Lakomuna nomo de la Nigraj anseroj devenas el la elstaraj areoj de nigra koloraro troviĝantaj ĉe ĉiuj specioj. Ili povas esti distingataj el ĉiuj aliaj veraj anseroj pro siaj kruroj kaj piedoj, kiuj estas nigraj aŭ tre malhelgrizaj. Krome ili havas nigrajn bekojn kaj grandajn areojn de nigra en kapo kaj kolo, kun blankaj (okro en unu specio) markoj kiuj povas esti uzataj por apartigi plej speciojn.[1] Kiel ĉe plej anseroj, ties subvosto kaj supraj vostokovriloj estas blankaj. Ili estas ankaŭ averaĝe pli malgrandaj ol aliaj anseroj, kvankam oni konas tre grandajntaksonojn, kiuj rivalas kun laCigna ansero kaj kun laNigrakola cigno laŭ grando.
La specioj deEŭrazio de nigraj anseroj havas pli marbordan distribuadon kompare kun lagrizaj anseroj kiuj kunhavas saman ĝeneralan areon de loĝado, ne troviĝant tre interne eĉ vintre (escepte ĉe eventualaj perditaj birdoj aŭ individuoj fuĝintaj el kaptiveco). Tio ne pravas ĉe la amerikaj kaj pacifikaj specioj, ĉe kies teritorioj la grizaj anseroj ĉefe forestas.
Oni konas 6–8 vivantajnspeciojn de Nigraj anseroj. Aldone, oni priskribis specion el restaĵoj desubfosilioj troviĝintaj ene Havajo, kie ĝi iĝisformortinta en prahistoriaj tempoj. Alia nepriskribita prahistoria specio elHavajinsulo de Havajo estis ege granda kajnefluga; ĝi estas provizore atribuita al tiu genro ĉar estas tre pekuliara. Ĝi estas preskaŭ certe ke almenaŭ alia specio de tiu genro atendas malkovron en la Havajinsulo, konsiderinte la fakton ke oni trovis almenaŭ unu specion de la genroBranta en ĉiu granda Havaja insulo, kaj ke oni ne serĉis restaĵojn de tiaj birdoj intence en la Havajinsulo (sed vidu sube).
↑LaNene, kiu estas aberacia en multaj detaloj, havas blankon nek en kapo nek en kolo kaj malmultan nigron, tiele similaj al laCigna ansero laŭ kolorbildo de tiuj areoj. Tiu lasta specio, nomegriza ansero, havas ankaŭ nigran bekon, sed ties ruĝecoranĝaj kruroj indikas sian faktan rilataron.