Bragança, estas portugalaurbo,ĉefurbo de ladistrikto Bragança, kiu situas en ties nordo. sur la nordorienta altebenaĵo ĉe la montĉenaro Montesinho. Bragança estas la ĉefaurbo de la iama provincoTrás-os-Montes.
Ĝi estas sidejo de la municipo Bragança kun totala areo de 1.173,57 km², 34 582 loĝantoj en 2021 loĝdenseco de 29 loĝantoj por km², subdividita en 39 fregezioj. La municipo limas norde kaj oriente kun la hispana regionoKastilio-Leono, sudoriente kun la municipo Vimioso, sudokcidente kunMacedo de Cavaleiros kaj okcidente kunVinhais.
En la areo de la aktuala municipo Bragança, ekzistis jam grava setlejo en la epoko de la romia okupado. Lakeltoj nomis la urbon fonditan en la 2-a jarcento a.n.e., per la nomo Brigância, toponimo kiun poste oni latinigis ĝin "Bragança".
Dum iom de la romia tempo, ĝi havis la nomon "Juliobriga", havigita al Brigância fare de la imperiestroAŭgusto Cezaro omaĝe al lia onkloJulio Cezaro.
Detruita dum la militoj inter kristanoj kaj islamanoj, ĝi estis en teritorio apartenanta al la monaĥejo de benediktanoj de Castro de Avelãs kiam ĝin akiris, per interŝanĝo, en 1130, Fernão Mendes de Bragança, bofrato de DomAfonso Henriques.
Rekonstruita en la loko Benquerença,Sanĉo la 1-a havigisforuon en 1187, liberigis ĝin en 1199 disde la sieĝo farita deAlfonso la 9-a de Leono, kaj metis ĝin tiam definitive la nomon "Bragança".
la mezepoka kastelo staras super la urbo
En 1385, kastilia truparo komponita de ĉirkaŭ 1 100 homoj, el kiuj ĉirkaŭ 700 estis helpantoj kaj la ceteraj arkistoj kaj arbalestistoj, estritaj de Juan Aligata, eniris en Portugalion tra la norda limo de tio kiu nun estas la Distrikto Bragança. Ilia fina celo, kaptinte la fortikaĵon de Bragança, estis kuniĝi al la armeo de Johano la 1-a de Kastilio. La ekspedicio estis haltigita en la areo de la urbo Bragança fare de malgranda portugala truparo de ĉirkaŭ 250 homoj estritaj de Dinis Oliveira. La registroj de la batalo estas en la distrikta arkivo de Bragança kaj laŭ tiuj, la kastilian invadon venkis la malgranda portugala truparo pere de surpriza atako, dum la kastilianoj devis retiriĝi alBenavente.
La regento Dom Pedro, en 1442, altigis Bragança al ĉefurbo de duklando havigita al sia ekstergeedza frato dom Afonso, oka grafo de Barcelos, kiu estis bofilo de Dom Nuno Álvares Pereira. En 1445, Bragança ricevis rajtigon por okazigo de senimpostafoiro kaj en 1464, Dom Afonso la 5-a altigis la urbon al la kategorio decidade (urbo).
Klostro de la malnova katedralo.
La reĝo Manuelo la 1-a restarigis la Bragança familion surtronen la 18an de Junio 1496, sed devigis iliajn heredantojn forpeli la judojn el Bragança, rezulte en la foriro de centoj da loĝantoj kiuj estis subtenintaj kaj promociintaj la urbon. Tiuj kiuj ne konvertiĝis al kristanismo lasis Portugalion (kunportante siajn monon, kontaktojn, sciaron, komercan sperton), kiel Orobio de Kastro (kiu iĝis rabeno de la sinagogo deAmsterdamo) kaj Jakobo de Kastro Sarmento kiu estis grava figuro en Anglio kaj Skotlando, profesoro de laUniversitato de Aberdeen.
En la 14-a kaj 15-a jarcentoj, disvolviĝo kreskis ekster la urbo mem Bragança, kaj en la sekvaj jarcentoj estis gravaj plinovigoj kaj remodelado de preĝejoj, konventoj kaj nobelaj bienoj ene de la municipo. Multaj stratonomoj de Bragança montras rapidan industriigon kaj komercigon en la komunumo, pere de nomoj kiel Rua dos Prateiros (arĝentaĵistoj), Rua dos Sineiros (sonorilistoj), Rua dos Oleiros (ceramikistoj), Rua da Alfândega (doganejo), Ponte das Tenarias (tanejoj), Ponte das Ferrarias (forĝistoj), kiuj sendis siajn eksportaĵojn al la regiona merkato. Tiun viglan medion faciligis la judojn kiuj fuĝis el la Inkvizicio en Kastilio dum la 15-a jarcento, kaj kiuj stimulis la komercajn, metiartajn kaj cerealajn merkatojn en la regiono.
Post 60 jaroj finis la Iberia Unio kun Hispanio. La 1an de Decembro 1640 oni restarigis la sendependecon de Portugalio, kio ebligis la ascendon de la 8a Duko de Braganza (tiam militista guberniestro de Portugalio) kiel reĝoJohano la 4-a. El 1640 ĝis 1910 la Dinastio Braganzo havigis al Portugalioties reĝojn kaj ladu imperiestrojn de Brazilo. La lasta regis el 1822 ĝis 1889. La feŭdisma kastelo de la dukoj (konstruita en 1187) ankoraŭ restas.
Ĉirkaŭ la 18-a jarcento estis kelkaj krizoj kaj malsukcesoj en Bragança rilataj al klopodoj porindustriigo. Problemoj ĉe agrikulturo en la komenco de la 19-a jarcento okazis ĝuste kiam industriistoj ekabandonis la urbon Bragança. Ekde tiam, la ekonomio de la regiono suferis supre-malsuprajn ciklojn, stimulite de kelkaj ŝtataj iniciatoj.
La 5an de marto 1770, Bragança iĝis sidejo dediocezo. Ĝi estis unuigita ekde 27a de Septembro 1780 al la diocezo deMiranda do Douro (kreita la 22an de majo 1545), kaj la sidejon oni fiksigis en Bragança, kaj tial la oficiala nomo de la diocezo estis de "Bragança e Miranda".
Estas grava kultura centro kaj ĝi ŝuldas sian kreskadon kaj notindan disvolviĝon al la kreado de la Politeknika Instituto de Bragança (5.300 studantoj), diversaj servoj kaj la reveno de enmigrantoj venintaj elFrancio kajGermanio. Pro sia loko proksime de la hispana limo, la urbo ricevas turistojn el la provincoj Zamoro, Leono, Salamanko, Asturio kaj aliloke. Ruraj negocoj temas priolivoleo, cerealoj, kaŝtanoj kaj brutobredado, ĉefe de ŝafoj.
La dinastio Braganzo,portugaleBragança, estasportugala nobela familio nomita laŭ la samnoma urbo, al kiu apartenis de 1640 ĝis 1853 lareĝoj de Portugalio kaj de 1822 ĝis 1889 ankaŭ laimperiestroj de Brazilo. Per la morto de reĝinoMaria la 2-a, la reĝeco de Portugalio transiris de la familio Braganzo al la familio de ŝia edzo,Saksio-Koburgo kaj Gotao, branĉo dedinastio Wettin. Tiu branĉo foje estas nomata Braganzo-Saksio-Koburgo-Gotao aŭ Braganzo-Wettin.