo, kie ĉi tiuj pesticidoj estas vaste disspruĉitaj. Ĉiuj riveroj de la areo, kiuj provizas trinkakvon al la indiĝenaj popoloj, trafluas la sojfabajn kampojn kaj estas venenitaj. Jam antaŭ la jaro2008 oni senarbarigis enRondônia kajPará kie troviĝis la amazona arbarego je la profito de labrutobredado. Tiu fenomeno eĉ post 2008 ŝanĝigis arbarojn en centmilojn da hektaroj da kultivebla tero ekster Eŭropo,Ĉinio kajBarato (la loĝantaro de tiu du landoj havis jarcentan tradicion de vegetara manĝado[9]), aldone al la bezonatajsterkoj,aspergiloj kajpluvakvo. La unikaekosistemo de laamazona arbaro aĝas pli ol 45 milionoj da jaroj kaj estas nun (2021) jam detruita por 54%[10][11].
Laŭnombrado farita en2007[12], la loĝantaro kreskas je 1,2% jare, malpli ol la antaŭe supozita kresko (1,4%). En 1990 la kresko estis je 1,64% jare.
Averaĝe, virinoj naskas po 1.99 infanojn. La loĝantaro do atingos maksimumon en2060 (per ĉ. 260 milionoj) kaj tiam ekestos malkresko, se konserviĝos la nuntempaj parametroj prinasko kajmorto.
Kiel en ĉiu lando, kiu konstatas sian "maljuniĝon", oni ekdiskutas en Brazilo strategiojn kaj politiko-ŝanĝojn, kiuj atentu pri ŝanĝoj rilate al medicinaj zorgoj (kun pli dagerontologoj kaj ne tiom dapediatroj), transportado aŭ la sekvoj de malpli granda nombro da aktivaj laboristoj kontribuantaj al la ŝtatasociasekura sistemo.
Granda parto debrazilanoj estasmestizoj. En Brazilo, oni povas deklari apartenon al ian etnon kaj ŝanĝi tiun deklaron dum la vivo, kiu estas tre ofta. Sekve, iu povas deklari sinblankulo,indiĝeno,mestizo,nigrulo sinsekve, laŭ deziro. Laŭ informo de laInstituto Brazila de Geografio kaj Statistiko el2005, ĉirkaŭ 49,9% el la popolo deklaras sin blanka, ĉirkaŭ 6,3% deklaras sin nigrulo, ĉirkaŭ 43,2% deklaras sin mestizo (vi du artikolonkaboklo), la aliaj deklaras sin orientaj aŭindiĝenoj.
Oni taksas, ke 15 % de la loĝantaro deOoizumi,Japanio, parolas laportugalan kiel denaskan lingvon, kaj en 2007, Ooizumi havis la plej altan koncentriĝon de brazilanoj en Japanujo.
Oficiala lingvo de Brazilo estas laportugala lingvo, preskaŭ 99% de la loĝantaro havas ĝin kielgepatran lingvon, nur ĉirkaŭ 1 miliono da homoj havas alian el ĉirkaŭ 200 lingvoj kiel gepatran. Krom la portugala, oni parolas ofte, kiel gepatran lingvon ĉefe lajapanan (ĉirkaŭ 300 mil loĝantoj), latalianan dialekton (itala), kaj lasudriograndan germanan dialekton (germana). El la indigena lingvo, nur lagvarania lingvo kajyathë havas pli ol mil parolantojn. Hodiaŭ, pro forta migrado el aliaj sudamerikaj landoj, ĉirkaŭ 300 mil enmigrintoj parolas lahispanan kiel gepatran lingvon.
Labrazila signolingvo aŭ gestolingvo, konata kiel Libras, ne estas oficiala. Ekde 2002 ĝi tamen estas agnoskata kiel laŭleĝa komunikilo kaj esprimilo de la surdula komunumo. Cetere estas kunoficialaj lingvoj je municipa nivelo : en 2021 sume estas 19 kunoficialaj lingvoj en entute 41 municipoj.
Lasubstrukturo de Brazilo estas agada grupo kaj brazila ekonomia strukturo kiu servas por plivastigado de diversaj agadoj. Ekzemple, por ke landaj entreprenoj povas eksporti, necesas havenoj kajflughavenoj, elementoj de substrukturo.
La Federacia Konstitucio kaj la Leĝo de Instruoj kaj Bazoj de Nacia Edukado determinas, ke Federacia Registaro, Ŝtatoj, Federacia Distrikto kaj Municipoj devas administri kaj organizi siajn respektivajn instrusistemojn. Ĉiuj tiuj publikaj edukadaj sistemoj estas responsuloj por siaj propraj konservadoj, kiu administras viajn rimerojn, tiel kiel mekanismojn kaj fontojn de monaj rimedoj. La nova Konstitucio rezervas 25% dabuĝeto de Ŝtato kaj 18% da federalajimpostoj kaj municipaj procentoj al edukado.
La brazila publika sana sistemo estas direktata kaj liverata per ĉiuj malsamaj niveloj de la registaro, kvankam la privata sana sistemo rolas kiel komplemento.[18] Estas multaj problemoj en la publika sana sistemo en Brazilo. En2006, la ĉefaj problemoj estis la altiga procentiĝo deinfana kajpatrina mortindico, mortemo per ne-transmisiantaj malsanoj kaj morteco pere de eksteraj kaŭzoj, nome: trafika akcidento,perforto kajmemmortigo.[18][19]
La brazilan kulturon ĉefe influis la kulturo, la lingvo kaj la vivkutimoj dePortugalio, enkondukitaj de la portugalaj koloniistoj dum sia alveno. La influo de la lokaj popoloj klare videblas en la brazilaj lingvo kaj kuirarto, dum la alveno de sklavoj el Afriko havis rimarkindan influon en la fakoj de muziko, kuirarto, lingvo kaj religio.
En la suda kaj sudorienta parto de la lando eblas rimarki influon italan kaj germanan. La alveno de italaj enmigrintoj estis aparte abunda inter la jaroj1870 kaj1920.
La unuaj ekzempleroj pri brazila literaturo ŝuldiĝas al verkoj de religiuloj kaj kronikoj de esploristoj kiuj trairis la landon dum la16-a jarcento. En la 17-a jarcento floris la skolo deBahia, kiu inkluzivis historiistojn kaj poeziistojn, inter kiuj estisGregório de Matos (1636-1695). Nur en la sekva jarcento, tamen, oni povas oficiale rekoni la naskiĝon de brazila literatura sento.
Oswald de Andrade (naskiĝinta la 11-an de januaro 1890 en San-Paŭlo; mortinta la 22-an de oktobro 1954 samurbe) estis brazila verkisto kaj kunfondinto de la brazilamodernismo.
Katolikismo estas la ĉefa kredo de la lando; pro tio, Brazilo havas la plej grandan katolikan loĝantaron de la mondo.[20] Laŭ la popolnombrado de 2000, 73,57% el la populacio sekviskatolikismo; 15,41%protestantismo; 1,33%spiritismo; 1,22% aliaj branĉoj de kristianismo; 0,31% afro-brazilaj religioj; 0,13%budhismo; 0,05%judismo; 0,02%islamismo; 0,01% indianaj religioj; 0,59% aliaj religioj, nedeklaritaj aŭ nedeterminitaj; kvankam 7,35% havis neniun religion.[21]
Afrikobrazilaj religioj estasreligioj praktikataj en Brazilo, kiuj estasafrikdevenaj aŭ enhavas elementojn de afrikaj religioj. Al ili apartenaskandombleo, kies ĉefa tereno troviĝas enBahio, la kultoj deŝangoo en nordorienta Brazilo,batuko en la sudoriento kaj laspiritisme influitaumbando. La afrikobrazilaj religioj havas multan komunan kaj ofte estas subigata sub la terminonmakumbo.
Sian originon ĉi tiuj religioj havas en la epoko desklaveco. Ofte ili prezentassinkretisman sintezon elafrika (precipejoruba),eŭropa kaj kiel restaĵoj ankaŭindiana religio. Kiel ankaŭ en aliaj afrikoamerikaj religioj, oftekristanisma fasado servis kiel legitimado por la sklavoj, por povi festi siajn proprajn tradiciojn kaj ritojn. Krom tio ankaŭ ekzistis kristanismaj sklavoj, dum kiamislamaj tradicioj el Afriko laŭ nuna kono preskaŭ ne transvivis kaj pereis.
Lakolonia arkitekturo estas difinita kiel la arkitekturo farita en la nuna brazila teritorio ekde 1500, jaro de la malkovro de la portugaloj ĝis la Sendependeco en 1822. Ĝi gravas en la historiaj centroj deSalvador de Bahio,Ouro Preto,Olinda,Diamantina, São Luís de Maranhão, Goiás, la Santuário do Bom Jesus de Matosinhos en Congonhas do Campo kaj la ruinoj de la Gvaraniaj Jezuitoj Misioj en San Miguel de las Misiones.
