Branišovice (germane Frainspitz, eventualeFrainspitz-Weinberg) estas municipo enĈeĥio troviĝanta endistrikto Brno-provinco, enSudmoravia regiono. Ĝi etendiĝas enDija-svratka valego proksimume 7 km sudokcidente dePohořelice. Vivas ĉi tie645 loĝantoj (2025). La najbataj municipoj estasVlasatice,Pohořelice,Šumice en distrikto Brno-provinco kajOlbramovice kajTrnové Pole endistrikto Znojmo. Konsisto de Branišovice estas ankaŭ devene memstara vilaĝoVinohrádky, kies kuniĝo okazis en la jaro 1848. Temas privinkultivada municipo envinkultivada subregiono Znojmo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estasPohořelice, Olbramovice, Trnové Pole, Šumice kaj Vlasatice.
La unua skribmencio pri korto en Šumice devenas el la jaro1222.
Kiam finis la unua mondmilito, Branišovice enfalis por mallonga tempo en teritorion de la protesta germana ŝtatoDeutscheböhmen kaj ĝi estis konsisto de unu el la provincoj. En la intermilita epoko venis la plej granda evoluo de la vilaĝo, estiĝis kaj funkciis multe da societoj, estis fondita ĉeĥa lernejo kaj infanĝardeno. La trankvilan germana-ĉeĥan kunvivadon interrompis nur la estiĝo deSudetgermana partio de Henlein kaj radikalizo. Post la subskribo deMunkena interkonsento Branišovice enfalis en regiono deSudetio prenitaj deTria regno.
Branišovice tre suferis fine de la Dua Mondmilito. Dum la bataloj estis forbombarditaj kaj tute neniigitaj multe da domoj, inkluzive de preĝejo de sankta Laŭrenco, kiu preskaŭ komplete forbrulis. Grave damaĝigita estis ankaŭ la konstruaĵo de lernejo. La germana loĝantaro estis elflanke de la sovetaj soldatoj kaj la ĉeĥaj partizanoj kalumniata. Baldaŭ post tio komencis en la municipon venadi novekloĝintoj el diversaj anguloj de Moraviokaj ankaŭĉeĥaj reenmigrintoj el Volinio. Tiuj ofte vivis en la komuna hejmo kun la germanoj, kiuj laboris por ili antaŭ ol ili estis ellandigitaj.
La devena germana loĝantaro estisellandigita pase de la jaro 1946 per transportoj elMikulov.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 1869 | 738 |
|---|
| 1880 | 814 |
|---|
| 1890 | 830 |
|---|
| 1900 | 798 |
|---|
| 1910 | 852 |
|---|
| 1921 | 873 |
|---|
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 1930 | 861 |
|---|
| 1950 | 518 |
|---|
| 1961 | 569 |
|---|
| 1970 | 542 |
|---|
| 1980 | 554 |
|---|
| 1991 | 485 |
|---|
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 2001 | 507 |
|---|
| 2011 | 553 |
|---|
| 2014 | 587 |
|---|
| 2016 | 595 |
|---|
| 2017 | 593 |
|---|
| 2018 | 590 |
|---|
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 2019 | 593 |
|---|
| 2020 | 603 |
|---|
| 2021 | 590 |
|---|
| 2022 | 602 |
|---|
| 2023 | 604 |
|---|
| 2024 | 635 |
|---|
- Preĝejo de sankta Laŭrenco
- Sonorilejo de Sankta Triunuo - interne troviĝas unika kolektaro de tri lignaj statuoj de Priplorado de Kristo
- Kastelo Branišovice
- Statuo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1710.
| Partoj de municipo Branišovice (1) |
|---|
|
|