LaBrandenburga pordego (germaneBrandenburger Tor) staras ĉe la okcidenta enirejo de la malnovaBerlino kaj estas la ĉef-monumento de la urbo. Ĝi memorigas pri lapropileoj de laAkropolo enAteno.
La konstruaĵo estas la finaĵo de la stratoUnter den Linden (Sub la Tilioj) kaj anstataŭigis la unuan Brandenburgan Pordegon, kiu estis konstruata samtempe kun la doganmuro en1734. Ĝi altas 26 m, vastas 65,5 m kaj profundas 11 m. Ĝi havas kvin traveturejojn kaj dupordegdomojn.
detalo: kanontubo kielraddistancigilo ĉe la Brandenburga pordego
Quadriga sur la Brandenburga pordegoBrandenburga pordego vespereReagan dum sia parolo antaŭ la Brandenburga pordegoBrandenburga pordego nokte
Laprusa reĝoFrederiko Vilhelmo la 2-a konstruigis laBrandenburgan Pordegon ekde1788 ĝis1791 fare deCarl Gotthard Langhans laŭfruklasikisma stilo. Jare1793 sur ĝin estis metata la kvarĉevalaĉaro (Quadriga) kun la venko-diino deJohann Gottfried Schadow. Tiuj figuroj estis farita elkupro. En1806, ĝi estis forprenita alParizo fare deNapoleono kie oni volis ĝin starigi, sed antaŭ tio fariĝis, li estis senpotencigata kaj la Quadriga estis sendata reen al Berlino, kie ĝi unue estis renovigata. Tiam ĝi ricevis kiel novan potenc-simbolon laferan krucon, sur kiu sidas laaglo de la imperio. Ĉar ĝi revenis al Berlino, ĝi estis starigita rajdante en la urbon (male al la antaŭa direkto).
Ĝis la eksiĝo de la germanaimperiestro, nur li rajtis veturi tra la meza arko. Dum ladua mondmilito oni faris de la Quadriga reproduktaĵon elgipso. Ĉar dum la batalo pri Berlino germanaj soldatoj pafis multfoje al ĝi, post ke oni tie altigisruĝan flagon, ĝi estis ege damaĝata. Nur du ĉevaloj travivis la atakon. Tial, la figuraro devis esti rekonstruata. Je la21-a de septembro1956 la Berlina estraro decidis rekonstrui la eksan urban pordegon. Ambaŭ partoj de Berlino kunlaboris pri la rekonstruado, kiu finiĝis je14-a de decembro1957.
Post la konstruado de laBerlina muro je la13-a de aŭgusto1961 la konstruaĵo estis en la barita areo kaj povis esti trairata nek de okcidento nek de oriento.
Preskaŭ ĉiuj gravaj okazaĵoj de la Berlina historio rilatas al laBrandenburga Pordego kiel ŝtata kaj urba simbolo. Ekzemple diris lausona prezidantoReagan la12-an de junio1987 dum vizito al Berlino antaŭ la Brandenburga Pordego:Mr. Gorbachev, open this gate! Mr. Gorbachev, tear down this wall! (SinjoroGorbaĉevo, malfermu ĉi-pordon! Sinjoro Gorbaĉevo, malkonstruu ĉi-muron!). 28 jarojn post la konstruo de la Berlina muro, ĝi remalfermiĝis je la22-a de decembro1989.
La pordego estas montrata sur la malantaŭa flanko de la germanajeŭro-moneroj 10-, 20- kaj 50-cendaj kiel simbolo de dividiĝo kaj reunuiĝo.
LaPhantasialand, libertempa parko enBrühl, ankaŭ havasBrandenburgan pordegon. Ĝi estas la enirejo al la plej malnova parto de la parko, simpligita laŭ-konstruaĵo de Berlino. La pordego estas pli malgranda kaj simpla ol la originalo, sed tamen havas impresan efikon al la gastoj.
En larusaKaliningrado, la eksaKönigsberg, estas ankaŭBrandenburga pordego (Gorodskije Worota Brandenburskije). Ĝi nomiĝas laŭ la urboBrandenburg (nunUŝakovo) ĉe lafreŝa golfo.