Benedito Calixto de Jesus (naskiĝis la 14-an de oktobro 1853, mortis la 31-an de majo 1927) estis brazilapentristo.[22] Liaj verkoj kutime bildigas figurojn de Brazilo kaj brazila kulturo, inkluzive de fama portreto de la 17-jarcenta portugaldevena esploristoDomingos Jorge Velho en 1923[23] kaj scenoj de la marbordo de San-Paŭlo.[24]
Kajpirinjo (portugalecaipirinha [kaipiˈrĩjɐ]) estas brazil-devena alkohola mikstrinkaĵo (koktelo) elkaŝaso (cachaça, brazila sukerkana brando), suko delimeujoj,kansukero kajglaciaĵo. La nomo kajpirinjo venas de la brazil-portugala vortocaipira, kiu signifaskamparano. Kun la diminutivo (-inha) ĝi signifas proksimumeetul(in)o de la kamparo.
Lakajpira farunaĵo (portugalebolinho caipira) estas brazila fritata bakaĵo kaj farĉata kun viando (aŭ "sojviando", por veganoj), kaj tradicia plado en la kulturocaipira.
En lando de tiom da loĝantoj, kompreneble troveblas kluboj de ĉiaj sportaj disciplinoj. Aparte populara en Brazilo - samkiel en la najbaraj landoj Argentino kaj Urugvajo - estasfutbalo. Kiam konkuras la virabrazila nacia teamo de futbalo, milionoj da subtenantoj sekvas ĉiujn movojn. Kvin fojojn, en 1958, 1962, 1970, 1994 kaj 2002, la teamo gajnis laFutbalan Mondpokalon, sed en la matĉoj de laFutbala Mondpokalo 2010 ili nur eniris la grupon de plej bonaj ok teamoj, tie malvenkante kontraŭ la nederlanda teamo. Enlande grandis la atendoj ke en la matĉoj de laFutbala Mondpokalo 2014, kiu en junio 2014 okazis en pluraj urboj de Brazilo.
Kapoejro
Kapoejro (capoeira, en la portugala) estasluktoarto disvolvita de afrikaj sklavoj alportitaj al Brazilo kaj de iliaj posteuloj. Ĝin karakterizas lertaj kaj kompleksaj korpomovoj, farataj ofte sur la planko aŭ kapmalsupre kaj piedleve, kaj havantaj kelkfoje fortan akrobatan komponanton. Karakterizaĵo distinganta ĝin disde aliaj luktoj estas la fakto, ke ĝi estas akompanata de propramuziko. Ofta dubo estas, ĉu kapoejro estas danco aŭ lukto; kapoejro, en vero, estas kaj danco kaj lukto. La vortokapoejro havas kelkajn signifojn, el kiuj unu rilatas al la arbaraj aŭ ĝangalaj areoj en la brazila internlando. Estas sugestite, ke kapoejro ekhavis sian nomon de tiaj lokoj, kie la sklavoj forfuĝintaj provis kaŝi sin. Vidu ankaŭ artikolon priMakuleleo.
↑Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística (IBGE):População do Brasil (Julio 2020) Kuranta nombrilo de la laŭtaksa loĝantaro, kreskorapideco: unu nova loĝanto ĉiu 19 sekundoj. Prenite 9 novembron 2017. Rimarko: La loĝantaro estis laŭ la lasta oficiala censo de 2010: 190 732 694 loĝantoj. Post tio, nur taksoj estas publikigitaj la 1-an de julio de ĉiu jaro ĝis la sekva censo. Malsamaj informoj de diversaj organizaĵoj kiel la CIA aŭ IMF ĉiam rilatas al siaj taksaj kalkulaj formuloj ĉe "specifa", ne ĉiam unueca tempopunkto, kiuj ne devas egali tiujn de la Nacia Statistika Instituto.
↑Rondigita valoro; la ekzakta valoro estas: 23,80 loĝantoj je km².
↑Folha Online (17.06.2019): Brasil é ultrapassado pelo Paquistão em lista de países mais populosos do mundo
↑Wie zijn wij?Arkivigite je 2025-02-11 per la retarkivoWayback Machine New Holland Foundation, alirita la 5an de aprilo 2022, "Op het hoogtepunt van de Gouden Eeuw werd in Brazilië de kolonie ‘Nieuw Holland’ gesticht"
↑La terminoNova Holando devas esti nekonfuzata kun la posta terminoNova Holando uzita por la nunaAŭstralio.
↑"Brasil Europa em Fragmentos" libro en la portugala kaj la nederlanda, de Luc Vankrunkelsven, direktoro de la Internacia Organizaĵo Wervel por daŭripova agrikulturo, kaj konsultisto por WTO (Monda Komerca Organizo).