Brahmana (ensanskrito:ब्राह्मणम्,Brāhmaṇam) estas esprimo aplikata al laVedajŝruti verkoj ligitaj al la "samhita" (himnoj kaj mantroj) deRig-,Sama-,Jajur-, kajAtarva- Vedoj. Ili estas duaranga tavolo aŭ klasigo deSanskritaj tekstoj enmetitaj en ĉiu Vedo, ofte por klarigi kaj instruiBramanojn pri la plenumado de la Vedaj ritaroj (en kiuj la menciita "samhita" estas deklamita). Aldone al la klarigo de la simbolismo kaj signifo de la "samhita", la Brahmana literaturo ankaŭ eksponas la sciencan sciaron de laVeda Periodo, kielobservada astronomio kaj, partikulare en rilato al altarkonstruado, kajgeometrio. Diverĝa en naturo, kelkaj "Brahmana" enhavas ankaŭ mistikisman kaj filozofian materialon kiu konstituas laAranĝaka-n kaj laUpaniŝadojn.[1]
Ĉiu Vedo havas unu aŭ pliajn el sia propra Brahmana, kaj ĉiu Brahmana estas ĝenerale asocia kun partikulara "ŝaĥa" aŭ Veda skolo. Malpli ol du dek Brahmana-oj estas nuntempe ekzistantaj, ĉar plej el ili estis perditaj aŭ detruitaj. Datado de la fina kodigo deBrahmana kaj asociaj Vedaj tekstoj estas polemikiga, ĉar ili estis plej verŝajne registritaj kelkajn jarcentojn post la parola transmitado.[2] La plej antikva Brahmana estis datitaj de ĉirkaŭ 900 a.K., dum la plej nova estas datita de ĉirkaŭ 700 a.K.[3][4]