Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Bousignies-sur-Roc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bousignies-sur-Roc
komunumo en Francio
limurboRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
StatusoKomunumo
LandoFrancio
RegionoHauts-de-France
Departemento Nord
ArondismentoAvesnes-sur-Helpe
KantonoSolre-le-Château
INSEE kodo59101[+]
Poŝtkodo59149
Demografio
Loĝantaro374  (2022)[+]
Loĝdenso31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo50° 16′ N,4° 11′ O(mapo)50.2633333333334.1819444444444Koordinatoj:50° 16′ N,4° 11′ O(mapo)[+]
Alto130 m - 224 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo12,14 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC +1 (+2 somere)
Bousignies-sur-Roc (Nord)
Bousignies-sur-Roc (Nord)
DEC
Situo de Bousignies-sur-Roc
Bousignies-sur-Roc (Francio)
Bousignies-sur-Roc (Francio)
DEC
Situo de Bousignies-sur-Roc

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoBousignies-sur-Roc[+]
vdr

Bousignies-sur-Roc (jenfrance,nederlande Boeschepe) estasfranca komunumo lokita en ladepartementoNord kaj en laregionoNordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 403 loĝantojn laŭcenso plenumita en2005.

La teritorio de Bousignies-sur-Roc estas ĉirkaŭita je 70% de la belga landlimo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Bousignies-sur-Roc estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭSolre-le-Château. La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kunBelgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetojMaubeuge kajFourmies.

La vilaĝo Bousignies-sur-Roc troviĝas proksime de la urbetoAvesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Bousignies-sur-Roc etendiĝas sur 12,14 km².

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

En Bousignies-sur-Roc estas kurioza domo, kiu situas en Francio sed havas enirejan ponton (super la riveretoThure) enBelgio, sur la teritorio de la komunumoBersillies-L'Abbayes. Tiu domo estas alirebla nur el Belgio.

Sur la teritorio de Bousignies situas "ŝtoniganta" fonto : ĝia sulfata kalko bezonas nur kelkajn minutojn por kovri ĉiujn ĉirkaŭajn aĵojn kaj doni al ili aspekton de ŝtono.

Administrado

[redakti |redakti fonton]

Bousignies-sur-Roc apartenas al lakantono de Solre-le-Château, kies ĉefurbo estasSolre-le-Château. Tiu kantono mem estas parto de laarondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de ladepartemento Nord.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bousignies-sur-Roc&oldid=9122230"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp