Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Brankiopodoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artemia salina (Anostraca: Artemiedoj).

BrankiopodojBranchiopoda estas klaso dekrustuloj. Ĝi enhavas salikoketojnAnostraca,Conchostraca,Notostraca, akvopulojnCladocera, kaj ladevoniaLepidocaris. Ili estas ĉefe malgrandaj animaloj de nesala akvo kiuj manĝasplanktonon kaj restaĵojn.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]

Membroj de Brankiopodoj estas unuigitaj per la esto debrankoj de multaj el lamembroj de laanimaloj, kiaj kelkaj el labuŝopartoj. Tio estas ankaŭ respondeca pri la nomo de la grupo[1] (el lagreke branchia, brankoj, simila al labronchos,traĥeo;greke pous, piedo).[2] Ili ĝenerale posedas komponitajn okulojn kajkarapacon, kiu povas esti konko de du valvoj kiu enhavas la trunkon (kiel ĉe plejCladocera), larĝa kaj neprofunda (kiel ĉeNotostraca), aŭ entute foresta (kiel ĉeAnostraca).[3] En la grupoj kie la karapaco malhelpas ke la uzado de la trunkaj membroj utilu al naĝado (Cladocera, hokosalikokoj kaj la formortintaLipostraca), laantenoj estas uzataj por moviĝo, ĉar ili estas en lanauplius nome de larvoj deKopepodoj.[3] Masklaj fesalikokoj havas longan paron de antenoj per kiuj ili retenas la inon dumpariĝado, dum ĉe la fundomanĝantojNotostraca, la antenoj estas limigitaj alvestiĝoj.[3] La trunkomembroj estas agititaj laŭ ondecaritmo, kio okazigas fluon de akvo laŭlonge de la meza linio de la animalo, el kiu derivasoksigeno,manĝo kaj, en la okazo deAnostraca kajNotostraca, moviĝo.[3]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (1851) “Crustacean Entomostraca (Müller)”,The animal kingdom: arranged after its organization, forming a natural history of animals, and an introduction to comparative anatomy. W. S. Orr and co., p. 434–448.
  2. (2010)Webster's New World College Dictionary. Cleveland, Ohio: Wiley Publishing.Arkivigite je 2016-10-23 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2016-10-23. Alirita 2017-05-18 .
  3. 3,03,13,23,3Libbie Hyman. (1961) “Subclass 1. Branchiopoda”,The Invertebrata,4‑a eldono, Cambridge University Press, p. 368–375.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Brankiopodoj&oldid=8359813"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp